에스페란토2014. 12. 23. 06:09

Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo   


성스런 미래를 향하여

Al la sankta estonteco


희망찬 원불교 100년의 새해가 밝았습니다. 전 교도와 국민과 인류에게 법신불 사은의 은혜와 광명이 늘 함께 하시기를 심축합니다.


Jam eklumiĝis la esperplena nova jaro, la 100a jaro de ŭonbulismo. 

Mi bondeziras, ke la favoro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj ĉiam estu kun la tutaj kredantaro, popolo kaj homaro.


지난 1년을 돌이켜보면 기쁨과 슬픔이 교차했던 한 해였습니다. 국가적으로는 세월호 참사 등 불의의 사고로 온 국민이 큰 슬픔에 잠겼으며 세계적으로는 전염병인 에볼라의 확산으로 전 인류가 불안과 공포에 떨어야 했습니다. 그러나 교단적으로는 대산종사의 탄생백주년을 맞아 법어를 발간하고, 성탑봉건, 생가중수 등의 성업을 통하여 대산종사를 영원히 추모하고 법훈을 계승할 수 있었던 뜻 깊은 한해였습니다.

이제 우리 교단은 창립 99년을 뒤로 하고 원불교 100년이라는 희망찬 감격의 2세기를 맞이하였습니다. 이를 위해 다음 세 가지로 새로운 100년을 뜻 깊게 정진할 것을 당부 드립니다. 


Se retrorigardi al la pasinta jaro, en ĝi kruciĝis malĝojoj kaj ĝojoj.  Naciskale, la tuta popolo dronis en terura malĝojo pro la katastrofa sinko de la pramŝipo Sewol kaj aliaj akcidentoj, kaj mondskale, la tuta homaro tremis de maltrankvilo kaj hororo pro la disvastiĝo de ebola epidemio.  Tamen tuteklezie, ni havis tre signifan jaron, en kiu ni povis sukcedi kun eterna memoro la instruojn de Desano per tiaj sanktaj laboroj, kiel la eldono de La Desana Instruo, la konstruo de lia stupao kaj la renovigo de lia naskiĝdomo, okaze de la centjara jubileo de lia naskiĝo.   

Nia eklezio jam pasigis 99 jarojn post sia fondiĝo kaj nun bonvenigas la centan jaron de ŭonbulismo, la duan jarcenton plenan je espero kaj ĝojo.  Mi petas fervoran strebon al la jenaj tri punktoj dum la nova centa jaro.   

    

첫째, 과거를 반성하고 거울삼아야 합니다.

개인, 사회, 국가, 세계는 모두 역사가 있습니다. 지난날의 영광과 좌절은 모두 우리가 함께 지어온 결과입니다. 과거는 우리들의 마음작용으로 만들어낸 유산이기에 무의미한 것은 하나도 없습니다. 우리들의 미래는 과거를 디딤돌로 각양각색으로 전개되어 지기 때문입니다.

그러므로 과거를 냉정하게 반성하고 거울삼아 새롭게 나아간다면 개인과 조직과 그 사회는 반드시 성공을 이룰 것입니다. 따라서 우리는 그릇된 지난날을 반성하고 참회하여 죄업을 줄여 가는데 힘써야합니다. 과거의 잘못에 사로잡혀 위축되지 말아야 합니다. 고칠 것은 고치고 바꿀 것은 바꾸어 담대하고 당당하게 새로운 삶을 개척해야 합니다. 잘한 일에도 넘치지 않고 오직 정성만 다한다면 더욱 지혜로운 삶이 전개될 것입니다. 


Unue, ni devas memekzameni pri la pasinteco kaj tiri lecionon el ĝi.  

Ĉiuj pasintaj gloroj kaj malprogresoj rezultis el niaj komunaj faroj.  Nenio pasinta estas sensignifaĵo, ĉar la pasinteco estas la heredaĵo kreita de nia mensa faktoro, kaj ĉar nia estonteco disvolviĝos diversmaniere surbaze de la paŝoŝtono de la pasinteco.

