에스페란토2020. 4. 20. 17:35

원기 105년 대각개교절법문 에스페란토 번역본

 

Mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo 

okaze de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo

de la 105a jaro de ŭonbulismo


Ni plenumu la lastajn petojn de Sotesano

 

원기 105년 대각개교절을 맞이하여 원각성존 소태산 대종사의 대각을 경축하고 원불교의 개교를 경축하고 재가·출가 전 교도의 공동생일을 경축 드립니다. 오늘 우리는 대종사께서 이 땅에 오신 뜻을 다시 되새기면서 대종사의 일대 경륜이 하루속히 실현되어 이 땅에 영과 육의 무지 질병 빈곤이 없는 낙원이 되기를 염원 드립니다.

 

Okaze de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo de la 105a jaro de ŭonbulismo, mi gratulas la grandan iluminiĝon de Sotesano, la sankta honorato iluminiĝinta pri la vero de unu cirklo; mi gratulas la fondon de ŭonbulismo; mi gratulas la komunan naskiĝtagon de la tuta laika kaj pastra kredantaro. Hodiaŭ rememorante la signifon de la Sotesana alveno al ĉi tiu tero, mi deziras, ke la granda aspiro de Sotesano realiĝu kiel eble plej rapide kaj do ĉi tiu tero fariĝu paradizo, kie menso kaj korpo ne havas nescion, malsanon kaj malriĉon.

 

오늘날 국가와 세계는 코로나19로 인하여 많은 분이 생명을 잃고 고통과 괴로움 속에서 지내고 있습니다. 이러한 일들이 하루속히 진정되어 국가와 세계가 안정을 얻기를 기도합니다. 또한 이 일을 해결하기 위하여 최전선에서 고군분투하시는 모든 분들에게 감사와 위로를 드립니다.

 

Nuntempe pro la kronvirusa malsano de 2019 la ŝtato kaj la mondo perdas multajn homojn kaj travivas doloron kaj suferon. Mi preĝas, ke kiel eble plej rapide ĉi tiu situacio kvietiĝu kaj la ŝtato kaj la mondo stabiliĝu. Krome, mi dankas kaj konsolas ĉiujn, kiuj pene strebas solvi ĉi tiun aferon en la fronto.


대종사께서는 장차 상상하지 못할 이상세계가 도래한다고 희망을 주시면서 그 세상은 저절로 오는 것이 아니라 우리가 모두 마음의 병을 고치고 전 인류와 우주 만유가 하나임을 알고 상생으로 하나가 될 때 이루어진다고 하셨습니다. 오늘 우리는 이러한 대종사의 구세제중의 거룩한 뜻을 마음에 새기고 열반을 앞두시고 유촉하신 최후 법문을 다시 받들면서 우리의 마음을 새로이 다지고자 합니다.

 

Sotesano donis la esperon, ke venos neimageble ideala mondo en la estonteco, kaj diris, ke tiu mondo ne venos mem spontane, sed realiĝos, kiam ni ĉiuj kuracos mensan malsanon kaj ekscios, ke la tuta homaro kaj ĉiuj estaĵoj en la universo estas unu, kaj unuiĝos per reciproka vivigo. Hodiaŭ ni gravuru en nia menso la sanktan Sotesanan volon savi la mondon kaj vivulojn kaj refirmigu nian menson, plenumante la lastajn petojn de Sotesano antaŭ lia forpaso.


대종사께서는 열반을 앞두시고 교단의 장래에 관계되는 다음의 열 가지 말씀을 자주 부촉하셨습니다.

 

Antaŭ sia forpaso Sotesano ofte petis la jenajn dek punktojn rilatajn al la eklezia estonteco:

 

1. 도가의 생명은 법의 혜명을 이어받아 전하는 일이니, 후세 영원토록 이 법의 맥박이 길이 쉬지 않게 모든 노력을 경주하라.

1. La vivo de religio estas heredi kaj transdoni la saĝovivon de darmo. Faru ĉian penon, por ke la pulso de ĉi tiu darmo ne ĉesu poreterne tra la postaj generacioj.

 

2. 법을 위하여서는 몸을 잊고, 공을 위하여서는 사를 놓는 대의의 기풍을 길이 진작하라.

2. Ĉiam stimulu la etoson de granda justeco, ke oni forgesas sian korpon por la darmo kaj forlasas egoismon por la publiko.

 

3. 법은 일반 동지의 앞에 서서 세우고, 공은 일반 동지의 뒤에 서서 양보하는 알뜰한 일꾼들이 많이 나오게 하라.

3. Estigu multajn sincerajn laborulojn, kiuj starigas darmon antaŭ ordinaraj samideanoj kaj cedas meriton al ordinaraj samideanoj.

 

4. 법을 맡은 사람이 나의 법 계통을 올바로 받지 아니하고 사의로 사법을 내어 교법을 어지럽히는 일이 없게 하라.

4. Ne igu homojn respondecajn pri darmo perturbi la eklezian darmon, kreante egoisme sian propran darmon anstataŭ korekte ricevi mian darman sangolinion.

 

5. 교단 일을 맡은 사람이 편증 편애를 써서 교중의 통일을 방해하는 일이 없게 하라.

5. Ne igu ekleziajn funkciulojn malhelpi la eklezian unuiĝon per malamo aŭ amo kliniĝanta al unu flanko.

 

6. 출가 교도는 시방세계 일체중생을 위하여 전무출신하였다는 정신을 서로 챙기고 재가 교도는 재욕 무욕한 거진출진 정신을 서로 챙겨서 교도 한 사람 한 사람이 교중 전체 면을 지켜 나가기에 다 같이 노력하라.

6. Pastraj kredantoj prizorgu unu la alian por teni la spiriton, ke ili pastriĝis por la dekdirekta mondo kaj ĉiuj vivuloj; laikaj kredantoj prizorgu unu la alian por teni la spiriton, ke ili estas sendeziraj ĉe deziro. Do ambaŭ klopodu, por ke ĉiu unuopa kredanto gardu la tuton de la eklezio.

 

7. 교법이 있고 제 마음이 있으며 교중이 있고 제 몸이 있다는 선공후사의 대의로 재가·출가가 합심 노력하라.

7. Laikoj kaj pastroj kunlaboru sub la granda justeco de ‘publika laboro antaŭ privata laboro’, ke la eklezia instruo estas antaŭ onia menso kaj la eklezio estas antaŭ onia korpo.

 

8. 나의 법을 시방세계에 두루 선포할 전법의 일꾼들이 계속 나와서 세계를 정화시키고 불국 정토를 이 지상에 건설하도록 계속 노력하라.

8. Konstante klopodu, por ke misiistoj, kiuj disvastigas mian darmon senescepte en la dekdirekta mondo, senĉese aperu kaj purigu la mondon kaj konstruu budhan landon, puran landon sur ĉi tiu tero.

 

9. 교중의 잘못은 그 허물을 자기가 차지하고 교중의 잘된 일은 그 공을 교중과 교도에게 돌리며, 오직 이 법을 잘 실행함으로써 서로서로 전 교도의 좋은 사우가 되라.

9. Prenu eklezian eraron kiel vian kulpon kaj atribuu eklezian meriton al la eklezio kaj kredantoj; fariĝu bona instruisto aŭ amiko de la tuta kredantaro nur per bona plenumo de ĉi tiu darmo.

 

10. 위로는 삼계의 큰 스승이 되고 아래로 사생의 자비스러운 어버이가 되려는 큰 서원과 신성으로 일관하라.

10. Konstante tenu grandan voton kaj grandan fidon por supre fariĝi granda instruisto de la tri regnoj kaj malsupre fariĝi kompata gepatro de la kvar naskuloj.

 

이 말씀은 재가·출가 모든 교도가 마치 부모님의 유언처럼 깊이 마음에 새기고 실천해야 할 정신이라 생각합니다. 지금 우리는 교단 3대 말과 4대 초를 앞두고 있습니다. 이 시점에서 진정 우리가 교단과 국가와 세계를 위해서 해야 할 일이 무엇인지 대종사님의 유촉 말씀을 통해 마음에 깊이 새기고 노력해나가야 하겠습니다.

 

Mi pensas, ke ĉiuj laikaj kaj pastraj kredantoj devas gravuri en sia menso kaj plenumi ĉi tiujn vortojn de Sotesano kiel la testamenton de siaj gepatroj. Ni estas nun antaŭ la fino de la tria eklezia generacio kaj la komenco de la kvara eklezia generacio. Per la lastaj petoj de Sotesano ni devas gravuri profunde en nia menso, kion ni devas vere fari en ĉi tiu tempo por la eklezio, la ŝtato kaj la mondo, kaj do ni devas strebi al tio.

 

오늘날 국가와 세계가 당면하고 있는 모든 어려움이 슬기롭게 잘 극복되기를 염원합니다. 나아가 구세 성자이신 대종사의 경륜이 우리 모두의 노력으로 잘 실현되어 인류가 광대 무량한 낙원에서 즐기시기를 법신불 사은전에 축원 드립니다.


Mi deziras, ke la ŝtato kaj la mondo saĝe venku ĉiujn nunajn renkontatajn malfacilojn. Plie, mi preĝas antaŭ la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, ke la aspiro de Sotesano, mondsava sanktulo, bone realiĝu per la klopodo de ni ĉiuj kaj la homaro ĝuu senlime vastan paradizon.

 

원기 105428

宗 法 師

 

La 28an de aprilo de la 105a jaro (2020) de ŭonbulismo

Ĝonsano,

la ĉefmajstro de ŭonbulismo


Posted by 초유스
에스페란토2019. 12. 16. 05:47

Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo

신성으로 공부합시다 
Ni studu kun fido 

원기 105년 새해를 맞이하여 재가 출가 전 교도와 전 국민과 모든 인류의 앞날에 법신불 사은의 한량없는 은혜가 함께 하시기를 기원합니다. 

