'2.8 독립선언'에 해당되는 글 1건

  1. 2019.02.06 2.8 독립선언 에스페란토로 번역하다
에스페란토2019. 2. 6. 23:41

* 2.8 독립선언 주역들 | Ĉefroluloj de la Deklaro de la 8a de Februaro


2.8 독립선언 100주년을 맞이하여 서울시는 2.8 독립선언을 영어, 일본어, 중국어, 에스페란토 번역 사업을 전개해 세계에 널리 이를 알리고 있습니다. 아래는 MBC TV 뉴스 말미에 언급된 에스페란토 번역문(번역자 초유스 최대석)입니다. 




Okaze de la centjara datreveno de la Deklaro de la 8a de Februaro la Seula urbodomo iniciatis la projekton traduki la Deklaron en la anglan, japanan, ĉinan kaj Esperanton kaj diskonigi ĝin tra la mondo. Koreaj studentoj en Japanio deklaris la sendependon de Koreio en la 8a de februaro 1919 en Tokio kaj tio fariĝis motivo de la Deklaro de la Unua de Marto, kiu okazis samjare en Seulo. .Jen estas la originalo (supre) kaj la Esperanto-versio (sube), kiun mi (CHOE Taesok) tradukis.    
 

2.8 독립선언

Deklaro de la 8a de Februaro


全朝鮮靑年獨立團은 我 二千萬 朝鮮民族을 代表하야 正義와 自由의 勝利를 得한 世界萬國의 前에 獨立을 期成하기를 宣言하노라. 


La Tuta Korea Junulara Sendependiĝa Organizo, reprezentante dudek milionojn da homoj de nia nacio, deklaras la sendependon de Koreio antaŭ ĉiuj landoj de la mondo, kiuj realigis la venkon de justeco kaj libereco.


四千三百年의 長久한 歷史를 有한 吾族은 實로 世界最古 文明 民族의 一이라. 비록 有時乎 支那의 正朔을 奉한 事는 有하엿으나 此는 朝鮮皇室과 支那皇室과의 形式的 外交關係에 不過하엿고 朝鮮은 恒常 吾族의 朝鮮이오 一次도 統一한 國家를 失하고 異族의 實質的 支配를 受한 事 無하도다. 日本은 朝鮮이 日本과 脣齒의 關係가 有함을 自覺함이라 하야 一千八百九十五年 日靑戰爭의 結果로 日本이 韓國의 獨立을 率先承認하엿고 英·米·法·德·俄 等 諸國도 獨立을 承認할 뿐더러 此를 保全하기를 約束하엿도다. 韓國은 그 恩義을 感하야 銳意로 諸般改革과 國力의 充實을 圖하엿도다. 當時 俄國의 勢力이 南下하야 東洋의 平和와 韓國의 安寧을 威脅할ᄉᆡ 日本은 韓國과 攻守同盟을 締結하야 日俄戰爭을 開하니 東洋의 平和와 韓國의 獨立保全은 實로 此同盟의 主旨와 韓國은 더욱 그 好誼에 感하여 陸海軍의 作戰上 援助는 不能하엿으나 主權의 威嚴까지 犧牲하야 可能한 온갓 義武를 다하야써 東洋 平和와 韓國 獨立의 兩大目的을 追求하얏도다. 及其 戰爭이 終結되고 當時 米國 大統領 루쓰별트氏의 仲裁로 日俄間에 講和會議 開設될ᄉᆡ 日本은 同盟國인 韓國의 參加를 不許하고 日俄 兩國 代表者間에 任意로 日本의 韓國에 對한 宗主權을 議定하엿으며 日本은 優越한 兵力을 待하고 韓國의 獨立을 保全한다는 舊約을 違反하야 暗弱한 當時 韓國 皇帝와 그 政府를 威脅하고 欺罔하야 「國力의 充實함이 足히 獨立을 得할 만한 時期ㅅ가지라」는 條件으로 韓國의 外交權을 奪하야 此를 日本의 保護國을 作하야 韓國으로 하야곰 直接으로 世界列國과 交涉할 道를 斷하고 因하야 「相當한 時期ㅅ가지라」는 條件으로 司法·警察權을 奪하고 更히 「徵兵令 實施ㅅ가지라」는 條件으로 軍隊를 解散하며 民間의 武器를 押收하고 日本 軍隊와 憲兵警察를 各地에 遍置하며 甚至에 皇宮의 警備ㅅ가지 日本 警察을 使用하고 如此히 하야 韓國으로 하여곰 全혀 無抵抗者를 作한 後에 多少 明哲의 稱이 有한 韓國 皇帝를 放逐하고 皇太子를 擁立하고 日本의 走狗로 所謂 合倂 內閣을 組織하야 秘密과 武力 裏에서 合倂條約을 締結하니 玆에 吾族은 建國 以來 半萬年에 自己를 指導하고 援助하노라 하는 友邦의 軍國的 野心에 犧生되엿도다.