Tial, se iu trankvile memekzamenas pri la pasinteco kaj tirante lecionon el ĝi antaŭeniras nove, tiu individuo, organizaĵo aŭ socio nepre atingos sukceson.  Ni do devas klopodi por memekzameni kaj penti pri la pasintaj eraroj kaj por malpliigi pekojn.  Ni devas ne malkuraĝiĝi, kateniĝante de niaj pasintaj eraroj.  Ni devas kuraĝe kaj aplombe kultivi novan vivon, korektante korektintaĵon kaj ŝanĝante ŝanĝindaĵon.  Se ni nur penas sen tro kontentiĝi pri nia bonaĵo, pli saĝa vivo malfermiĝos al ni.                


둘째, 현실에 충실하여 변화를 주도합시다.

과거는 이미 흘러갔고, 미래는 아직 오지 않았습니다. 우리에게는 ‘지금 이 순간’이란 현재만이 존재합니다. 그래서 지금이라는 시간이 가장 중요합니다.

지금 내가 무엇을 하든지 깨어 있는 마음으로 현재에 충실해야 합니다. 지금 이 시간에 정성을 다하여 행복을 짓고 공덕을 쌓으면 그것이 축적되어서 큰 산이 되고 넓은 바다를 이룹니다. 오늘은 선업을 얼마나 쌓았는지, 또 악업은 얼마나 소멸시켰는지를 돌아보며 행복의 열매를 맺는데 온갖 정성을 들여야 하겠습니다.

행복의 열매도 불행의 아픔도 모두 내가 지은 산물입니다. 그 열매는 누가 대신 주는 것이 아니며, 내가 지었기 때문에 누구도 빼앗아 갈 수 없습니다. 이와 같은 인과보응의 진리로 현재 삶의 지표를 삼아야 합니다.


Due, ni devas fideli al la estanteco kaj gvidi ŝanĝon.

La pasinteco jam forfluis, sed la estonteco ankoraŭ ne venis.  Por ni ekzistas nur la estanteco ‘nun ĉi tiu momento’.  Tial la tempo ‘nun’ estas la plej grava.

Kion ajn ni nun faras, ni devas kun vekiĝa menso fideli al la estanteco.  Se ni nun kun pleja peno kreas feliĉon kaj akumulas meriton, ili amasiĝante iĝas granda monto kaj vasta maro.  Ni devas fari ĉian penon por produkti la frukton de feliĉo, retrorigardante, kiom da bonoj ni faris hodiaŭ, kaj ankaŭ kiom da malbonoj ni forigis hodiaŭ.

Kaj la frukto de feliĉo kaj la doloro de malfeliĉo estas niaj produktaĵoj.  Ja la frukton iu alia ne donas, nek povas forpreni de ni, ĉar ni mem produktis ĝin.  Ĉi tiun veron de kaŭzo kaj efiko ni devas preni kiel la gvidnormon de la nuna vivo.     


셋째, 미래를 힘차게 개척해 갑시다. 

우리에게는 끊임없이 새로운 미래가 다가오고 있습니다. 미래는 오직 정당한 목적을 굳게 세워서 끊임없이 준비하는 사람에게만 희망을 안겨줄 것입니다. 어리석은 사람은 불행을 당하면 누군가를 원망하며 되는 대로 살아버리지만, 지혜로운 사람은 어떠한 고난이 닥쳐도 결코 실망하지 않고 그 원인을 분석해 철저히 대비하여 성공을 이뤄냅니다. 

우리 모두는 다가올 미래를 예견하는 신성과 영감으로 지혜를 길러서 멀리 생각하고 원만하게 준비하는 성자적인 삶을 개척해가야 하겠습니다.


Trie, ni devas forte kultivi la estontecon.