Renkonte al la nova jaro, la 105a jaro de ŭonbulismo mi bondeziras, ke la senlima favoro de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, estu kune en la estonteco de la tuta laika kaj pastra kredantaro, la tuta popolo kaj la tuta homaro. 

새 시대의 구세성자로 오신 대종사께서는 복혜의 원천인 일원의 진리를 천명하시어 모든 인류가 다 같이 복과 혜가 구족한 광대 무량한 낙원에서 살 수 있도록 그 길을 인도해주셨습니다. 
우리는 그 길만 따라가면 한량없는 복혜의 주인공이 될 수 있습니다. 
Sotesano, kiu venis kiel la sanktulo savanta la mondon en nova epoko, proklamis la veron de unu cirklo kaj kondukis ĉiujn homojn al la vojo, por ke ili ĉiuj kune vivu en senlime vasta paradizo plena de feliĉo kaj saĝo. 
Se ni sekvas nur la vojon, ni povas fariĝi mastroj de senmezuraj feliĉo kaj saĝo. 

어떻게 하면 그 길을 따라갈 수 있을까요. 
대종사께서는 다음과 같이 말씀하십니다. “스승이 제자를 만나면 먼저 그의 신성을 본다. 왜냐하면 공부인이 독실한 신심이 있으면 그 법이 건네고 공을 이루는데 신심이 없으면 그 법이 건네지 못하고 공을 이루지 못하기 때문이다.” 
그러므로 신심이 있어야 대종사님의 법을 받아 그 길을 따라서 공을 이룰 수 있습니다. 
Kiel ni povas sekvi la vojon? 
Sotesano diris jene: “Ĉe la renkontiĝo instruisto unue ekzamenas la fidon de disĉiplo. Se studanto havas sindonan fidon, la instruo transdoniĝas kaj efikas. Alie ĝi ne transdoniĝas, nek efikas.” 
Tial ni devas havi fidon kaj nur tiam ni povas ricevi la instruon de Sotesano, sekvi la vojon kaj fine akiri rezulton. 

대종사께서는 또 말씀하십니다. “신심은 법을 담는 그릇이 되고, 의두를 해결하는 원동력이 되며 계율을 지키는 근본이 되므로 신이 없는 공부는 죽은 나무에 거름 하는 것 같아서 그 결과를 볼 수 없다.” 
그러므로 독실한 신을 세워야 마침내 그 공부가 결과를 보게 될 것입니다.
Sotesano diris ankaŭ la jenon: “Fido estas la ujo por enmeti instruon, la mova forto por solvi ĉiujn demandojn kaj la fundamento por plenumi ĉiujn preceptojn. Studi sen fido estas kiel sterki mortintan arbon, kio rezultigas nenion.” 
Tial ni devas starigi sindonan fidon kaj fine ni povas vidi la studrezulton. 


그렇다면 어떠한 마음이 신심일까요. 
대종사 말씀하십니다. 신심은 무엇인가. 첫째, 스승을 의심하지 않는 것이니 천만 사람이 천만 가지로 그 스승을 비방해도 믿음이 흔들리지 않으며 혹 직접 보는 바에 무슨 의혹 되는 점이 있어도 거기에 사량심을 두지 않는 것이 신이요, 
둘째, 스승의 모든 지도에 오직 순종하며 자기의 주견과 고집을 세우지 않는 것이 신이요, 
셋째, 스승이 어떠한 방법으로 대하더라도 다 달게 받고 조금도 불평이 없는 것이 신이요, 
넷째, 스승의 앞에서는 자기의 허물 등 모든 것을 조금도 속이지 아니하고 사실로 직고하는 것이 신이니 이 네 가지가 구비하면 특별한 신심이라 능히 불조(佛祖)의 법기(法器)를 이룬다고 하셨습니다. 
Do, kia menso estas fido? 
Sotesano diris: “Kio estas fido? Unue, fido estas ne dubi pri instruisto. Eĉ se ĉiuj homoj iel ajn kalumnias lin, via fido ne skuiĝu de tio. Eĉ se vi propraokule vidas ian suspektaĵon ĉe li, ne pesu ĝin. 
Due, fido estas nur obei ĉiun lian gvidon, neniel obstinante en via propra opinio. 
Trie, fido estas neniom plendi al li, ĝoje elportante tion, eĉ se li rigore instruas kaj severe admonas vin, aŭ publike malkaŝas vian eraron, aŭ taskas al vi penigan laboron, aŭ iel ajn traktas vin. 
Kvare, fido estas sincere paroli al li, neniel kaŝante vian eraron. 
Se fido enhavas ĉi tiujn kvar punktojn, ĝi nomiĝas sindona fido kaj povas elfari la darmujon de budho kaj patriarko.” 


우리는 이 네 가지 특별한 신심을 갖추어 일원대도 영겁법자가 되고 일원회상 영겁주인이 되어 일원대법륜을 굴려야 하겠습니다. 
그런데 우리가 신심을 가지고 공부해 나가는 중 위험한 고비가 있다고 하셨습니다. 
그것은 중근의 고비입니다. 
Ni devas havi ĉi tiujn kvar specialajn fidojn por fariĝi eternaj adeptoj de la granda vojo de unu cirklo, por fariĝi eternaj mastroj de la eklezio de unu cirklo kaj por ruli la grandan darmradon de unu cirklo. 
Tamen Sotesano diris, ke dum ni studas kun fido, estas danĝera krizo. 
Ĝi estas la krizo de meza kapablo. 

중근이란 자세히 아는 것도 없고 혹은 모르지도 아니하여 항상 의심을 풀지 못하고 법과 스승을 저울질하는 근기입니다. 
이 과정에서 모든 병증이 발동하여 평생의 수고를 헛되게 하거나 영생의 앞길을 망칠 수가 있습니다. 
Meza kapablo estas tia kapablo, ke oni ĉiam ne povas solvi sian dubon kaj pesas instruon kaj instruiston, ĉar oni estas nek ĉioscia, nek senscia. 
Ĉiaj simptomoj leviĝas dum ĉi tiu studprocezo kaj ili povas vanigi la tutvivan penadon kaj difekti la eternan estontecon. 

그러므로 중근의 고비는 참으로 무서운 것이라고 하셨습니다. 
중근의 고비를 넘으려면 처음의 발원을 다시 챙기고 신심을 돈독히 하며 중근의 말로가 위태함을 자주 반조하고 법 있는 이를 가까이하여 적공해야 합니다. 
Tial Sotesano diris, ke la krizo de meza kapablo estas vere terura. 
Se ni volas trapasi la krizon de meza kapablo, ni devas ofte retrorigardi danĝeron de la fina etapo de meza kapablo kaj akumuli penojn ĉe homo kun darmo, reprizorgante nian komencan aspiron kaj plifortigante nian fidon. 

대산 종사께서는 법마상전급의 중근과 법강항마위의 중근을 말씀하시며 “상전급의 중근은 혹 자력으로 넘어설 수도 있으나 항마위의 중근은 반드시 스승의 지도가 필요하다”고 하셨으니 명심해야 하겠습니다. 
Desano diris pri la mezkapablaj krizoj de la grado de darma-demona interbatalo kaj de la sankta grado de demonvenka darmforto: “Oni povas sola trapasi la mezkapablan krizon de la grado de darma-demona interbatalo, sed oni nepre bezonas la gvidon de instruisto por trapasi la mezkapablan krizon de la sankta grado de demonvenka darmforto.” Ni devas bone memori tion. 

주세성자는 우주의 대 진리에 합일하여 무한동력을 얻으셨으므로 우리가 신성을 바치면 그 힘을 타서 제생의세의 큰일을 이룰 수 있습니다. 
La epoksava sanktulo unuiĝis kun la granda vero de la universo kaj akiris senliman movforton, tial se ni donas al li fidon, ni povas ricevi la forton kaj plenumi la grandan laboron de vivulsavo kaj mondkuraco.

선후천이 교역되는 새 시대를 맞이하여 전 교도와 전 인류는 주세성자의 대도 정법에 큰 신성을 세우고 공부해서 모두 다 광대 무량한 대 낙원에서 즐기시기를 마음 깊이 심축합니다. 
Mi korfunde bondeziras, ke renkonte al nova epoko, kiam la frua ĉielo ŝanĝiĝas al la posta ĉielo, la tuta kredantaro kaj la tuta homaro starigu grandan fidon pri la granda vojo kaj ĝusta darmo de la epoksava sanktulo kaj ĝuu plezuron en senlime vasta paradizo. 

원기 105년 새해 아침 종법사 
Novjaran matenon en la 105a jaro de ŭonbulismo (2020) 
Ĝonsan, la ĉefmajstro de ŭonbulismo
Posted by 초유스
에스페란토2019. 5. 15. 23:03

Mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo okaze de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo 

스승님 은혜에 보은합시다

Ni danku instruistojn pro ilia bonfaro

원기 104년 대각개교절을 맞이하여 거룩하신 대종사님의 대각과 우리회상의 개교와재가출가 모든 교도의 마음이 부활된 공동생일을 경축하며 법신불 사은의 은혜가 두루 미쳐 개인 가정 국가 세계에 평화와 행복이 가득하기를 심축 드립니다.


Okaze de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo de la 104a jaro de ŭonbulismo, mi gratulas la komunan naskiĝtagon, kiam la sankta Sotesano grande iluminiĝis, nia eklezio fondiĝis kaj la mensoj de ĉiuj kredantoj reviviĝis, kaj mi bondeziras, ke la favoro de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj senescepte atingu ĉiujn lokojn kaj la familioj, ŝtatoj kaj mondo plenu de paco kaj feliĉo. 

후천개벽의 주세불이신 대종사께서는 20여년의 구도 끝에 진리를 대각하시고 어둠과고통에 싸인 우리들에게 광명과 행복의 길을 열어주셨습니다. 

Sotesano, la epoksava budho de la granda malfermiĝo de la posta ĉielo, atingis grandan iluminiĝon pri vero post ĉirkaŭ 20-jara serĉado de la vojo kaj malfermis la vojon de lumo kaj feliĉo al ni volvitaj per mallumo kaj sufero.