Nia nacio, kiu havas 4300 jarojn da longega historio, estas unu el la plej malnovaj civilizitaj nacioj en la mondo. Kvankam foje ĝi ricevis ĉinan kalendaron, tio tamen estis nenio alia ol formala diplomatia rilato inter la korea kaj la ĉina reĝaj familioj; Koreio ĉiam estis Koreio de nia nacio kaj neniam perdis sian unuigitan ŝtaton, nek estis esence regata de alia nacio. Japanio memkonsciis, ke Koreio kun Japanio havas la rilaton de dentoj kaj dentkarnoj, kaj do iniciate agnoskis la sendependon de Koreio rezulte de la Ĉina-Japana Milito en 1895, kaj ankaŭ multaj landoj, inkluzive de Britio, Usono, Francio, Germanio kaj Rusio, ne nur agnoskis la sendependon, sed ankaŭ promesis konservi ĝin. Koreio sentis iliajn favorojn kaj firme strebis al diverskampaj reformoj kaj la solidigo de nacia potenco. Siatempe, kiam rusaj fortoj moviĝis suden kaj minacis la pacon de Oriento kaj la bonfarton de Koreio, Japanio faris atakan kaj defendan aliancon kun Koreio kaj komencis la Rusan-Japanan Militon. La paco de Oriento kaj la konservo de la korea sendependo estis vere la esenco de ĉi tiu alianco, tial Koreio pli sentis la amikecon kaj, kvankam ne povanta helpi en terarmeaj kaj mararmeaj bataloj, oferis eĉ la dignon de sia suvereneco kaj plenumis ĉiajn eblajn devojn por atingi la du celojn de la paco de Oriento kaj la sendependo de Koreio. Fine, la milito venis al sia konkludo, kaj kiam laŭ la interveno de la siatempa usona prezidento Theodore Roosevelt malfermiĝis packonferenco inter Rusio kaj Japanio, Japanio malpermesis al sia aliancano Koreio partopreni en la packonferenco kaj la ambaŭlandaj delegitoj de Rusio kaj Japanio arbitre konsentis la japanan suzerenecon super Koreio. Japanio malobservis sian antaŭan promeson, ke ĝi konservas la sendependon de Koreio per sia supera armea forto, kaj minacis kaj trompis la siatempan korean imperiestron malinteligentan kaj malfortan kaj lian registaron, tiel ke Japanio uzurpis la koreajn diplomatiajn rajtojn sub la kondiĉo “ĝis la tempo, kiam Koreio estos sufiĉe kapabla por akiri sendependon” kaj protektoratigis Koreion, kio igis Koreion ĉesigi la vojon rekte negoci kun diversaj landoj de la mondo. Pro tio Japanio uzurpis la koreajn juĝan povon kaj polican aŭtoritaton sub la kondiĉo “ĝis konsiderinda tempo”; eĉ plie Japanio disigis la korean armeon sub la kondiĉo “ĝis plenumo de la konskripcia dekreto”, konfiskis la armilojn de la civitanoj kaj lokis la japanajn armeon kaj militpolicon en ĉiuj regionoj de Koreio kaj uzis la japanan policon eĉ por la sekureco de la korea imperiestra palaco, kio igis Koreion tute senrezista. Post tio, detroniginte la korean imperiestron, kiu havis laŭdon pri sia pli-malplia saĝo, kaj surtroniginte la junan kronprincon, Japanio organizis la tiel nomatan “aneksan kabineton” el ĉashundoj de Japanio kaj interne faris la Aneksan Traktaton en sekreto kaj perforto. Jen nia nacio 5000 jarojn post sia fondiĝo viktimiĝis pro la militismaj ambicioj de amika lando, kiu proponis gvidi kaj helpi ĝin.


