'반야바라밀다심경'에 해당되는 글 1건

  1. 2022.01.13 La Kora Sutro pri Saĝperfekteco
에스페란토2022. 1. 13. 23:00

Mi provis traduki la Koran Sutron en Esperanton. 에스페란토로 반야바라밀다심경(반야심경)을 번역해봤습니다.

 

이미지 출처 - https://fishpoint.tistory.com/2913

La Kora Sutro pri Saĝperfekteco 

 

Avalokiteŝvaro[1], praktikante profundan saĝperfektecon, klarvidis ĉiujn kvin agregaĵojn[2] malplenaj kaj transiris ĉiujn ajn suferojn.

 

Ŝariputro[3], formo ne malsamas ol malpleno, malpleno ne malsamas ol formo, tial formo estas malpleno, malpleno estas formo. Tiel same estas kun sento, percepto, volo, konscio.

 

Ŝariputro, ĉi ĉiuj darmoj malplenas de distingaĵoj kaj do nek estiĝas nek ĉesas, nek aĉas nek puras, nek kreskas nek malkreskas.

 

Tial, en malpleno estas nek formo nek sento, percepto, volo, konscio; nek okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso nek vidformo, sono, odoro, gusto, tuŝaĵo, mensobjekto; nek okula elemento nek ĝis menskonscia elemento; nek nescio nek la ĉeso de nescio nek ĝis maljuniĝo-morto kaj la ĉeso de maljuniĝo-morto; nek sufero, origino, ĉeso, vojo nek saĝo nek atingo.

 

Estas ja nenio por atingi, tial bodisatvo sin apogas sur saĝperfekteco kaj do en la menso estas nenia malhelpo; estas nenia malhelpo, tial estas nenia timemo; li foriĝas de konfuzo kaj eniras en finan nirvanon.

 

Ĉiuj budhoj de la tri mondoj sin apogas sur saĝperfekteco kaj tial atingas la superegan perfektan iluminiĝon.Tial, saĝperfekteco estas granda dia mantro, granda luma mantro, superega mantro, senkompara mantro; ĝi povas forigi do ĉiujn suferojn; ĝi estas tutvera, nefalsa.

 

Tial, mi diros la mantron de saĝperfekteco; se diri nune, ĝi estas jene: “Gate gate paragate parasamgate bodhi svaha (Iru, iru, transen iru, transen foriru, bodiradiku).”

 

[1] Avalokiteŝvaro 관자재보살 觀自在菩薩: la bodisatvo Avalokiteśvara (s.), kiu signifas ‘sinjoro, kiu de supre rigardas’; unu el la plej respektataj bodisatvoj en la mahajana budhismo; bodisatvo, kiu enkorpigas la kompaton de ĉiuj budhoj kaj protektas vivulojn kontraŭ suferoj. En 649 ĉi tiun sutron tradukis la ĉina monaĥo Xuanzang en la ĉinan lingvon.  

[2] Kvin agregaĵoj 오온 五蘊: pañca-skandha (s.), kvin kolektiĝoj aŭ amasoj, kiuj konsistigas la menson kaj korpon de homo kaj ĉiujn estaĵojn de la universo, t.e. formo, sento, percepto, volo kaj konscio.

[3] Ŝariputro 사리자 舍利子: Śāriputra (s.), unu el la dek disĉiploj de la budho Ŝakjamunio; la plej saĝa disĉiplo agnoskita.

Posted by 초유스