힘들고 어려운 초창기 백여 년의 역사가 흐른 오늘날 교단은 스승님들과 재가출가 선진님들의 피땀 어린 혈성으로 육대주에 교화의 기점을 잡는 기적을 이루었습니다. 

Malgraŭ la peniga kaj malfacila komenca periodo nia hodiaŭa eklezio kun cent kelkaj jaroj da historio faris miraklon, ke danke al la sindona penado de niaj instruistoj kaj laikaj kaj pastraj antaŭuloj ni jam havas startpunktojn por edifo en la ses kontinentoj. 

이제부터는 우리의 힘으로 세계 곳곳에 일원의 법음이 메아리치도록 해야 할 책무가 주어졌습니다. 그러나 이 일은 우리의 바람만으로 이루어질 수 있는 것은 아닙니다. 스승님들의 경륜을 받들어 어떠한 역경과 난경에서도 굽히지 않고 끝까지 정성을 모아 법 있게 차서 있게 착실하게 힘을 모아 적공하고 보은해 나갈 때 차근차근 순서 있게 이루어지리라 생각합니다.

De nun al ni estas donita la tasko, por ke la darma sono de unu cirklo eĥiĝu ĉie en la mondo per nia forto. Tamen ĉi tiu tasko ne estas realigebla nur per nia deziro. Mi pensas, ke la tasko iom post iom orde plenumiĝos, kiam ni ĝisfine dediĉos nin, sekvante la aspirojn de niaj instruistoj kaj spitante ajnajn malfavorajn kaj malfacilajn situaciojn kaj ni regulkonforme, orde kaj diligente kunigos fortojn, akumulos penojn kaj faros dankojn. 

대산종사께서는 「교단의 체제」 법문에서 우리가 대종사께서 경륜하신 제생의세의 대성업을 이루기 위해서는 근본을 세워 바른 도가 생하도록 근본에 먼저 힘써야 하는데 그러기로 하면 그 순서가 공부를 위주해서 교화가 따르게 해야 되고 교화를 위주해서 사업이 따르게 하는 것이 순리라고 하셨습니다.

Desano diris pri establo de la eklezia sistemo: “Por fari la grandan sanktan laboron de vivulsavo kaj mondkuraco, kiun Sotesano aspiris, ni, starigante la fundamenton por revivigi la vojon, devas strebi unue al la fundamento. Por tio la ordo estas, ke ĉefigu studon, por ke sekvu edifo; ĉefigu edifon, por ke sekvu laboro.” 

그러므로 대종사의 일원성업을 이루기 위해서는 우리가 먼저 공부를 통해 광대무량한낙원을 맛보아야 합니다. 그 공부는 대종사께서 구세경륜으로 내놓으신 일원대도와 사은사요 삼학팔조의 교법을 실천하는 것입니다. 이를 위하여 정기훈련과 교화단을 통한 상시훈련으로 끊임없이 단련하도록 대종사께서 지도하셨습니다.

Tial por plenumi la sanktan laboron de unu cirklo de Sotesano unue ni devas fari studon kaj gustumi la senlime vastan paradizon. Fari la studon estas praktiki la doktrinon de la granda vojo de unu cirklo, la kvar bonfaroj, la kvar nepraĵoj, la tri studoj kaj la ok sintenoj, kiujn li proklamis kiel planojn por savi la mondon. Por tio li gvidis, por ke oni senĉese hardu sin per fiksperioda trejno kaj edifagrupa ĉiutaga trejno. 

대종사님 교법의 본의는 아는 것이 아니라 실천하는 것입니다. 그 실천은 할 수 있는 사람이 따로 있는 것이 아니라, 하는 사람이면 누구라도 될 수있도록 대자비의 제도문을 열어주셨습니다. 대종사님 제도문에 들게 된 우리는 영겁의 행복자들입니다.

La origina intenco de la Sotesana doktrino estas ne scii, sed praktiki ĝin. Aparte ne estas homo, kiu povas fari la praktikon, sed li malfermis la pordon de granda kompato, por ke iu ajn praktikanto povas fariĝi. Ni, kiuj eniris en la savpordon de Sotesano, ja estas feliĉuloj por la eterna eono. 

그러므로 우리 재가출가 전 교도는 정기와 상시의 훈련법으로 생활 속에서 하나하나교법을 실천하여 한량없는 복과 혜의 문로를 열어가야 하겠습니다.

Tial ni, ĉiuj laikoj kaj pastroj, devas praktiki ĉiun doktrinon en la vivo per fiksperioda kaj ĉiutaga trejnoj kaj malfermi la pordon de senlimaj feliĉo kaj saĝo. 

일이 있을 때나 없을 때나 천 번 만 번 억만 번 마음을 멈추고 가라앉히고 맑혀서 일심정력을 얻읍시다. 일과 이치간에 천 번 만 번 억만 번 사리를 배우고 연마하고 수증하여 무루대지를 밝힙시다. 모든 일에 천 번 만 번 억만 번 취사하고 취사하여 무위대덕을 나툽시다.

Ĉu kun laboro, ĉu sen laboro, ni milfoje, dekmilfoje, miriadfoje haltigu, kvietigu kaj purigu menson por akiri tutkoran koncentriĝon. Inter aferoj kaj principoj ni milfoje, dekmilfoje, miriadfoje lernu, poluru kaj kultive atingu aferojn kaj principojn por lumigi nemalpurigitan grandan saĝon. En ĉiu laboro ni milfoje, dekmilfoje, miriadfoje prenu justan agon kaj forlasu maljustan agon, prenu justan agon kaj forlasu maljustan agon por aperigi senfaran grandan virton.

그리하여 대종사께서 염원하신 천여래 만보살이 쏟아져 나와야합니다.

Tiamaniere devas elŝutiĝi miloj da tatagatoj, dekmiloj da bodisatvoj, kion deziris Sotesano.


교단 4대를 바라보면서 우리 각자 각자가 여래탄생의 대원력을 세우고 적공합시다. 하고 또 하는 적공으로 만능 만지 만덕의 힘을 갖춘 여래로 스승님의 크신 은혜에보은합시다. 세계 모든 인류가 대종사님을 주세불로 받들게 되는 그날까지 희사만행으로 대불공해 나갑시다.

감사합니다. Rigarde al la eklezia kvara generacio, ĉiu el ni starigu la grandan voton naskiĝi kiel tatagato kaj akumulu penojn. Ni danku instruistojn pro ilia granda bonfaro, iĝante tatagatoj, kiuj havigis al si ĉiopovon, ĉioscion kaj ĉiovirton per senĉesa penakumulado. Ni faru albudhan adoron kun ĝoja ĉiodono, ĝis la tago, kiam la tuta homaro de la mondo respektos Sotesanon kiel la epoksavan budhon. 

원기 104년 4월 28일
종법사

La 28an de aprilo de la 104a jaro (2019) de ŭonbulismo
Ĝonsano,
la ĉefmajstro de ŭonbulismo
Posted by 초유스
에스페란토2017. 4. 10. 22:50

Mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo okaze de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo


지도자의 덕목
    
뜻깊은 원기 102년 대각개교절을 맞이하였습니다. 오늘은 은혜불이신 소태산 대종사께서 우주의 진리를 대각하시어 일원의 교법을 널리 드러내신 대환희의 날입니다. 우리 함께 이 날을 경축하며 세계를 불은화(佛恩化)하는데 앞장서야 하겠습니다.
지금 세계는 대시련기에 처해 있습니다. 이럴 때일수록 우리 한 사람 한 사람이 더욱 지혜로워지고, 사회 지도층이 높은 공공성과 도덕성을 발휘함으로써 새로운 세계로 거듭나기를 염원합니다. 
일찍이 소태산 대종사께서는 《최초법어》에서 ‘지도인으로서 준비할 요법’을 밝혀주셨습니다. 오늘을 맞아 여러분과 함께 지도자의 덕목을 생각해 보고자 합니다.

Virtoj de gvidanto

Jen venis la signifa Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo en la 102a jaro de ŭonbulismo. Hodiaŭ estas la ĝojega tago, en kiu la bonfara budho Sotesano iluminiĝis pri la universa vero kaj diskonigis sian instruon pri unu cirklo. Ni ĉiuj kune festu ĉi tiun tagon kaj avangardu por plenigi la mondon per budhaj bonfaroj.
La nuna mondo troviĝas en la periodo de grandaj malfaciloj. Mi deziras, ke ju pli en tia tempo, des pli saĝa iĝu ĉiu unuopa homo kaj altajn porbublikan intereson kaj moralon havu la socia gvidantaro, tiel ke la mondo renaskiĝu kiel nova mondo.
Sotesano jam diris pri “la ĉefaj punktoj preparendaj por gvidanto” en “la Unua Prediko”. Okaze de la hodiaŭa tago mi ŝatus pensi virtojn de gvidanto kune kun vi.          

첫째, 지도자는 지도받는 사람 이상의 지식을 갖춰야 합니다. 
가정, 사회, 국가, 세계가 지금 우리에게 요구하고 있는 것은 책임 있게 조직을 이끌어 나갈 지혜와 역량을 갖춘 지도자입니다. 지도자는 반드시 지도자로서 지녀야 할 새로운 지식을 확충하는 데 지극한 정성을 들여야 합니다. 자신이 책임을 맡고 있는 조직의 현실과 전체의 상황을 면밀히 관찰하여 그 핵심을 파악할 줄 아는 통찰력이 있어야 합니다. 보다 긴 안목으로 조직의 미래를 내다보고 바람직한 방향으로 변화시킬 수 있는 높은 경륜을 지녀야 합니다. 또한 타인의 지혜를 활용하여 현실에 활용할 줄 아는 깊은 혜안도 있어야 하겠습니다. 
Unue, gvidanto pli multe sciu ol gvidato. 
Kiun la familio, socio, ŝtato kaj mondo postulas nun de ni, tiu homo estas gvidanto, kiu havas la saĝon kaj kapablon estri respondece la organizon. Li devas tutforte strebi pligrandigi novajn sciojn nepre havendajn por gvidanto. Li devas havi la klarvidan kapablon kompreni la kernon, observante detale la tutan realan situacion de la organizo sub sia respondeco. Li devas havi la altan aspiron ŝanĝi al dezirata direkto, antaŭvidante pli perspektive la estontecon de la organizo. Li devas havi ankaŭ la profundan saĝokulon apliki aliulan saĝon en la realo, utiligante ĝin.          
  