實로 日本은 韓國에 對한 行爲는 詐欺와 暴力에서 出한 것이니 實上 如此히 偉大한 詐欺의 成功은 世界興亡史上에 特筆할 人類의 大辱恥辱이라 하노라.


Vere la agoj de Japanio al Koreio eliĝis el fraŭdo kaj perforto, tial ni diras, ke la sukceso de ĉi tiu granda trompo estas fakte la hontego kaj malhonoro de la homaro, kiuj estas speciale menciindaj en la monda historio de leviĝo kaj falo.


保護條約을 締結할 時에 皇帝와 賊臣 안인 幾個大臣들은 모든 反抗手段을 다하얏고 發表 後에도 全國民은 赤手로 可能한 온갖 反抗을 다하얏으며 司法, 警察權의 被奪과 軍隊解散時에도 然하얏고 合倂時를 當하야는 手中에 寸鐵이 無함을 不拘하고 可能한 온갓 反抗運動을 다하다가 精銳한 日本武器에 犧牲이 된 者ㅣ 不知其數며 以來 十年間 獨立을 恢復하랴는 運動으로 犧牲된 者ㅣ 數十萬이며 慘酷한 憲兵政治下에 手足과 口舌의 搭制를 受하면서도 曾히 獨立運動이 絶한 적이 업나니 此로 觀하여도 日韓合倂이 朝鮮民族의 意思가 아님을 可知할지라. 如此히 吾族은 日本軍國主義的 野心의 詐欺暴力下에 吾族의 意思에 反하는 運命을 當하얏으니 正義로 世界를 改造하는 比時에 當然히 匡正을 世界에 求할 權利가 有하며 또 世界改造에 主人되는 米와 英은 保護와 合倂을 率先承認한 理由로 此時에 過去의 舊惡을 贖할 義務가 有하다 하노라.

Kiam la Protektorata Traktato estis farata, la koreaj imperiestro kaj kelkaj ne-porjapaniaj ministroj uzis ĉiujn rezistajn rimedojn; eĉ post la promulgo la tuta popolo faris ĉian eblan rezistadon per nudaj manoj, kaj tiel estis ankaŭ, kiam la juĝa povo kaj la polica aŭtoritato estis uzurpitaj kaj la armeo estis disigita. En la tempo de la aneksado la popolo faris ĉian eblan rezistan movadon, malgraŭ ke ĝi ne havis eĉ unu pecon da metalo en mano, kaj sennombraj estis viktimoj de progresintaj japanaj armiloj; dum 10 jaroj de tiam centmilojn nombris viktimoj pro la movado por reakiri sendependon kaj la sendependiĝa movado neniam ĉesis, malgraŭ ke manoj, piedoj, buŝoj kaj langoj estis katenitaj sub kruela militpolica politiko. Eĉ per rigardo al tio eblas scii, ke la Japana-Korea Aneksado ne estas la volo de la korea nacio. Tiel same, nia nacio kontraŭ sia volo renkontis sorton sub la trompo kaj perforto de japanaj militismaj ambicioj, tial ĝi havas la rajton postuli de la mondo nepre ĝustigi tion en la nuna tempo, kiam oni reformas la mondon per justeco, kaj asertas, ke Usono kaj Britio, kiuj mastras la reformadon de la mondo, devas nun peti pardonon pro sia pasinta kulpo, ĉar ili iniciate agnoskis la protektoratigon kaj la aneksadon.