Al ni senĉese venas nova estonteco.   La estonteco donos esperon nur al tiu, kiu firme starigas al si pravan celon kaj senĉese prepariĝas. Okaze de sia malfeliĉo malsaĝulo plendas al aliulo kaj vivas laŭplaĉe, sed fronte al ajna sufero saĝulo neniam malesperiĝas kaj fine atingas sukceson, analizante ĝiajn kaŭzojn kaj preparante komplete sin. 

Ni ĉiuj devas nutri saĝon per dieco kaj inspiro, kun kiuj ni antaŭvidas la venontan estontecon, kaj kultivi la vivon de tia sanktulo, kiu malproksime pensas kaj perfekte prepariĝas. 


우리나라는 지금 중진국을 벗어나 선진국의 반열에 오르려 하고 있습니다. 우리 원불교도 강소(强小) 교단에서 세계를 구원할 결복 교단을 향해 가고 있습니다. 우리는 각자의 자리에서 과거를 거울삼아 새로운 삶을 개척하고, 현재에 충실하여 오늘을 알차게 가꾸며, 미래를 철저하게 준비하여 일류국가로, 큰 교단으로, 대성자의 모습으로 변화해 가도록 정성을 다 하는 원불교 100년이 되기를 기도합니다.


Nia lando nun iras de evoluanta lando al la rango de evoluinta lando.  Ankaŭ ŭonbulismo iras de minoritata eklezio al la eklezio de feliĉado, kiu savos la mondon.  Mi preĝas, ke la centa jaro de ŭonbulismo estu la jaro, dum kiu ni pleje penas por kultivi novan vivon en nia respektiva loko tirante lecionon el la pasinteco, por prizorgi solide hodiaŭon fidelante al la estanteco kaj por ŝanĝi nian landon al unuaranga lando, nian eklezion al granda eklezio kaj nin al la aspekto de granda sanktulo per perfekta prepariĝo por la estonteco. 


원기 100년 새해 아침

종 법 사


Novjaran matenon en la 100a jaro de ŭonbulismo (2015)

Gjongsan,

la ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스
에스페란토2013. 12. 11. 06:22

Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo

Vojoj havendaj por homo

Jam eklumiĝis la esperplena nova jaro.
Mi bondeziras, ke en ĉies estonteco estu tre abundaj la lumo kaj favoro de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, kaj estu larĝe malfermita la feliĉa mondo de reciproka vivigo kaj paco. 
 
En la pasinta jaro la mondo travivis drastajn ŝanĝojn politike, ekonomie kaj socie, sed fine la homaro iras al unu mondo kaj direktiĝas al la vere civiliza mondo, kie harmoniias moralo kaj scienco.  Ankaŭ nia eklezio prilaboras modifon de la eklezia statuto kaj futurorientitan reformon, kaj en ĉiu kampo kaj laikoj kaj pastroj sindone laboras por la centjara jubileo de ŭonbulismo. Precipe ĉi tiu jaro estas la centa jaro de la naskiĝo de la ĉefmajstrulo Desano. Dezirante ke ni pli diligente danku lin pro liaj bonfaroj, mi ŝatus celebri la novan jaron per lia instruo “Vojoj havendaj por homo: grandanimeco, profunda penso kaj kaŝita virto”. 

La unua estas grandanimeco: kultivi vastan menson.

Tio estas fari en menso spacon por povi akcepti ĉiujn diferencojn de vivo, kiuj estas bono kaj malbono, noblo kaj malnoblo kaj tiel plu.  Nur en malplena spaco dislokeblas necesaj aĵoj.  Do ni malplenigu menson, kaj ni povos akiri pacon kaj trankvilon.  Distancema kaj rezoluta sinteno fontas el vasta menso.  Grandanima menso estas la trezoro de vivo.      
         
