'김동명'에 해당되는 글 1건

  1. 2019.05.04 한국시: 김동명 - 내 마음은 - 에스페란토 번역

틈틈이 한국시를 국제어 에스페란토로 번역하고 있다. 김동명의 "내 마음은"을 번역해봤다. 


내 마음은

                         김동명


내 마음은 호수(湖水)요,
그대 노 저어 오오.
나는 그대의 흰 그림자를 안고, 옥 같이
그대의 뱃전에 부서지리라.
 
내 마음은 촛불이요,
그대 저 문을 닫아 주오.
나는 그대의 비단 옷자락에 떨며, 고요히
최후의 한 방울도 남김없이 타오리다.
 
내 마음은 나그네요,
그대 피리를 불어주오,
나는 달 아래 귀를 기울이며, 호젓이
나의 밤을 새이오리다.
 
내 마음은 낙엽이요,
잠깐 그대의 뜰에 머무르게 하오.
이제 바람이 일면 나는 또 나그네같이, 외로이
그대를 떠나오리다.

Mia koro estas

Verkis KIM Dongmyeong
Tradukis CHOE Taesok

Mia koro estas lago; 
reme venu vi bonvole. 
Brakumante blankan ombron vian, kiel jado
mi rompiĝu jen ĉe via pruo.

Mia koro – kandelfajro;
fermu l’ pordon vi bonvole.
Tremadante de silkvesta rando via, en trankvilo
mi forbrulu ĝis la lasta guto.

Mia koro – vojaĝanto;
al mi flutu vi bonvole.
Aŭskultante sub la luno, en kvieto
mi tranoktu sen dormado.

Mia koro – falfolio;
iom min restigu do en via korto vi bonvole.
Se nun ventas, plue kiel vojaĝanto, en soleco
mi forlasu vin amatan.
 
* KIM Dongmyeong (1900-1968):
poeto, politikisto; verkis multajn poemojn pri patriotaj, religiaj kaj filozofiaj temoj. Liaj poemlibroj estas <Bananujo> en 1938, <La 38a Paralelo Norda> en 1947, <La Perla Haveno> en 1954. <Mia Koro> en 1964 kaj tiel plu.
Posted by 초유스

댓글을 달아 주세요