또 合倂 以來 日本의 朝鮮統治 政策을 보건대 合倂時의 宣言에 反하야 吾族의 幸福과 利益을 無視하고 征服者가 被征服者의게 對하는 古代의 非人道的 政策을 應用하야 吾族에게는 大小政權, 集會結社의 自由, 言論出版의 自由를 不許하며 甚至에 信敎의 自由, 企業의 自由까지도 不少히 拘束하며 行政 司法 警察 等 諸機關이 朝鮮民族의 人權을 侵害하며 公利에 吾族과 日本人間에 優劣의 差別을 設하며 日本人에 比하야 劣等한 敎育을 施하야써 吾族으로 하야곰 永遠히 日本人의 被使役者를 成하게 하며 歷史를 改造하여 吾族의 神聖한 歷史的, 民族的 傳統과 威嚴을 破壞하고 凌侮하며 小數의 官吏를 除한 外에 政府의 諸機關과 交通, 通信, 兵備 諸機關에 全部 或은 大部分 日本人만 使用하야 吾族으로 하여곰 永遠히 國家生活의 智能과 經驗을 得할 機會를 不得케 하니 吾族은 決코 如此한 武斷專制 不正不平等한 政治下에서 生存과 發展을 享受키 不能한 지라. 그ㅅ분더러 元來 人口過剩한 朝鮮에 無制限으로 移民을 奬勵하고 補助하야 土着한 吾族은 海外에 流離함을 不免하여 國家의 諸機關은 勿論이오 私設의 諸機關에까지 日本人을 使用하여 一邊 朝鮮人으로 職業을 失케 하며 一邊 朝鮮人의 富를 日本으로 流出케 하고 商工業에 日本人의게는 特殊한 便益을 與하야 朝鮮人으로 하야곰 産業的 發興의 機會를 失케 하도다. 如此히 何方面으로 觀하야도 吾族과 日本人과의 利害를 互相背馳하며 背馳하면 그 害를 受하는 者는 吾族이니 吾族은 生存의 權利를 爲하야 獨立을 主張하노라.

Plie, se rigardi la japanan regpolitikon al Koreio de post la aneksado, Japanio, malobservante sian deklaron ĉe la aneksado, neglektas la feliĉon kaj profiton de nia nacio kaj aplikas la antikvan malhumanan politikon de konkerinto al konkerito, tiel ke ĝi malpermesas al nia nacio grandajn kaj malgrandajn politikajn rajtojn, liberecon de kunveno kaj asociiĝo kaj liberecon de gazetaro kaj publikigo kaj nemalmulte limigas eĉ religian liberecon kaj entreprenan liberecon; ĉiuj administraj, juĝaj kaj policaj institucioj lezas la homajn rajtojn de la korea nacio kaj en publika bono estigas diskriminaciojn inter japanoj kaj nia nacio per supereco kaj malsupereco. Japanio, per edukado malsupera al japanoj, igas nian nacion fariĝi eterna taskito de japanoj kaj, per retuŝo de la korea historio, detruas kaj insultas la sanktan historian nacian tradicion kaj dignon de nia nacio; ĝi uzas tute aŭ plejparte nur japanojn krom malmulte da publikaj oficistoj en ĉiuj institucioj, inkluzive de diversaj registaraj institucioj kaj de diversaj transportaj, komunikaj kaj militaj instalaĵoj, kio igas nian nacion eterne ne havi la ŝancon akiri inteligenton kaj sperton pri ŝtata vivo, tiel ke nia nacio neniel povas ĝui vivekziston kaj disvolviĝon sub tia malĝusta kaj malegala politiko de perforta kaj subprema aŭtokratio. Krom tio, Japanio instigas kaj subvencias senliman elmigradon al Koreio, kies populacio jam estas troa, tiel ke nia nacio de pratempe enloĝinta ne povas eviti vagadon en eksterlandoj; kompreneble, ĉiuj ŝtataj institucioj kaj eĉ ĉiuj privataj institucioj uzas japanojn, kio unuflanke igas koreojn perdi siajn profesiojn, aliflanke likigas la riĉon de koreoj al Japanio; ankaŭ en komerco kaj industrio Japanio donis specialajn avantaĝojn al japanoj, kio igas koreojn perdi la ŝancon de industriaj leviĝo kaj prospero. Tiel same, per rigardo al ĉiu flanko, interesoj de nia nacio kaj Japanio kontraŭas unu al la alia kaj, se estas reciproka kontraŭeco, la damaĝato estas nia nacio. Tial nia nacio depostulas sendependon por la vivrajto.

