한국노래 | Korea Kantaro2022. 11. 21. 01:09

Koreaj Kantoj en Esperanto | Korea Kantaro en Esperanto | Korea Populara Kanto
한국인들이 애창하는 노래를 틈틈이 국제어 에스페란토로 번역하고 있다.
그동안 번역한 노래 140곡을 수록한 책이 2022년에 발간되기도 했다.

 

지난 토요일 처외삼촌 가족이 모처럼 우리 집을 방문했다. 이유는 곧 있을 중요한 학교 음악회 공연 연습 때문이다. 처외삼촌 가족 4명과 우리 가족 2명이 함께 한 조를 구성해 참가한다. 처외삼촌 가족은 아코디언(처외삼촌), 플루트(딸), 기타(아들), 캉클레(처외숙모)를 연주하고, 우리 가족은 기타(아내)와 노래(딸 요가일래)가 맡았다. 

 

 

* 이날 두 가족이 모여 공연 준비를 하고 있다.
아코디언 연습을 하고 있던 처외삼촌이 갑자기 내 방으로 와서 "한국 애국가"를 아코디언으로 연주해보게 악보를 좀 보여달라고 했다.
언젠가 애국가를 에스페란토로 번역할 때 악보를 가지고 있었던 것 같았다. 그래서 컴퓨터에서 악보를 찾아보았다. 보니까 에스페란토로 번역한 때가 바로 딱 13년 전인 2000년 5월 22일이었다. 먼저 애국가 한국어 가사와 영어 번역본(출처)을 소개한다. 

애국가 가사
동해물과 백두산이 
마르고 닳도록 
하느님이 보우하사 우리나라 만세
 
남산 위에 저 소나무 철갑을 두른 듯
바람 서리 불변함은 우리 기상일세
 
가을 하늘 공활한데 높고 구름 없이
밝은 달은 우리 가슴 일편단심일 세
  
이 기상과 이 맘으로 충성을 다하여
괴로우나 즐거우나 나라 사랑하세
 
후렴:
무궁화 삼천리 화려강산
대한 사람 대한으로 길이 보전하세
애국가 영어 번역본
Until the East Sea's waves are dry, 
(and) Mt. Baekdusan worn away,
God watch o'er our land forever! Our Korea manse! 
 
Like that Mt. Namsan armored pine, standing on duty still, 
wind or frost, unchanging ever, be our resolute will. 
 
In autumn's, arching evening sky, crystal, and cloudless blue, 
Be the radiant moon our spirit, steadfast, single, and true. 
 
With such a will, (and) such a spirit, loyalty, heart and hand, 
Let us love, come grief, come gladness, this, our beloved land!
 
Refrain:
Rose of Sharon, thousand miles of range and river land! 
Guarded by her people, ever may Korea stand!
 
 

13년 전 에스페란토 번역본을 살펴보았다. 당시 최선을 다해 번역했겠지만, 지금 와서 보니 미흡한 점이 눈에 확 들어왔다. 당시 악보에 있는 쉼표(,)를 무시한 것이 제일 큰 실수였다. 즉 악보에 "백두산이"와 "마르고" 사이에 쉼표(,)가 있다. 이 쉼표를 기준으로 각각 두 마디에 전하고자 하는 내용이 분리돼야 한다. 또한 당시 압운(각운)을 제대로 맞추지 못했다. 가사를 포함한 에스페란토 시에서 운은 아주 중요하다.
국제어 에스페란토를 나름대로 잘 한다는 사람으로서 애국가를 제대로 번역해내지 못한다면 부끄러운 일이 아닐 수 없다. 그래서 만사를 뒤로 미루고 이날 오후부터 밤 늦게까지 애국가를 다시 번역하는 데 정성을 쏟았다. 아래는 13년 전과 지금의 번역본이다.    

Korea Nacia Himno (2000년 5월 22일)
Ĝis sekos Donghe kaj disfrotos sin Bekdusan,
Dio helpas kaj protektas. Vivu! nia patri’!
 
Ke pinoj kvazaŭ kirasitaj nun en Namsan
ne ŝanĝiĝas de veteroj, estas nia spirit’.
 
Sen nubo altas la ĉiel’ vasta en aŭtun’,
brila luno estas nia koro kun plensincer’. 
 
Ni amu tutfidele kun ĉi spirit’ kaj kor’
nian karan landon en feliĉo kaj en sufer’.
 
[Rekantaĵo]
De hibiskoj plenas bela trimillia land’!
Ni koreoj gardu la eternon de Koreland'.
Korea Nacia Himno (2013년 5월 22일)
Ĝis akvo de Donghe sekos, Bekdu forfrotos sin,
Dio helpas kaj protektas; vivu! nia patri’! 
 
Ja kiel sur monto Namsan la kirasita pin’,
neŝanĝiĝo malgraŭ prujno estas nia spirit’.
 