Ni dediĉu nin al spirita kultivo por kultivi senzorgan menson kaj vastan menson. Ĉiuhore kaj ĉiumomente ni devas krei malplenan spacon en menso. Se menso havas spacon, naskiĝas saĝo kaj krepovo.  Kvankam ni estas en malfavora situacio aŭ malsukcesas, elasteco naskiĝas en menso kaj ni povas tuj rehavigi al ni la originan menson.  Grandanimeco estas ĝuste feliĉo kaj paco. Ankaŭ grandanimeco estas ĝuste budha menso kaj estas senlime vasta menso povanta brakumi la tutan mondon.


La dua estas profunda penso: disvolvi profundan saĝon.

En laboro ni vivas.  En laboro nepre estas kaŝita la principo de kaŭzo-kondiĉo-efiko, tial ni devas trovi la kaŝitan principon, kaj nur tiam ni povas sukcesi. Ankaŭ ni devas observi la ĉirkaŭon, retrorigadi la pasintecon kaj antaŭvidi la estontecon.  Tamen ni vidas nur la supraĵan aspekton kaj pensas mallonge. Mallonga kaj erara penso, kun kiu ni juĝas laŭ emocio kaj sekvas nur momentan oportunecon kaj tujan profiton, mem alportas malfeliĉon kaj kondukas nin al malluma kaj sufera vojo. 

Se ni volas saĝiĝi, ni devas lerni.  Se ni volas alproprigi lernaĵon, ni devas scipovi kontempladon kun demando.  Ni devas ankoraŭ eksperimenti en la realo la solvon trovitan per kontemplado.  Se ni ripetas ĉi tiun ordon de pensado, estiĝas la kapablo ĝuste distingi aferojn kaj principojn.   

Se ni pensinte kaj pensinte atingas la konkludon, ke ni devos fari tiel, ni devas nepre trapasi la kontrolejon, kie ni inspektas, ĉu tio estas konforma al justeco, ĉu tio estas morala, kaj ĉu tio estas utila kaj al aliuloj kaj al ni mem.  Nefiltrita penso ne povas fariĝi perfekta saĝo.  Se ni profunde pensas, ni povas kompletigi luman saĝon kaj atingi grandan iluminiĝon.  Tial profunda penso fariĝas la lanterno de granda iluminiĝo, kiu savas nin mem kaj la mondon.      


La tria estas kaŝita virto: akumuli virtojn faratajn nerimarkate de aliuloj.

Tio estas montri varman koron al najbaroj.  Tio estas dividi sian havaĵon, malfermi al malfeliĉuloj la estontecon kaj instrui predikon de sanktulo.  Tio estas akompani kaj konsoli soleculon.  Iu ajn havas sian propraĵon por helpi aliulojn.  Korpo, posedaĵo, scio, varma koro kaj aliaj estas ĝuste propraĵo por helpi kaj subteni aliulojn.  Bonfari al aliuloj kiel plezura kaj valora ago estas ĝuste ago por plibonigi nin mem.  Homo, kiu ĉiam nur donas al ĉiuj vivuloj, estas ĝuste sanktulo.  Mi deziras, ke ni ĉiuj similiĝu al la vivo de sanktulo. 
    
Donanto fariĝas ricevanto kaj ricevanto fariĝas donanto; kaŝitaĵo aperas kaj aperaĵo kaŝiĝas; tio estas la vero de kaŭzo kaj efiko.  Ni devas kultivi tian superegan virton, ke ni eĉ ne fieras pri nia bonfaro al aliuloj.  Tio estas la amo, kompato kaj bonvolo de sanktulo.  Tia vivo estas la vojo al nia sanktuliĝo kaj al eterna bonfarto.   

Mi bondeziras, ke en la nova jaro ĉiuj ni fariĝu vivaj budhoj, kiuj grandanime rigardas sin mem kaj la mondon, profunde pensas aferojn kaj principojn kaj faras superegan virton, kaj ĉiuj ni fariĝu mastroj, kiuj kondukas ĉiujn vivulojn el la ondplena sufermaro al la senlime vasta paradizo.       