最後에 東洋平和의 見地로 보건대 그 威脅者이던 俄國은 이의 軍國主義的 野心을 抛棄하고 正義와 自由와 博愛를 基礎로 한 新國家를 建設하랴고 하는 中이며 中華民國도 亦然하며 兼하야 此次 國際聯盟이 實現되면 다시 軍國主義的 侵畧을 敢行할 强國이 無할 것이라. 그러할진대 韓國을 合倂한 最大理由가 이믜 消滅되얏을 ㅅ분더러 從此로 朝鮮民族이 無數한 革命亂을 起한다 하면 日本의 合倂된 韓國은 反하야 東洋平和를 攪亂할 禍源이 될지라. 吾族은 正當한 方法으로 吾族의 自由를 追求할지나 萬一 此로써 成功치 못하면 吾族은 生存의 權利를 爲하야 온갓 自由行動을 取하야 最後의 一人까지 自由를 爲하는 熱血을 濺할지니 엇지 東洋平和의 禍源이 아니리오. 吾族은 一兵이 無호라. 吾族은 兵力으로써 日本을 抵抗할 實力이 無호라. 然하나 日本이 萬一 吾族의 正當한 要求에 不應할진대 吾族은 日本에 對하야 永遠의 血戰을 宣하리라.


Laste, se rigardi el la vivpunkto de la paco de Oriento, Rusio, kiu estis ĝia minacanto, rezignas siajn militismajn ambiciojn kaj estas konstruanta novan landon bazitan sur justeco kaj libereco kaj ankaŭ la Respubliko Ĉinio estas tia; samtempe, se poste efektiviĝos la Ligo de Nacioj, ne plu estos potencaj landoj, kiuj denove aŭdacos militismajn invadojn. Tial ne nur jam estingiĝis la plej granda preteksto por aneksi Koreion, sed ankaŭ, se de nun la korea nacio faros sennombrajn revoluciajn ribelojn, Koreio aneksita al Japanio male fariĝos la fonto de katastrofo, kiu disrompos la pacon de Oriento. Nia nacio strebos al la libereco de nia nacio per pravaj rimedoj, sed tamen, se tio ne povos sukcesi, nia nacio prenos ĉiajn liberajn agojn por sia vivrajto kaj ŝprucigos varman sangon por libereco ĝis la lasta unu persono. Kiel do ĝi ne estus la katastrofa fonto de la paco de Oriento? Nia nacio ne havas eĉ unu soldaton. Nia nacio ne havas la kapablon rezisti al Japanio per armea forto. Sed, se Japanio ne respondos al la prava postulo de nia nacio, nia nacio deklaros eternan sangan militon kontraŭ Japanio.


吾族은 久遠히 高等한 文化를 有하얏고 半萬年間 國家生活의 經驗을 有한 者ㅣ라. 비록 多年 專制政治의 害毒과 境遇의 不幸이 吾族의 今日을 致하얏다 하더라도 正義와 自由를 基礎로 한 民主主義의 上에 先進國의 範을 隨하야 新國家를 建設한 後에는 建國以來 文化와 正義와 平和를 愛護하는 吾族은 반다시 世界의 平和와 人類의 文化에 貢獻함이 有할지라.