둘째, 지도자는 지도받는 사람에게 신용을 잃지 말아야 합니다.
지도자는 지도받는 사람에게 신용과 신뢰를 잃지 않도록 힘써야 합니다. 작은 약속부터 큰 약속에 이르기까지 자신이 한 약속을 반드시 지키고 실천함으로써 구성원의 모범이 되고 나아가 삶 자체가 조직의 자랑이 될 수 있도록 해야 합니다. 그리하여 지도자와 피지도자가 혼연일체가 되어 자신들이 꿈꾸는 행복 공동체를 만들어 가야 하겠습니다.
Due, gvidanto ne perdu la fidon de gvidato. 
Gvidanto devas strebi ne perdi la fidon kaj konfidon de gvidato. Li devas iĝi modelo por siaj membroj, observante nepre sian promeson, de malgranda ĝis granda, kaj fari sian vivon mem fiero de la organizo. Li do devas krei la feliĉan komunumon revatan de gvidanto kaj gvidato, unuigante komplete sin kun li.  
 
셋째, 지도자는 지도받는 사람에게 사리(私利)를 취하지 말아야 합니다. 
지도자에게는 필수적으로 높은 도덕성이 요구됩니다. 도덕성이 결여된 조직은 반드시 부패의 온상이 되어 사회 전체를 부도덕한 사회로 오염시키게 됩니다. 지도자가 피지도자에게 사리를 취하게 되면 피지도자도 저 마다 사리를 취함으로써 조직 전체가 물들 수밖에 없습니다. 지도자의 청렴과 청빈은 조직 전체를 건강하게 하는 것이며, 조직 전체의 행복이 곧 지도자 자신의 행복이라는 것을 알아야 하겠습니다. 
Trie, gvidanto ne serĉu personan profiton ĉe gvidato. 
Estas postulate, ke gvidanto nepre havu altan moralon. Organizo sen moralo tutcerte iĝas la varmbedo de korupto kaj malpurigas la tutan socion kiel malmoralan socion. Se gvidanto serĉas sian personan profiton ĉe gvidato, ankaŭ ĉiu gvidato same serĉas sian personan profiton kaj la tuta organizo ne povas ne infektiĝi de tio. Gvidanto devas scii, ke liaj pureco kaj honesta malriĉeco sanigas la tutan organizon kaj la feliĉo de la tuta organizo estas ĝuste lia feliĉo mem. 
     
넷째, 지도자는 지행합일(知行合一)이 되었는가를 늘 대조해야 합니다.
지도자는 자신의 이상을 현실에 구현하기 위한 시간표를 가져야 하며 그것을 실현하기 위해 열정을 가지고 추진해야 합니다. 또한 구성원과 소통하여 조직의 목표를 이뤄나갈 수 있도록 힘써야 합니다. 지도자는 과감하고 열정적인 추진력이 있어야 이상과 꿈을 현실화시켜서 새로운 역사를 창조할 수 있습니다.
Kvare, gvidanto konformigu agon al scio.
Gvidanto devas havi la horaron por realigi sian idealon kaj fervore strebi al la idealo. Li devas peni atingi la organizan celon, komunikiĝante kun siaj membroj. Nur se li havas kuraĝan kaj pasian impeton, li povas realigi idealon kaj revon kaj krei novan historion. 
  
지도자를 선택하는 것은 우리들의 몫입니다. 따라서 지금 우리에게 주어진 각자의 책임이 그 어느 때보다도 중요합니다. 우리가 선택한 사람이 훌륭한 지도자가 될 수 있도록 지혜를 모으고 합력하여 다 함께 행복한 공동체가 되도록 만들어 가야 합니다. 우리들 각자가 지도자로서의 지적능력과 신뢰성, 도덕성, 추진력을 탁마하여 간다면 이 세상은 머지않아 낙원세계가 될 것입니다.
Elekti gvidanton estas nia tasko. Respondeco nun donita al ni estas pli grava ol iam ajn antaŭe. Ni devas kolekti saĝon kaj havi kunlaboron por igi la homon elektitan de ni bonega gvidanto kaj por kune krei feliĉan komunumon. Se ni ĉiuj klopodas havigi al ni scion, fidon, moralon kaj impeton kiel gvidanto, ĉi tiu mondo fariĝos paradizo en la baldaŭa tempo. 

원기 102년 4월 28일
종 법 사
La 28an de aprilo en la 102a jaro (2017) de ŭonbulismo
Gjongsan,
la ĉefmajstro de ŭonbulismo
Posted by 초유스
에스페란토2015. 12. 21. 22:57

Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo 

대 환희로 맞는 백주년
La Centjara Jubileo Renkontata kun Ĝojego

새해를 맞이하여 법신불 사은의 크신 은혜와 광명으로 전 교도와 전 인류에게 무궁한 평화와 상생의 기운이 함께하기를 축원합니다.

Mi bondeziras, ke okaze de la nova jaro la senfina energio de paco kaj reciproka vivigo estu kun la tuta kredantaro kaj la tuta homaro danke al la favoro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj.

개교 백주년을 맞이하여 새 종교 원불교를 창건하신 소태산 대종사께 깊은 감사를 올립니다. 또한 짧은 역사 속에서도 세계종교로 도약할 수 있도록 발판을 굳게 다져 주시고 혈심혈성을 다해 주신 재가출가 교도님, 그리고 지난 1세기 동안 원불교의 발전을 위해 아낌없이 성원해 주신 모든 분들께도 진심으로 감사드립니다.
우리 모두 기쁨으로 개교 백주년을 맞이하여 교조이신 소태산 대종사의 뜻을 받들고 다음과 같이 실행함으로써 광대무량한 낙원세계 건설에 앞장서야 하겠습니다. 

Renkonte al la centjara jubileo de la fondo mi profunde dankas al Sotesano, la fondinto de la nova religio ŭonbulismo.  Mi tutkore dankas ankaŭ al ĉiuj laikoj kaj pastroj, kiuj sindone penis establi paŝoŝtonon, por ke ŭonbulismo elanu kiel monda religio malgraŭ sia mallonga historio, kaj dankas al ĉiuj homoj, kiuj senavare subtenis la disvolviĝon de ŭonbulismo dum la pasinta jarcento.  Ni ĉiuj kun ĝojo devas renkonti la centjaran jubileon de la fondo, sekvi la volon de la fondinto Sotesano kaj gvidi por konstrui vastan senliman paradizon per plenumo de la jenaj punktoj.             

첫째, 초심(初心)을 실천하자.
누구에게나 일을 시작할 때의 첫 마음이 있습니다. 사람 사이에는 약속이 있고 사회에는 많은 계약이 있으며 지도자에게는 국민과의 약속이 있습니다. 이 초심을 끝까지 지켜내는 사람이 성공하는 사람이며 지조가 있는 사람입니다. 우리 회상도 소태산 대종사께 신성을 바치고 창립정신으로 인류를 구원하겠다는 서원이 있습니다. 재가출가가 그 서원을 체받아서 혈심혈성을 다하여 지키고 실천하여 오늘날의 발전을 가져 왔습니다. 
우리는 백주년을 기념하여 나의 초심은 무엇이며, 우리 가정의 초심은 무엇이고, 교단이 사회에 한 약속은 무엇인가 다시 반조해 봅시다. 초심을 지키지 못한 것은 나태이며 욕심이고 역경을 이기지 못한 나약함입니다. 초심을 끝까지 실천하고 나아가서 구인 스승님들의 거룩한 창립정신을 나의 초심으로 받들어서 현실에 구현하는 교단의 주인이 됩시다.

Unue, ni plenumu la unuan intencon.  
Iu ajn homo havas la unuan intencon ĉe la komenco de sia laboro.  Estas promesoj inter homoj; estas multaj kontraktoj en la socio; estas promesoj de gvidantoj al la popolo.  Kiu ĝisfine observas ĉi tiun unuan intencon, tiu estas sukcesa homo kaj fidela homo.  Ankaŭ en nia eklezio estas la voto havi firman fidon al Sotesano kaj savi la homaron per la fondspiritoj.  La hodiaŭa eklezia progreso rezultas el tio, ke la laikoj kaj pastroj plene sekvis kaj sincere observis la voton.
Memore al la centjara jubileo ni denove retrorigardu: “Kio estas mia unua intenco?  Kio estas la unua intenco de mia familio?  Kio estas la promeso de nia eklezio al la socio?”  Neobservon de la unua intenco kaŭzas maldiligento, avido kaj malforto nepovanta venki malfavorajn situaciojn.  Ni fariĝu ekleziaj mastroj, kiuj ĝisfine plenumas la unuan intencon kaj prenas la sanktajn fondspiritojn de la naŭ disĉiploj kiel sian unuan intencon kaj realigas ilin. 

둘째, 나의 삶을 축복하자.
나는 누구인가를 깊이 생각하면 나라는 존재는 참으로 영원한 것이며 이 세상에 단 하나밖에 없고 행복과 불행, 전쟁과 평화를 만들어 갈 수 있는 만능을 갖춘 조물주입니다.
범부중생은 무명 업장의 장막에 가려 위대하고 성스런 자아를 알지 못하고 스스로를 업신여기고 자의대로 윤회하면서 살아갑니다. 하지만 소태산 대종사의 심통제자인 우리는 소중하고 존귀한 나를 자각하여 나의 삶을 축복합시다. 나는 세상의 중심입니다. 나를 위하여 천지가 있고, 나를 위하여 교법이 있으며 부처도 있습니다. 소태산 대종사의 교법을 믿어 깨닫고 실천하여 나 스스로가 부처로 거듭나는 축복된 삶을 살아갑시다.