Novjaran matenon en la 99a ŭonbulana jaro (2014)
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스
에스페란토2012. 12. 19. 06:59

Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo   

Mondon plenan de bonkoreco!

Jam eklumiĝis la nova jaro esperplena.  Mi elkore preĝas, ke la estonteco de la tuta kredantaro, la tuta popolo kaj la tuta homaro estu plena de la bonfaro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj. 

La pasinta jaro estis la turnopunkta jaro, en kiu enlande kaj eksterlande formiĝis novaj gvidantaroj por konstrui veran civilizon en nova epoko.  Ankaŭ nia eklezio nove elektis mastrojn de kredo, altrusimo kaj meritado kaj vigle ekpaŝis al la centjara jubileo de ŭonbulismo.  Tamen en la nuna mondo estas montoj da urĝe solvendaj taskoj.  Sekiĝis bonkoreco en homa menso, profundiĝis breĉoj inter sociklasoj kaj serioze damaĝiĝis naturmedio en la terglobo, kaj tio alportas enormajn katastrofojn.

Ĉi tiaj problemoj ne estas sub respondeco de unu aŭ du gvidantoj, sed estas taskoj solvendaj per saĝo kaj decidemo de ni ĉiuj.  Jen mi proponas kelkajn praktikajn rimedojn por solvi ilin.  

Unue, ni kultivu virtecon origine havatan.

Ni ĉiuj havas virtan kompaton en la menso.  Ĝi nomiĝas virteco kaj estas la fundamenta kampo de feliĉo, kiun ni ĉiuj persone havas.  Tamen ĉi tiu virteco sekiĝas pro kruela konkurenco kaj egoismo.  Plie, materialoj estas abundaj pro scienca evoluo, sed plimalgrandiĝas feliĉo.    

Necesas al ni la saĝo kaj kuraĝo por trovi kaj kultivi virtecon, kiun ni mem havas.  Por tio ni devas liberiĝi de troa deziro kaj haltigi menson nur eksteren kurantan.  Ni devas konformigi nin al la origina naturo de nia interno, por ke virteco elmontriĝu spontane.  Ni devas trovi la fonton de bonfaro, kiu estas ene de ni, kaj fariĝi mastroj de riĉa kompato.  Tiukaze, ni fariĝos la enkarniĝo de kompato, posedos bonfaron kaj ĉiam ĝuos paradizan vivon.

Due, ni vastigu varman bonkorecon.

Supozeble, popola vivo estos pli malfacila en ĉi tiu jaro.  Ju pli malfacila estas la mondo, des pli necesas bonkoreco, kiu varme malsekigas sekan menson de homoj.  Homoj estas bonkoraj al siaj proksimuloj.  Se ni pli kaj pli vastigos la barilon, la tereno de paradiza mondo vastiĝos.    

Ankaŭ la fundamento de moralo, kiun ni de longe gravigas, estas kontrui mondon plenan de bonkoreco.  Ju pli malbonkora estas la mondo, des pli ni devas prizorgi mizerajn najbarojn, dividi suferojn kun ili kaj esperigi ilin.  Cedante unu paŝon, ni varme kaj malseke volvu sekajn mensojn de najbaroj kaj fariĝu mastroj, kiuj konstruas mondon plenan de varmkoreco.   
 
Trie, ni atingu sukceson per kunlaboro.

Sennombraj vivuloj kaj senlimaj estaĵoj ekzistas sub kunlaboro.  Ĉiuj ne povas vivi unu sen la alia, tial eblas senti la principon, ke doni estas ĝuste ricevi kaj ricevi estas ĝuste doni.  Ni devas mem plene kompreni la principon de reciproka dono-ricevo kaj krei rilaton de reciproka vivigo.  Do nun estas la tempo, kiam necesas la spirito de granda kunlaboro por kunfortigi la centron de familio, socio aŭ ŝtato.