De longega tempo nia nacio havas altnivelan kulturon kaj estas spertinto de 5000 jaroj da ŝtata vivo. Kvankam la hodiaŭon de nia nacio kaŭzis damaĝoj de la multjara aŭtokratio kaj malfeliĉoj de la cirkonstancoj, nia nacio, kiu amas kulturon, justecon kaj pacon ekde sia fondiĝo, nepre kontribuos al monda paco kaj homara kulturo, post kiam ĝi konstruos novan ŝtaton, sekvante la ekzemplon de evoluintaj landoj sur demokratio bazita sur justeco kaj libereco.


玆에 吾族은 日本이나 或은 世界各國이 吾族에게 民族自決의 機會를 與하기를 要求하며 萬一 不然하면 吾族은 生存을 爲하야 自由行動을 取하야써 吾族의 獨立을 期成하기를 宣言하노라.

一九一九年 二月八日

朝鮮靑年獨立團
右 代表者
崔八鏞 李琮根
金度演 宋繼白
李光洙 崔勤愚
金喆壽 金尙德
白寬洙 徐 椿
尹昌錫

Jen nia nacio postulas, ke Japanio aŭ ĉiu lando de la mondo donu al nia nacio la ŝancon de nacia memdetermino, kaj, se ne, nia nacio prenas liberajn agojn por vivekzisto kaj deklaras realigi la sendependon de nia nacio.


8an de februaro 1919

La Korea Junulara Sendependiĝa Organizo

Reprezentantoj:

CHOE Palyong, LEE Chonggeun

KIM Doyeon, SONG Gyebaek

LEE Gwangsu, CHOE Geunu

KIM Cheolsu, KIM Sangdeok

BAEK Gwansu, SEO Chun

YUN Changseok


決議文
一. 本團은 日韓合倂이 吾族의 自由意思에 出하지 아니하고 吾族의 生存과 發展을 威脅하고 또 東洋의 平和를 攪亂하는 原因이 된다는 理由로 獨立을 主張함.
二. 本團은 日本議會 及 政府에 朝鮮民族大會를 招集하야 該會의 決議로 吾族의 運命을 決할 機會를 與하기를 要求함.
三. 本團은 萬國講和會議에 民族自決主義를 吾族에게도 適用하게 하기를 請求함. 右 目的을 達成하기 爲하야 日本에 駐在한 各國 大公使에게 本團의 主義를 各其 政府에 傳達하기를 依賴하고 同時에 委員 二人을 萬國講和會議에 派遣함. 右 委員은 旣히 派遣한 吾族의 委員과 一致行動을 取함.
四. 前項의 要求가 失敗될 時는 吾族은 日本에 對하여 永遠의 血戰을 宣함. 此로써 生하는 慘禍는 吾族이 그 責에 任치 아니함.


Rezolucio:

1. Nia organizo depostulas sendependon pro tio, ke la Japana-Korea Aneksado ne eliĝis el la libera volo de nia nacio kaj minacas la vivekziston kaj disvolviĝon de nia nacio kaj ankaŭ kaŭzas la disrompon de la paco de Oriento.

2. Nia organizo postulas, ke la japanaj parlamento kaj registaro okazigu korean nacian kongreson kaj donu la ŝancon determini la sorton de nia nacio per la kongresa rezolucio.

3. Nia organizo petas, ke la Packonferenco de Parizo apliku la principon de nacia memdetermino ankaŭ al nia nacio. Por atingi la supran celon ni komisias al ĉiulanda ambasadoro aŭ diplomatia reprezentanto rezidanta en Japanio transdoni la mesaĝon de nia organizo al sia respektiva registaro kaj samtempe sendas niajn du delegitojn al la Packonferenco de Parizo. La supraj delegitoj agas akorde kun la jam senditaj delegitoj de nia nacio.

4. Se malsukcesas la supraj postuloj, nia nacio deklaras eternan sangan militon kontraŭ Japanio. Nia nacio ne respondecas pri la teruraj tragedioj alportataj per tio.


Tradukinto: CHOE Taesok


* 관련 기사:

  5개 언어로 읽는 2.8 독립선언서

  2.8 독립선언서, 5개 언어로 옮겨 세곙 알린다

  100년전 독립의지 세계로…'2·8 독립선언서' 5개 언어 배포

Posted by 초유스