Due, ni benu nian vivon.
Se mi profunde pensas: “Kiu mi estas?”, mi ja estas vere eterna, ĉi-monde unusola kaj ĉiopova kreanto, kiu estigas feliĉon aŭ malfeliĉon, pacon aŭ malpacon.  Ordinaraj vivuloj ne povas trovi sian bonegan kaj sanktan memon, vualite de la karma malhelpo de nescio, kaj ili malrespektas sin mem kaj laŭplaĉe vivas en transmigrado.  Tamen ni, kordisĉiploj de Sotesano, mem konsciu nian valoran kaj noblan memon kaj benu nian vivon.  Ni estas la monda centro; por ni estas la mondo kaj por ni estas ankaŭ la instruo kaj budho.  Ni kredu la instruon de Sotesano kaj iluminiĝinte praktiku ĝin kaj vivu tian benatan vivon, ke ni mem renaskiĝas kiel budho.        

셋째, 은혜를 서로 나누자.
우리는 숙세의 깊은 인연으로 소태산 대종사의 교법을 만나서 마음공부를 하여 부처를 이룰 수 있음을 알았습니다. 인과의 이치를 믿고 만물에 불공을 올려 큰 복덕을 쌓는 길도 알았습니다. 또한 단생이 아니라 영생의 길을 알았고, 낙원세상 이룩하는 법을 배웠으며 크고 거룩한 법신불 사은의 은혜 속에서 살고 있습니다. 
우리 재가출가는 이 은혜를 나 혼자 즐길 것이 아니라 사바세계에서 헤매고 있는 중생의 행복을 위해 제생의세의 제도사업에 앞장서야 하겠습니다. 일원대도를 말과 글로 전하고 몸으로 실천하는 교화대불공으로 가정, 사회, 국가, 세계를 구원하는 주역이 됩시다.

Trie, ni dividu bonfarojn unu kun la alia.
Ni jam scias, ke pro la profunda rilato en pasintaj vivoj ni renkontas la instruon de Sotesano kaj povas atingi budhecon per mensostudo.  Ni jam scias la vojon akumuli grandajn meritojn per la kredo je la principo de karmo kaj per albudha adoro al ĉiuj estaĵoj.  Ni jam scias ankaŭ, ke la vivo ne estas unufoja, sed eterna, kaj jam lernas la manieron konstrui paradizon.  Ni vivas en la bonfaroj de la sankta darmkorpa budho, la kvar bonfaroj.
Ni, laikoj kaj pastroj, devas ne ĝui solaj ĉi tiujn bonfarojn, sed gvidi la laboron de vivulsavo kaj mondkuracado por la feliĉo de ĉiuj vivuloj vagantaj en sufermaro.  Ni faru la albudhan adoron de edifo, disvastigante parole kaj skribe la grandan vojon de unu cirklo kaj praktikante ĝin korpe, kaj tiel ni ludu ĉefan rolon por savi la familion, socion, landon kaj mondon.

세상의 평화를 위협하는 전쟁과 테러로 인해 고통받고 있는 이웃들에게 먼저 깊은 위로의 말씀을 전합니다. 그러나 이것을 무력으로 응징하는 것은 일시적인 방법이지 항구적인 해결책은 될 수 없습니다. 억눌리고 고통 받는 민족과 이웃의 행복을 위하여 자비를 베풀고 지혜를 모아야 합니다. 한편의 승리만으로는 평화가 올 수가 없음을 자각하여 인내와 노력으로 함께 공생공영하는 평화의 길을 열어가야 합니다.
지금 원불교는 2세기가 열리는 자랑스럽고 희망찬 또 하나의 출발점에 서 있습니다. 새해에는 우리 모두가 초심을 잃지 않고 이 세상의 주인이 되어 은혜를 함께 나누며 평화와 상생의 세상을 가꾸어 가기를 기도합니다.

Antaŭ ĉio mi esprimas profundan konsolon al la najbaroj suferantaj de militoj kaj teruraĵoj, kiuj minacas la mondan pacon.  Tamen militforta puno pro tio povas esti portempa rimedo, sed ne porĉiama solvo.  Ni devas doni kompaton kaj kolekti saĝon por la feliĉo de la subpremataj kaj suferantaj nacioj kaj najbaroj.  Ni devas mem konscii, ke paco ne povas veni nur per venko, kaj devas malfermi la pacan vojon de kunvivo kaj kunprospero per pacienco kaj peno.
Nun ŭonbulismo denove staras sur la fierinda kaj esperplena startpunkto, kiu malfermas al ni la duan jarcenton.  Mi preĝas, por ke en la nova jaro ni ĉiuj fariĝu mastroj de ĉi tiu mondo, ne perdante la unuan intencon, kaj kultivu la mondon de paco kaj reciproka vivigo, kundividante bonfarojn.

원기 101년 새해아침

종 법 사

Novjaran matenon en la 101a jaro de ŭonbulismo (2016)
Gjongsan,
Ĉefmajstro de ŭonbulismo
Posted by 초유스
에스페란토2015. 4. 18. 21:36

Ĉefmajstra mesaĝo okazde de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo
Al la vivo de budho

Tre signifoplena estas la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo okaze de la centjara jubileo de ŭonbulismo. Vere kortuŝa estas la festotago, ĉe kiu vigliĝas ĉiuj estaĵoj en la mondo. Mi deziras, ke la tuta homaro, la popolo kaj la kredantaro estu kun ĝojo de la granda iluminiĝo kaj la mondo estu plena de saĝo kaj bonfaro.

Sotesano post sia iluminiĝo pririgardis la estontecon de la homaro, kiu enfalos en sklavecon al materio, kaj malfermis la pordon de ŭonbulismo, votante konstrui la civilizan mondon, en kiu homoj bone utiligas materian civilizon per spirita disvolvo kaj bone harmoniigas moralon kun scienco.

En la mondo, kie ni hodiaŭ vivas, la homaro senlime suferas pro malharmonio inter morala kaj scienca civilizoj. La evoluo de scienca civilizo alportas al la homaro ekonomian riĉon kaj oportunan vivon, sed rezulte morala civilizo relative malfortiĝis, tiel ke la mondo suferas pro militoj, malsanoj, ideologioj, kaj konflikto kaŭzita de serioza breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj. La sufero en la vivo de ordinaruloj estas sama kiel la sufero traelportata por fariĝi budho, sed tamen la rezulto montriĝas per diferenco inter infero kaj paradizo. Do ni devas renaskiĝi kiel budho per praktikado de la jenaj punktoj: 

Unue, ni devas atingi mensan liberecon.
Mensa libereco estas la fundamento kaj rezulto de la vivo por fariĝi budho. Vivuloj vivas malluman kaj malliberan vivon sub la kadro de ideo, sklavo al korpo kaj materio. Por liberiĝi el ĉi tio ni devas trovi la menson, kiu estas nia ĉiopova kreanto, kaj trejni vastan, trankvilan, saĝan kaj virtan menson. Se ni atingos mensan liberecon, ni fariĝos homo, kiu ĝuas la liberecon utiligi laŭvole medion, ekonomion kaj korpon.
Atingi mensan liberecon estas, ke nia menso fariĝas suvereno kaj strebas al laboro ĉu granda, ĉu malgranda, kiun ĝi taksas valora. Se ni longe daŭrigas la trejnon libere teni kaj lasi menson, ni povas fariĝi budho, kiu ĝuas mensan liberecon. Ni povas ĝui senĝenan kaj profundan plezuron per nenio krom mensa libereco kaj ankaŭ mensa libereco estas la fonto de kreemo kaj igas homon posedanto de elstara kapablo. 

Due, ni prizorgu ĉiujn vivulojn kiel nian korpon.
En ĉi tiu universo kune vivas sennombraj vivuloj inkluzive de homoj. Ĉiuj vivuloj estas niaj kunvivuloj. Malprudente mortigi ĉi tiujn vivulojn rigardante ilin kiel nian manĝaĵon, uzaĵon aŭ senvaloraĵon estas senkompata ago, kiu malrespektas la dignecon de la vivo.
Same kiel oni karigas sian vivon, ni karigu kaj prizorgu ne nur homojn, sed ankaŭ ĉiujn vivulojn. Ni devas mem kompreni, ke ĉiuj vivuloj havas la rajton kune vivi. Ni devas klare scii, ke se oni malprudente traktas la vivon, oni nepre ricevas karman repagon respondan al tio. Budho, kiu atingis mensan liberecon, estas la enkarniĝo de kompato, kiu ekstreme karigas kaj amas la vivon. La respondeco de budho estas dividi bonfaron kun ĉiuj vivuloj en la mondo kaj fari la mondon plena de feliĉo. 

Trie, ni prenu la tutan mondon kiel nian hejmon kaj bone gardu la naturon.
Ni loĝas en la hejmo de bonfaro kaj la kampo de feliĉo, kiuj nomiĝas ĉielo kaj tero kaj la naturo. Tamen pro malsaĝo kaj avido homoj rigardas naturon kiel la objekton de konkrero kaj uzaĵon kaj kutimas damaĝi kaj detrui ĝin. Elĉerpado de naturhavaĵoj pro senprudenta disvolvo jam atingas tre zorgindan gradon. Ni devas tutkompreni kiel eble plej frue, ke ni ja ne povas vivi sen ĉielo kaj tero kaj la naturo. Ni devas admiri la naturon kaj klopodi por gardi ĝin, kiel ĝi estas. Ni devas malpli evoluigi, malpli uzi kaj malpli konsumi la naturhavaĵojn kaj redoni la konsumitajn kaj heredigi ilin al niaj postaj generacioj. Tio estas ĝuste la vivo de budho.
Kiu transiras la barilon de sia hejmo kaj sia lando kaj faras grandan mastrumadon kaj prenas la mondon kiel sian familion kaj la universon kiel sian hejmon, tiu estas budho. Ankaŭ ni fariĝu budho, kiu transiras sian malvastan barilon kaj mastrumas la tutan universon. 