Ni alvenas al tre grava tempopunkto por profunde kontempli ne nur rilatojn inter homoj, sed ankaŭ rilatojn inter homoj kaj naturo.  Ni alfrontas enormajn katastrofojn tial, ĉar ni traktis naturon, kiu estas la fonto de la vivo, kiel evoluigan objekton sub homcentrismo.  Ni devas ŝanĝi tian rilaton kun naturo al tiu de reciproka vivigo kaj al tiu de bonfaro.  Ne nur iu sola, sed ankaŭ ni ĉiuj kune konstruu la mondon de sukcesa kunlaboro.       

Novjaran matenon en la 98a ŭonbulana jaro (2013)
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스
에스페란토2009. 1. 12. 21:17

Novjara mesaĝo

Ni kune revivigu moralon

Jam venis la nova jaro, la 94a ŭonbulana jaro (2009). Mi tutkore deziras, ke la bonfaro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, estu kun ĉiuj vivuloj, la tuta homaro, la popolo kaj la tuta ŭonbulanaro.

Pasintjare la eklezio ekhavis la ŝancon por pli vigle disvolviĝi per la projekto “albudha ofero de disvastigo”. Ni decidiĝis finplenumi la centjaran jubileon per niaj sennombraj oferoj kaj havis signifoplenan jaron, en kiu ni komencis krei novan historion de la eklezio.

Ni ĉiuj kun pleja voto kaj pleja penado partoprenu en la centjara jubileo kaj faru la jubileon historia momento, en kiu la tuta homaro disvolvos sian spiriton danke al la instruo de la nova budho Sotesano, klare komprenos pri la gravaj kvar bonfaroj, kiujn elmontris la nova budho Sotesano, kaj sekve faros grandan rekompencon.

Nun la homaro kaj nia popolo travivas multegajn suferojn. En la mondo ne ĉesas tertremoj, nutraĵa problemo, petrolpreza malstabileco, energia problemo kaj tiel plu. Al multaj landoj nun disvastiĝas financa krizo komencita en Usono. En Koreio grandiĝas maltrankvilo pro konflikto inter konservuloj kaj progresuloj, norda-suda problemo, ekonomia regreso kaj tiel plu.

Se pensi pri kialoj de ĉi ĉiuj malfaciloj, la esenca kialo estas ne manko de naturhavaĵoj, nek manko de materialoj, nek manko de scioj, sed nur manko de moralo. Pro tio malhonestaj juĝoj, egoismaj deziroj kaj materialismaj pensoj pligrandigas suferojn de homoj ĉie en la socio.
 
En ĉi tiu situacio ĉiu individuo, ĉiu lando kaj la mondo pentu kaj iru laŭ la vojo revivigi  moralon. Ĉi tiu jaro do estu difinita kiel jaro de la revivigo de moralo kaj ni pleje strebu al tio. 

1. Ni revivigu la originan menson.
Antaŭ ĉio, ni devas per trankviligo de menso trovi kaj gardi la originan menson, kiu estas entenata en la interno de homo. La kerno de la revivigo de moralo estas trovi kaj respekti la instruiston, la originan menson, kiu gvidas nin.
La origina menso ekzistas egale en ĉies menso kaj ĝi estas la plej kara juvelo kaj la fonto de moralo. Forgesi ĉi tiun originan menson estas la komenco de sufero.     
Ordinaraj homoj vivas kun maltrankvilo, deziro kaj plezuro, tial ili forgesas la originan menson. Ni, studantoj, ĉiam trankviligu menson kaj forigu densan nubon de la kvin deziroj por bone aŭskulti la okultan sonon de la origina menso kaj laŭtigi la sonon. Fine ni fariĝu morala homo, kiu ĉiam sekvas instruon de la origina menso.

