'LKK'에 해당되는 글 1건

  1. 2017.10.19 Kongreso dormas, Kuriero vigilas
에스페란토/UK-20172017.10.19 03:06

La Kongresa Kuriero de Universalaj Kongresoj estas ĉiutaga kongresa gazeto, kiu informas programŝanĝojn, raportas okazintaĵojn, anoncas okazontaĵojn kaj tiel plu. Ĝi do estas unu el la plej gravaj kaj penigaj kongresaj laboroj. Por la Kuriero laboras redaktanto, enpaĝiganto, provleganto, kontribuantoj kaj aliaj helpantoj.

Mi estas trifoja LKK-ano. Mi estis sekretario (komence) kaj kasisto (poste) de la Seula UK en 1994, redaktoro de la Kongresa Kuriero “Vilna Sonorilo” de la Vilna UK en 2005 kaj redaktoro de la Kongresa Kuriero “La Verda Kandellumo” de la Seula UK en 2017.
Mi scias, ke la redaktoro ne povas ĝui la kongreson libere kiel ordinaraj kongresanoj, sed devas labori kvazaŭ ĉevale. Ĉar mi profunde spertis tion, redaktante kurierojn de pluraj internaciaj Esperanto-aranĝoj. Tamen mi decidiĝis preni la taskon redakti la Kongresan Kurieron de la Seula UK en 2017, konsiderante miajn kapablojn manipuli enpaĝigan komputilan programon kaj verki artikolojn.
Mi proponis “La Verda Kandellumo” por la nomo de la Kuriero, kiun la LKK akceptis per plimultaj voĉoj. Kandelo bruligas sin por lumigi la mondon. La lumo de unu kandelo estas malforta, sed tiu de miloj da kandeloj eĉ povas ŝanĝi historion. 
Mi apenaŭ havis tempon por antaŭprepari la unuajn numerojn de la Kuriero. Mi esperis, ke venos sufiĉaj materialoj por la Kuriero. Mia espero montriĝis vana en la unuaj tagoj, ĉar krom oficialaj anoncoj tre malmultis kontribuoj de kongresanoj. Feliĉe, iom kaj iom venis raportoj de kutimaj kontribuantoj. 
Mi baraktis ŝtopi mankantajn spacojn per miaj verkoj kaj fotoj. Kvankam la limtempo por la Kuriero estis klare anoncita, la kontribuoj plejparte venis nokte kun la peto, ke nepre aperu ili en la sekva numero. La kongresa tago finiĝis, sed la kuriera tajpo plu sonis en mia hotelĉambro.
Sociretiloj estis tre utilaj por sendi kaj preni tekstojn kaj fotojn. Kontribuantoj lasis siajn manskribitajn tekstojn ĉe la kongresa informejo kaj la deĵoranto fotis kaj sendis ilin al mi per sociretilo. 
Granda avantaĝo estis tio, ke la presejo troviĝis tute proksime de la kongresejo. Mi sendis la presotan dosieron antaŭ mateno kaj ili presis ĝin ene de du horoj kaj mem alportis ĝin al la kongresejo. Aperis entute sep numeroj kaj la eldonkvanto de unu numero estis 1000 aŭ 1200 ekzempleroj.
La plej ĝoja momento por mi estis, kiam mi finpretigis kaj forsendis la lastan numeron de la Kuriero al la presejo. Mi tre bedaŭris, ke dum la kongreso mi tute ne povis pasigi tempon kun miaj malnovaj amikoj pro mia kuriera laboro. 
“Mi jam ne plu estu redaktanto, sed leganto!!!”

CHOE Taesok,
LKK-ano pri la Kongresa Kuriero "La Verda Kandellumo" de la 102a UK en 2017
Posted by 초유스