Ni pli frue ol aliaj sciis la bonfaron de la granda iluminiĝo de Sotesano. Por danki lin pro la instruo ni devas fariĝi budho kaj atingi mensan liberecon; ni devas vivi la vivon de budho, kiu prenas ĉiujn vivulojn kiel siajn familianojn kaj la tutan mondon kiel sian hejmon.

Ni atingu mensan liberecon,
prenu l’ vivajn kiel nian korpon,
la tutmondon kiel nian hejmon,
kaj konstruu paradizan mondon. 

28an de aprilo en la ŭonbulana jaro 100 (2015)

Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo


부처의 삶을 향하여


원기 100년에 맞이하는 뜻깊은 대각개교절입니다. 천지만물이 생생 약동하는 실로 감격스러운 경축절입니다. 온 인류와 국민과 교도님들에게 대각의 기쁨이 함께 하여 지혜와 은혜가 넘치는 세상이 되기를 심축합니다. 
 소태산 대종사께서는 대각 후, 물질의 노예로 전락할 인류의 미래를 관망하시고 정신개벽을 통해 물질문명을 선용하여 도덕과 과학이 잘 조화된 새로운 문명세계를 건설하겠다는 대서원으로 원불교의 교문을 여시었습니다.
오늘날 우리가 살아가는 세상은 도덕문명과 과학문명의 부조화로 인류의 고통이 한량없습니다. 과학문명의 발달은 인류에게 경제적 풍요와 생활의 편리를 가져다주었으나 그 결과 도덕문명은 상대적으로 취약해져서 세상은 전쟁과 질병, 이념과 빈부의 격차로 인한 갈등으로 중병을 앓고 있습니다. 중생 살이의 고통이나 부처되는 고통은 같은 것이지만, 결과는 지옥과 극락의 차이로 나타납니다. 그러기에 우리는 다음 조항의 실천을 통해 부처의 삶으로 거듭나야겠습니다. 

첫째, 마음의 자유를 얻어야 하겠습니다. 
마음의 자유는 부처되는 삶의 근본이며 결과입니다. 중생은 육신과 물질의 노예, 이념의 틀 속에서 어둡고 부자유한 삶을 삽니다. 여기에서 벗어나기 위해서는 나의 조물주인 마음을 발견하여 광대하고 고요하고 지혜롭고 덕스러운 마음을 훈련해야 합니다. 
마음의 자유를 얻고 보면 환경과 경제와 육신을 내 마음대로 활용할 수 있는 자유를 누리는 사람이 될 것입니다. 마음의 자유를 얻는다는 것은 내 마음이 주권자가 되어서 크고 작은 일을 막론하고 스스로 가치 있다고 생각하는 일을 힘써 행하는 것입니다. 마음을 자유롭게 잡고 놓는[執放自在] 훈련을 오래오래 계속하면 마음의 자유를 누리는 부처가 될 수 있습니다. 마음의 자유처럼 홀가분하고 속 깊은 즐거움을 향유할 수 있는 것은 없으며, 또 마음의 자유는 창의력의 원천이 되어 대능력의 소유자가 되게 합니다. 

둘째, 모든 생령을 내 몸처럼 보살피는 일입니다. 
이 우주에는 인간을 비롯한 수많은 생령들이 더불어 살고 있습니다. 모든 생령은 우리들과 함께 살아가는 동포입니다. 이 생령들을 우리들의 먹거리로, 이용물로, 무가치한 것으로 생각하여 함부로 살상하는 것은 생명의 존엄성을 경시하는 무자비한 일입니다. 
 나의 목숨을 무엇보다 소중하게 여기듯이 인간을 비롯한 모든 생명을 우리는 아끼고 보살펴야 합니다. 모든 생령들도 함께 살아가야 할 권리가 있음을 자각해야 합니다. 생명을 함부로 하면 반드시 그에 상응하는 과보가 있음을 확실히 알아야 합니다. 마음의 자유를 얻은 부처는 생명을 지극히 아끼고 사랑하는 자비의 화신입니다. 이 세상의 모든 생령들과 은혜를 나누고, 행복이 가득한 세상을 만드는 것이 부처의 책임입니다. 

셋째, 온 천지를 내 집 삼고 자연을 잘 가꿔갑시다. 
우리는 천지 자연이라는 은혜의 집, 행복의 터전에서 살고 있습니다. 그런데 인간의 무지와 과욕이 자연을 정복의 대상과 이용물로 여겨서 훼손과 파괴를 일삼고 있습니다. 무분별한 개발로 인한 자원의 고갈은 심히 염려스러울 정도입니다. 천지 자연이 없어서는 살 수 없다는 생명적 은혜를 우리는 하루빨리 깨달아야 합니다. 자연을 경이롭게 여기며 자연 그대로를 보존하는데 힘써야 합니다. 자원을 덜 개발하고, 덜 사용하고, 덜 소비하며, 나아가서 소비한 것을 다시 되돌려서 후손만대의 유산으로 물려주어야 합니다. 이것이 바로 부처의 삶입니다. 내 집, 내 나라라는 울타리를 넘어 세계를 내 집 삼고, 우주를 내 집안으로 여겨서 큰살림을 하는 분이 부처입니다. 우리도 나의 좁은 울을 벗어나서 우주의 큰살림하는 부처가 됩시다. 

우리는 남 먼저 소태산 대종사의 대각의 은혜를 알았습니다. 우리가 스승님의 가르침에 보은하기 위해서는 내가 부처가 되어 마음의 자유를 얻고 온 생령을 나의 가족으로, 온 천지를 내 집으로 삼는 부처의 삶을 살아가야 합니다. 

마음의 자유를 얻어     心身自由 
온 생령을 내 몸처럼    生靈一身 
온 천지를 내 집 삼아   天地吾家 
낙원세계 만들어가자.  樂園建設 

원기 100년 4월 28일 
종 법 사
Posted by 초유스
에스페란토2014. 12. 23. 06:09

Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo   


성스런 미래를 향하여

Al la sankta estonteco


희망찬 원불교 100년의 새해가 밝았습니다. 전 교도와 국민과 인류에게 법신불 사은의 은혜와 광명이 늘 함께 하시기를 심축합니다.


Jam eklumiĝis la esperplena nova jaro, la 100a jaro de ŭonbulismo. 

Mi bondeziras, ke la favoro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj ĉiam estu kun la tutaj kredantaro, popolo kaj homaro.


지난 1년을 돌이켜보면 기쁨과 슬픔이 교차했던 한 해였습니다. 국가적으로는 세월호 참사 등 불의의 사고로 온 국민이 큰 슬픔에 잠겼으며 세계적으로는 전염병인 에볼라의 확산으로 전 인류가 불안과 공포에 떨어야 했습니다. 그러나 교단적으로는 대산종사의 탄생백주년을 맞아 법어를 발간하고, 성탑봉건, 생가중수 등의 성업을 통하여 대산종사를 영원히 추모하고 법훈을 계승할 수 있었던 뜻 깊은 한해였습니다.

이제 우리 교단은 창립 99년을 뒤로 하고 원불교 100년이라는 희망찬 감격의 2세기를 맞이하였습니다. 이를 위해 다음 세 가지로 새로운 100년을 뜻 깊게 정진할 것을 당부 드립니다. 


Se retrorigardi al la pasinta jaro, en ĝi kruciĝis malĝojoj kaj ĝojoj.  Naciskale, la tuta popolo dronis en terura malĝojo pro la katastrofa sinko de la pramŝipo Sewol kaj aliaj akcidentoj, kaj mondskale, la tuta homaro tremis de maltrankvilo kaj hororo pro la disvastiĝo de ebola epidemio.  Tamen tuteklezie, ni havis tre signifan jaron, en kiu ni povis sukcedi kun eterna memoro la instruojn de Desano per tiaj sanktaj laboroj, kiel la eldono de La Desana Instruo, la konstruo de lia stupao kaj la renovigo de lia naskiĝdomo, okaze de la centjara jubileo de lia naskiĝo.   

Nia eklezio jam pasigis 99 jarojn post sia fondiĝo kaj nun bonvenigas la centan jaron de ŭonbulismo, la duan jarcenton plenan je espero kaj ĝojo.  Mi petas fervoran strebon al la jenaj tri punktoj dum la nova centa jaro.   

    

첫째, 과거를 반성하고 거울삼아야 합니다.

개인, 사회, 국가, 세계는 모두 역사가 있습니다. 지난날의 영광과 좌절은 모두 우리가 함께 지어온 결과입니다. 과거는 우리들의 마음작용으로 만들어낸 유산이기에 무의미한 것은 하나도 없습니다. 우리들의 미래는 과거를 디딤돌로 각양각색으로 전개되어 지기 때문입니다.

그러므로 과거를 냉정하게 반성하고 거울삼아 새롭게 나아간다면 개인과 조직과 그 사회는 반드시 성공을 이룰 것입니다. 따라서 우리는 그릇된 지난날을 반성하고 참회하여 죄업을 줄여 가는데 힘써야합니다. 과거의 잘못에 사로잡혀 위축되지 말아야 합니다. 고칠 것은 고치고 바꿀 것은 바꾸어 담대하고 당당하게 새로운 삶을 개척해야 합니다. 잘한 일에도 넘치지 않고 오직 정성만 다한다면 더욱 지혜로운 삶이 전개될 것입니다. 


Unue, ni devas memekzameni pri la pasinteco kaj tiri lecionon el ĝi.  

Ĉiuj pasintaj gloroj kaj malprogresoj rezultis el niaj komunaj faroj.  Nenio pasinta estas sensignifaĵo, ĉar la pasinteco estas la heredaĵo kreita de nia mensa faktoro, kaj ĉar nia estonteco disvolviĝos diversmaniere surbaze de la paŝoŝtono de la pasinteco.