2. Ni vivu honeste.
Estas la vero, ke ni tiom ricevas feliĉon kaj kapablon, kiom ni ŝvite klopodas. Kion ajn ni faras ie ajn, ni mensogu nek al ni mem, nek al aliaj homoj, nek al la vero. Ja honeste ni devas vivi. Honesto estas niaj havaĵo, forto kaj armilo. Malpravaj profito kaj potenco estas kiel flosanta nubo kaj momenta vento kaj estas la komenco de malfeliĉo. Nur tio akirita per honesto estas eterna juvelo, kiun neniu povas forrabi. 

3. Ni respektu principon.
Estas regulo kaj principo, kiujn devas observi familio, socio kaj ŝtato. Ĉi tiu principo estu establita per publika diskuto kaj estu instruata, por ke ĉiu ajn respektu ĝin.
Principo estas la fundamento de socia ordo kaj la apogstango de kunekzistado, kaj ĝi estas kiel moktako. Malobservanto de ĉi tiu principo estas publika malamiko. Kiam la principo detruiĝas, la mondo iĝas plena de nekredo kaj konflikto.
Nur se socia moralo estas firme establita sur ĉi tiu principo, la mondo iĝas sana kaj justa.

4. Ni devas bone vivi kun najbaroj.
En la mondo estas nenio, kio ekzistas sola. Ĉio estas interligita. Mi ekzistas, ĉar vi ekzistas; vi ekzistas, ĉar mi ekzistas. Ŝtatoj havas landlimojn, sed ĉiuj aĵoj de la mondo ne havas landlimojn. Do ili turniĝadas, ne fiksite al iu. Vi kaj mi, socio kaj socio, ŝtato kaj ŝtato estas origine interligitaj per unu menso, unu energio kaj unu vero. Kiu volas vivi bone nur sola kaj akiri nur sian profiton, tiu fine estos forlasita kaj ne povos stariĝi sola kaj eterne ne povas sukcesi.
Estas dirite, ke ju pli dividiĝas feliĉo, des pli ĝi grandiĝas, kaj ju pli dividiĝas sufero, des pli malgrandiĝas. Ni devas dividi la frukton de feliĉo kun najbaroj kaj tiam ĉiuj fariĝas feliĉaj. Ĝuste tiu feliĉo estas eterna kaj vivigas ĉiujn. La tuta homaro devas konstrui la mondon de komuna vivo kaj komuna prospero.

Jam pli frue Sotesano antaŭdiris: “En la estonteco malfermiĝos vere civiliza mondo, en kiu moralo kaj scienco bone harmonios. Koreio havas tian grandan fortunon, ke fiŝo ŝanĝiĝos al drako, kaj ĝi fariĝos la gepatra lando de moralo kaj la gvida lando de spirito kaj estros la mondon.” Kredante ĉi tiujn vortojn eldiritajn per liaj klarvidaj okuloj, ni kun kuraĝo kaj fido venku hodiaŭajn krizojn kaj lumigu la torĉon de la revivigo de moralo kaj antaŭeniru al esperplena morgaŭo.

Novjaran matenon en la 94a ŭonbulana jaro
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo
Posted by 초유스
에스페란토2007. 12. 31. 13:23

원불교 종법사 신년법문 (2008) | Novjara mesaĝo

Ni konstruu paradizan mondon per spirita disvolvo

Venis jam la nova jaro esperplena. Mi elkore bondeziras, ke la bonfaro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, estu kun ĉiuj vivuloj, la tuta homaro, la popolo kaj la ŭonbulanaj familioj.
Pasintjare la tergloba vilaĝo travivis multajn suferojn pro diversaj disputoj kaj militoj inkluzive naturajn katastrofojn. Tamen la monda energio moviĝas al la epoko de reciproka helpo kaj paco kaj do, ekzemple, establiĝas paca sistemo inter Suda kaj Norda Koreioj. Mi esperas, ke la tuta homaro kontribuos al paca kunekzisto inter la popoloj kaj inter la ŝtatoj.