Tial, se iu trankvile memekzamenas pri la pasinteco kaj tirante lecionon el ĝi antaŭeniras nove, tiu individuo, organizaĵo aŭ socio nepre atingos sukceson.  Ni do devas klopodi por memekzameni kaj penti pri la pasintaj eraroj kaj por malpliigi pekojn.  Ni devas ne malkuraĝiĝi, kateniĝante de niaj pasintaj eraroj.  Ni devas kuraĝe kaj aplombe kultivi novan vivon, korektante korektintaĵon kaj ŝanĝante ŝanĝindaĵon.  Se ni nur penas sen tro kontentiĝi pri nia bonaĵo, pli saĝa vivo malfermiĝos al ni.                


둘째, 현실에 충실하여 변화를 주도합시다.

과거는 이미 흘러갔고, 미래는 아직 오지 않았습니다. 우리에게는 ‘지금 이 순간’이란 현재만이 존재합니다. 그래서 지금이라는 시간이 가장 중요합니다.

지금 내가 무엇을 하든지 깨어 있는 마음으로 현재에 충실해야 합니다. 지금 이 시간에 정성을 다하여 행복을 짓고 공덕을 쌓으면 그것이 축적되어서 큰 산이 되고 넓은 바다를 이룹니다. 오늘은 선업을 얼마나 쌓았는지, 또 악업은 얼마나 소멸시켰는지를 돌아보며 행복의 열매를 맺는데 온갖 정성을 들여야 하겠습니다.

행복의 열매도 불행의 아픔도 모두 내가 지은 산물입니다. 그 열매는 누가 대신 주는 것이 아니며, 내가 지었기 때문에 누구도 빼앗아 갈 수 없습니다. 이와 같은 인과보응의 진리로 현재 삶의 지표를 삼아야 합니다.


Due, ni devas fideli al la estanteco kaj gvidi ŝanĝon.

La pasinteco jam forfluis, sed la estonteco ankoraŭ ne venis.  Por ni ekzistas nur la estanteco ‘nun ĉi tiu momento’.  Tial la tempo ‘nun’ estas la plej grava.

Kion ajn ni nun faras, ni devas kun vekiĝa menso fideli al la estanteco.  Se ni nun kun pleja peno kreas feliĉon kaj akumulas meriton, ili amasiĝante iĝas granda monto kaj vasta maro.  Ni devas fari ĉian penon por produkti la frukton de feliĉo, retrorigardante, kiom da bonoj ni faris hodiaŭ, kaj ankaŭ kiom da malbonoj ni forigis hodiaŭ.

Kaj la frukto de feliĉo kaj la doloro de malfeliĉo estas niaj produktaĵoj.  Ja la frukton iu alia ne donas, nek povas forpreni de ni, ĉar ni mem produktis ĝin.  Ĉi tiun veron de kaŭzo kaj efiko ni devas preni kiel la gvidnormon de la nuna vivo.     


셋째, 미래를 힘차게 개척해 갑시다. 

우리에게는 끊임없이 새로운 미래가 다가오고 있습니다. 미래는 오직 정당한 목적을 굳게 세워서 끊임없이 준비하는 사람에게만 희망을 안겨줄 것입니다. 어리석은 사람은 불행을 당하면 누군가를 원망하며 되는 대로 살아버리지만, 지혜로운 사람은 어떠한 고난이 닥쳐도 결코 실망하지 않고 그 원인을 분석해 철저히 대비하여 성공을 이뤄냅니다. 

우리 모두는 다가올 미래를 예견하는 신성과 영감으로 지혜를 길러서 멀리 생각하고 원만하게 준비하는 성자적인 삶을 개척해가야 하겠습니다.


Trie, ni devas forte kultivi la estontecon.

Al ni senĉese venas nova estonteco.   La estonteco donos esperon nur al tiu, kiu firme starigas al si pravan celon kaj senĉese prepariĝas. Okaze de sia malfeliĉo malsaĝulo plendas al aliulo kaj vivas laŭplaĉe, sed fronte al ajna sufero saĝulo neniam malesperiĝas kaj fine atingas sukceson, analizante ĝiajn kaŭzojn kaj preparante komplete sin. 

Ni ĉiuj devas nutri saĝon per dieco kaj inspiro, kun kiuj ni antaŭvidas la venontan estontecon, kaj kultivi la vivon de tia sanktulo, kiu malproksime pensas kaj perfekte prepariĝas. 


우리나라는 지금 중진국을 벗어나 선진국의 반열에 오르려 하고 있습니다. 우리 원불교도 강소(强小) 교단에서 세계를 구원할 결복 교단을 향해 가고 있습니다. 우리는 각자의 자리에서 과거를 거울삼아 새로운 삶을 개척하고, 현재에 충실하여 오늘을 알차게 가꾸며, 미래를 철저하게 준비하여 일류국가로, 큰 교단으로, 대성자의 모습으로 변화해 가도록 정성을 다 하는 원불교 100년이 되기를 기도합니다.


Nia lando nun iras de evoluanta lando al la rango de evoluinta lando.  Ankaŭ ŭonbulismo iras de minoritata eklezio al la eklezio de feliĉado, kiu savos la mondon.  Mi preĝas, ke la centa jaro de ŭonbulismo estu la jaro, dum kiu ni pleje penas por kultivi novan vivon en nia respektiva loko tirante lecionon el la pasinteco, por prizorgi solide hodiaŭon fidelante al la estanteco kaj por ŝanĝi nian landon al unuaranga lando, nian eklezion al granda eklezio kaj nin al la aspekto de granda sanktulo per perfekta prepariĝo por la estonteco. 


원기 100년 새해 아침

종 법 사


Novjaran matenon en la 100a jaro de ŭonbulismo (2015)

Gjongsan,

la ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스
에스페란토2014. 4. 5. 11:33


Ĉefmajstra mesaĝo okazde de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo

La vojo budhiĝi

La 28a de aprilo estas la tago, en kiu Sotesano atingis sian grandan iluminĝon, malkovris la grandan vojon de unu cirklo, kiun la tuta homaro devas sekvi, kaj larĝe malfermis la savpordon; do, la tago estas la plej granda eklezia festotago kaj la plej feliĉa tago por la homaro.

Per la du manieroj por efektivigi la instruon pri la granda vojo de unu cirklo — verreligia kredo kaj realmorala trejno ni devas tutforte klopodi por mem budhiĝi kaj ŝanĝi malluman mondon al paradizo.

Celebrante la hodiaŭon, per la jenaj vortoj mi preĝas, por ke ni renaskiĝu kun sankta vivo kredante, klarkomprenante kaj praktikante la instruon pri la granda vojo de unu cirklo, kiun Sotesano malkovris.

Ni fariĝu grandaj kredantoj de la vero kaj instruo.

La vero de la granda vojo de unu cirklo, pri kiu Sotesano iluminiĝis, ja estas la propraĵo de ĉiuj ajn, kiuj sincere kredas ĝin.  Nun la homaro estas en granda konfuziĝo, ne sciante kien iri kaj kiel vivi.  Tial ni ĉiuj devas rifuĝi en la granda vojo de unu cirklo kaj iri laŭ la ĝusta kaj feliĉa vojo.  Se ni vivos tute kredante la instruon pri la granda vojo de unu cirklo, ni konvinkiĝos pri tio, ke ni povas ekscii la tri mondojn, kompreni kaŭzon kaj efikon kaj fariĝi budhoj per mensostudo.  Kredo estas ĝuste espero, feliĉo, la movforto de iluminiĝo kaj la akcelo de praktiko.  

Sincera kredo ne estas ideologia, sed aktiva.  Ni devas fari tutkoran preĝon al la vero, respekti instruistojn de ĝusta darmo kaj krei nian vivmodelon laŭ la instruo.  Kiam ni praktikas kredon tiamaniere, nia vidpunkto pri valoro okulfrape ŝanĝiĝas al vera vidpunkto pri valoro kaj morala vivpunkto pri valoro.  Tiam ni povas sperti sanktan renkontiĝon kun la vero.
 
Ni fariĝu grandaj praktikantoj de la vero kaj instruo.

Se ordinaruloj volas liberiĝi de la malpura vivo poluita per avidoj, ili devas evolui de la ŝtupo de kredo al la vivo de praktiko.  En la pasinteco oni pensis, ke nur per kredo atingeblas paradizo aŭ ideala mondo.  Sed tio havas sian limon, ĉar la vivo nur kun kredo dependas de aliula forto.  De nun ni do devas trejni nin per la instruo de tiaj sanktuloj kiel Sotesano, por ke la instruo fariĝu nia propraĵo.  En la pasintaj tempoj ni vivis kun avidoj, kaj pro la karma forto de la antaŭaj vivoj ni vivis sub ĉia malfeliĉo kaj konfuziĝo.  De nun ni devas venki avidon, la fonton de ĉia malfeliĉo kaj nepre liberiĝi de la malbona kutimo de la antaŭaj vivoj, kiu malhelpas nian senliman memevoluon.       

Venki sin mem estas tre pene.  Tamen, se ni prenos la instruon pri unu cirklo kiel kompason kaj strebos al ĝi ĝis la fino, ni venkos nin kaj fariĝos ĉefkomandantoj kun darma forto.  

Ni fariĝu grandaj laboristoj por monda paco per favoro kaj kompato.

Post kiam ni venkos nin, ni devas promocii nin al la ŝtupo de sanktulo, kiu savas la eklezion, la ŝtaton kaj la mondon.  Tiu promocio estas por savi vivulojn kaj kuraci la mondon kaj do ni fariĝas ĉefroluloj por savi ĉiujn vivulojn kaj kuraci malsanan mondon per la instruo.  Tio estas la vojo fariĝi homo kun transcenda kaj tatagata darmfortoj. 
 
Direblas, ke akiri ekonomion, scion kaj postenon estas ‘ekstera feliĉo’ kaj plezuri per la kredo kaj praktiko de la instruo estas ‘interna feliĉo’.  Evoluintaj landoj kun sufiĉaj forto kaj materio ne nepre havas altan indekson de feliĉo.  Per kio eblas akiri mensan feliĉon kaj kuraci malsanan mondon?  Oni devas instrui al homoj la veron de unu cirklo, por ke ili praktiku la veron, tiam ili povas akiri kaj eksteran feliĉon kaj internan feliĉon.  Pasintaj religiuloj instruis, ke nur spiriteco kaj moralo estas la sola vojo al feliĉo.  Sed en la estonteco homoj devos kunperfektigi korpon kaj spiriton kaj kunharmoniigi religion kaj sciencon, tiam la mondo iĝos paradiza mondo kaj paca mondo.
  
Ĉi tiu jaro estas la jaro ekzameni darmgradojn por plialtigi tiujn de ĉiuj laikaj kaj pastraj kredantoj.  Mi bondeziras, ke ni ĉiuj renaskiĝu kun sankta personeco kredante, klarkomprenante kaj praktikante la instruon pri la granda vojo de unu cirklo, kiun Sotesano malkovris.

28an de aprilo en la ŭonbulana jaro 99 (2014)
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스
에스페란토2012. 12. 19. 06:59

Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo   

Mondon plenan de bonkoreco!

Jam eklumiĝis la nova jaro esperplena.  Mi elkore preĝas, ke la estonteco de la tuta kredantaro, la tuta popolo kaj la tuta homaro estu plena de la bonfaro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj. 

La pasinta jaro estis la turnopunkta jaro, en kiu enlande kaj eksterlande formiĝis novaj gvidantaroj por konstrui veran civilizon en nova epoko.  Ankaŭ nia eklezio nove elektis mastrojn de kredo, altrusimo kaj meritado kaj vigle ekpaŝis al la centjara jubileo de ŭonbulismo.  Tamen en la nuna mondo estas montoj da urĝe solvendaj taskoj.  Sekiĝis bonkoreco en homa menso, profundiĝis breĉoj inter sociklasoj kaj serioze damaĝiĝis naturmedio en la terglobo, kaj tio alportas enormajn katastrofojn.

Ĉi tiaj problemoj ne estas sub respondeco de unu aŭ du gvidantoj, sed estas taskoj solvendaj per saĝo kaj decidemo de ni ĉiuj.  Jen mi proponas kelkajn praktikajn rimedojn por solvi ilin.  

Unue, ni kultivu virtecon origine havatan.

Ni ĉiuj havas virtan kompaton en la menso.  Ĝi nomiĝas virteco kaj estas la fundamenta kampo de feliĉo, kiun ni ĉiuj persone havas.  Tamen ĉi tiu virteco sekiĝas pro kruela konkurenco kaj egoismo.  Plie, materialoj estas abundaj pro scienca evoluo, sed plimalgrandiĝas feliĉo.    

Necesas al ni la saĝo kaj kuraĝo por trovi kaj kultivi virtecon, kiun ni mem havas.  Por tio ni devas liberiĝi de troa deziro kaj haltigi menson nur eksteren kurantan.  Ni devas konformigi nin al la origina naturo de nia interno, por ke virteco elmontriĝu spontane.  Ni devas trovi la fonton de bonfaro, kiu estas ene de ni, kaj fariĝi mastroj de riĉa kompato.  Tiukaze, ni fariĝos la enkarniĝo de kompato, posedos bonfaron kaj ĉiam ĝuos paradizan vivon.

Due, ni vastigu varman bonkorecon.

Supozeble, popola vivo estos pli malfacila en ĉi tiu jaro.  Ju pli malfacila estas la mondo, des pli necesas bonkoreco, kiu varme malsekigas sekan menson de homoj.  Homoj estas bonkoraj al siaj proksimuloj.  Se ni pli kaj pli vastigos la barilon, la tereno de paradiza mondo vastiĝos.    

Ankaŭ la fundamento de moralo, kiun ni de longe gravigas, estas kontrui mondon plenan de bonkoreco.  Ju pli malbonkora estas la mondo, des pli ni devas prizorgi mizerajn najbarojn, dividi suferojn kun ili kaj esperigi ilin.  Cedante unu paŝon, ni varme kaj malseke volvu sekajn mensojn de najbaroj kaj fariĝu mastroj, kiuj konstruas mondon plenan de varmkoreco.   
 
Trie, ni atingu sukceson per kunlaboro.

Sennombraj vivuloj kaj senlimaj estaĵoj ekzistas sub kunlaboro.  Ĉiuj ne povas vivi unu sen la alia, tial eblas senti la principon, ke doni estas ĝuste ricevi kaj ricevi estas ĝuste doni.  Ni devas mem plene kompreni la principon de reciproka dono-ricevo kaj krei rilaton de reciproka vivigo.  Do nun estas la tempo, kiam necesas la spirito de granda kunlaboro por kunfortigi la centron de familio, socio aŭ ŝtato.

Ni alvenas al tre grava tempopunkto por profunde kontempli ne nur rilatojn inter homoj, sed ankaŭ rilatojn inter homoj kaj naturo.  Ni alfrontas enormajn katastrofojn tial, ĉar ni traktis naturon, kiu estas la fonto de la vivo, kiel evoluigan objekton sub homcentrismo.  Ni devas ŝanĝi tian rilaton kun naturo al tiu de reciproka vivigo kaj al tiu de bonfaro.  Ne nur iu sola, sed ankaŭ ni ĉiuj kune konstruu la mondon de sukcesa kunlaboro.       

Novjaran matenon en la 98a ŭonbulana jaro (2013)
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스
에스페란토2007. 12. 31. 13:23

원불교 종법사 신년법문 (2008) | Novjara mesaĝo

Ni konstruu paradizan mondon per spirita disvolvo

Venis jam la nova jaro esperplena. Mi elkore bondeziras, ke la bonfaro kaj lumo de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, estu kun ĉiuj vivuloj, la tuta homaro, la popolo kaj la ŭonbulanaj familioj.
Pasintjare la tergloba vilaĝo travivis multajn suferojn pro diversaj disputoj kaj militoj inkluzive naturajn katastrofojn. Tamen la monda energio moviĝas al la epoko de reciproka helpo kaj paco kaj do, ekzemple, establiĝas paca sistemo inter Suda kaj Norda Koreioj. Mi esperas, ke la tuta homaro kontribuos al paca kunekzisto inter la popoloj kaj inter la ŝtatoj.

Proklaminte, ke “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton”, Sotesano malfermis la novan eklezion de ŭonbulismo por konstrui la vere civilizan mondon de la homaro per spirita disvolvo.
Nia tasko do estas bonuzi materian civilizon por la feliĉo kaj paco de la homaro kaj konstrui paradizan mondon, en kiu la tuta vivularo kunvivas harmonie.

Hodiaŭ, renkonte al la nova jaro, mi ŝatus diri pri la tri vojoj de spirita disvolvo por konstrui ĉi tiun paradizan mondon.

Unue, ni kultivu spiritan memstarforton.
Ajna homo havas senmakule puran menson kaj perfektan spiriton. Ni devas trovi ĉi tiujn puran menson kaj perfektan spiriton kaj kreskigi spiritan memstarforton.
Nuntempe pro materiaj abundo kaj plezuro la homaro perdis sian spiritan forton kaj vivas suferan vivon en la stato, ke la vosto svingas la hundon. Por forlasi la marĉon de malfeliĉo, en kiu ni estas tirataj de ĉiaj avidoj, afliktoj kaj iluzioj, ni devas kultivi spiritan memstarforton, por ke ni laŭvole bonuzu nian menson.
Kultivi spiritan memstarforton ja estas enteni perfektan spiriton, koncentri menson kaj praktiki mediton. Ĝuste tio estas vivi paradizan vivon. Vivo devas esti veka kaj perfekta per senĉesa mensostudo. Nur tiam, ĝi povas esti la vivo de budho kaj bodisatvo.

Due, ni kultivu saĝon bonuzi materian civilizon.
La nuna tergloba vilaĝo estas en krizo pro naturaj katastrofoj, ekosistemaj perturboj, neglekto de la vivo, kaj tiel plu. Ĉi tiuj multaj problemoj de nia homaro devenas de la blinda serĉado de materia civilizo.
Por venki la krizon ni ja devas kultivi saĝon bonuzi materian civilizon. Ĉiu unuopulo devas utiligi korpon per spirito kaj uzi materian valoron kiel ilon surbaze de morala valoro. Ĉiu gvidanto kaj ĉiu sciencisto devas distingi laboron farendan por la naturo disde tiu farenda por homo kaj grande klopodi, por ke scienco estu por la vera feliĉo de la homaro, kaj por ke evoluigo alportu realan feliĉon al homoj.
 
Trie, ni ĉefrolu por realigi pacon.
Nun individuoj kaj ŝtatoj alte taksas nur ekonomian valoron kaj oni egoisme vivas, strebante nur al materiaj riĉo kaj abundo. Rezulte, serioziĝas diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj multiĝas diversaj konfliktoj, tiel ke la homaro mem faras sian tragedian historion de malharmonio kaj batalo. Por venki konfliktojn kaj militojn ni devas nepre praktiki altruisman mahajanan agon. Nur tiam, venas vera paco.
Se ni donas feliĉon al aliuloj, ni fine ricevas feliĉon; se ni donas damaĝon al aliuloj, damaĝo nepre revenas al ni. Sciante ĉi tiun karman principon, ni pli konsideru kaj prizorgu suferajn najbarojn kaj malfortajn ŝtatojn kaj realigu pacan mondon. Eĉ kiam ni renkontas la plej malfacilan homon, ni trovu ĉe li ion lernindan kaj ion utilan kaj per reciproka danko pacu unu la alian. Ni praktiku la mezan vojon per reciproka profito kaj ĉefrolu por realigi reciprokan helpon kaj pacon.

Okaze de la nova jaro, ni ĉiuj strebu al ĉi tiuj tri aferoj de spirita disvolvo, konstruu paradizan mondon kaj larĝe malfermu la feliĉopordon de la homaro per disvastigo de Sotesana instruo.

Novjaran matenon en la 93a ŭonbulana jaro
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스