Proklaminte, ke “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton”, Sotesano malfermis la novan eklezion de ŭonbulismo por konstrui la vere civilizan mondon de la homaro per spirita disvolvo.
Nia tasko do estas bonuzi materian civilizon por la feliĉo kaj paco de la homaro kaj konstrui paradizan mondon, en kiu la tuta vivularo kunvivas harmonie.

Hodiaŭ, renkonte al la nova jaro, mi ŝatus diri pri la tri vojoj de spirita disvolvo por konstrui ĉi tiun paradizan mondon.

Unue, ni kultivu spiritan memstarforton.
Ajna homo havas senmakule puran menson kaj perfektan spiriton. Ni devas trovi ĉi tiujn puran menson kaj perfektan spiriton kaj kreskigi spiritan memstarforton.
Nuntempe pro materiaj abundo kaj plezuro la homaro perdis sian spiritan forton kaj vivas suferan vivon en la stato, ke la vosto svingas la hundon. Por forlasi la marĉon de malfeliĉo, en kiu ni estas tirataj de ĉiaj avidoj, afliktoj kaj iluzioj, ni devas kultivi spiritan memstarforton, por ke ni laŭvole bonuzu nian menson.
Kultivi spiritan memstarforton ja estas enteni perfektan spiriton, koncentri menson kaj praktiki mediton. Ĝuste tio estas vivi paradizan vivon. Vivo devas esti veka kaj perfekta per senĉesa mensostudo. Nur tiam, ĝi povas esti la vivo de budho kaj bodisatvo.

Due, ni kultivu saĝon bonuzi materian civilizon.
La nuna tergloba vilaĝo estas en krizo pro naturaj katastrofoj, ekosistemaj perturboj, neglekto de la vivo, kaj tiel plu. Ĉi tiuj multaj problemoj de nia homaro devenas de la blinda serĉado de materia civilizo.
Por venki la krizon ni ja devas kultivi saĝon bonuzi materian civilizon. Ĉiu unuopulo devas utiligi korpon per spirito kaj uzi materian valoron kiel ilon surbaze de morala valoro. Ĉiu gvidanto kaj ĉiu sciencisto devas distingi laboron farendan por la naturo disde tiu farenda por homo kaj grande klopodi, por ke scienco estu por la vera feliĉo de la homaro, kaj por ke evoluigo alportu realan feliĉon al homoj.
 
Trie, ni ĉefrolu por realigi pacon.
Nun individuoj kaj ŝtatoj alte taksas nur ekonomian valoron kaj oni egoisme vivas, strebante nur al materiaj riĉo kaj abundo. Rezulte, serioziĝas diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj multiĝas diversaj konfliktoj, tiel ke la homaro mem faras sian tragedian historion de malharmonio kaj batalo. Por venki konfliktojn kaj militojn ni devas nepre praktiki altruisman mahajanan agon. Nur tiam, venas vera paco.
Se ni donas feliĉon al aliuloj, ni fine ricevas feliĉon; se ni donas damaĝon al aliuloj, damaĝo nepre revenas al ni. Sciante ĉi tiun karman principon, ni pli konsideru kaj prizorgu suferajn najbarojn kaj malfortajn ŝtatojn kaj realigu pacan mondon. Eĉ kiam ni renkontas la plej malfacilan homon, ni trovu ĉe li ion lernindan kaj ion utilan kaj per reciproka danko pacu unu la alian. Ni praktiku la mezan vojon per reciproka profito kaj ĉefrolu por realigi reciprokan helpon kaj pacon.

Okaze de la nova jaro, ni ĉiuj strebu al ĉi tiuj tri aferoj de spirita disvolvo, konstruu paradizan mondon kaj larĝe malfermu la feliĉopordon de la homaro per disvastigo de Sotesana instruo.

Novjaran matenon en la 93a ŭonbulana jaro
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스