La aŭtunĉielo vastas kaj altas sen nubar’;
brila luno, nia koro kun sindona lojal’.
 
Do amu ni tutfidele kun ĉi spirit’ kaj kor’
nian propran karan landon en sufero kaj ĝoj’.
 
[Rekantaĵo]
Kun hibiska trimillio belnatura land’!
Ni, koreoj, Koreion gardu por la ĉiam’.
 
1. Donghe: la Orienta Maro inter Koreio kaj Japanio.
2. Bekdu: nomo de la plej alta monto (2774 metrojn) en Koreio.
3. Namsan: monto troviĝanta en Seulo.
4. Hibisko: korea nacia floro floranta tutlande de la frua somero ĝis la malfrua aŭtuno.
5. Lio: korea mezurunuo de longo. Unu lio estas ĉirkaŭ 400 metroj. Trimillio estas la tuta longo de Koreio de la sudo ĝis la nordo.

에스페란토 "애국가"의 악보와 가사는 아래 첨부물을 내려받으면 됩니다.

129_win10_501_koreaHimno_애국가.pdf
0.07MB

이번 번역본에서 어려움은 '바람 서리'이다. 한정된 음표수로 인해 둘 다를 넣지 못하고, 하나만 선택해야 했다. '바람 서리'는 풍우상설(風雨霜雪: 바람, 비, 서리, 눈)의 준말로 여겨진다. 소나무는 풍우상설에도 잎이 떨어지지 않고 항상 그 푸름을 간직한다. 낙엽은 가을이고, 가을에는 서리가 더 적합하다고 생각해 서리를 선택했다. 

또 다른 어려움은 첫 소절이다. 첫 번째 음과 두 번째 음의 높이와 길이를 보면 꼭 못갖춘마디의 시작과 같다. 번역 가사에도 강약을 맞추어야 하기 때문이다. 이론적으로 첫 번째가 강박자이지만, 실제로는 두 번째가 더 강하게 보인다고 음악을 전공하는 지인들이 조언해주었다.
아무튼 13년 전보다는 더 만족스럽다. 하지만 10년 뒤에 보면, 고치고 싶은 부분이 또 있을 것이다. 그래서 번역은 얼핏 쉬워 보이지만, 창작만큼이나 어렵다. 특히 시나 노래 번역은 훨씬 더 많은 공력이 필요하다.

Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172017. 3. 2. 22:22

Por kongresanoj de la Seula UK mi jam verkis plurajn utilajn artikolojn:

Ĉi-foje temas pri kongresaj hoteloj. Mi mem provis orientiĝi en la Google-mapo, sed la rezulto ne estis tiel kontentiga, precipe pri piedira vojo. Do mi decidiĝis verki "Kiel atingi vian hotelon kaj la kongresejon?". En la flughaveno nepre havigu al vi la metroan mapon de Seulo. Vi vidas nur la korean alfabeton sur la Daum-mapo. Konsilindas almenaŭ scipovi la korean alfabeton.

1. Courtyard Seoul Namdaemun - Marriott www.courtyardnamdaemun.com 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 7a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Urbodomo" (City hall 시청역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "코트야드메리어트 서울 남대문" en la korea. La distanco estas 520 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metroan linion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion.  

2. Benikea Premier Hotel Dongdaemun www.benikeaddm.com 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 2a aŭ 3a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Dongmyoap" (동묘앞역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "베니키아 프리미어 호텔 동대문" en la korea. La distanco estas 300 metroj. Laŭ la informo de la hotelo, la hotelo vidiĝas el la 2a elirejo kaj pli facilas trovi ĝin.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama metroa haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metroan linion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion.  

3. Benikea Hotel KP www.hotelkp.co.kr 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 1a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Hoegi" (회기역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "베니키아 호텔 케이피" en la korea. La distanco estas 127 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama metroa haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Aŭ vi povas piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 950 metroj.

4. Benikea Hotel Flower www.flowerhotel.co.kr 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 3a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Cheongnyangni" (역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "베니키아 호텔 플라워" en la korea. La distanco estas 600 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Vi povas busi (numeroj 120, 261, 147, 1222) kvar haltejojn aŭ piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 1600 metroj.

5. Blessing In Seoul cafe.naver.com/ blessing2013 
1) Kiel atingi la hotelon? (Adreso: Dodaemungu Wangsanno 295)
Eliru el la 1a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Hoegi" (회기역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "블레싱 인 서울" en la korea. La distanco estas 640 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Vi povas busi (numeroj 120, 261, 147, 1222) tri haltejojn aŭ piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 1300 metroj.
 

6. Hotel Unique www.uniquebzhotel.com 
1) Kiel atingi la hotelon? 
Eliru el la 1a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Sinimun" (신이문역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "유니크 바이 포레" en la korea. La distanco estas 610 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Vi povas busi (numeroj 120, 261, 147, 1222) du haltejojn aŭ piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 900 metroj.  

7. K City Hotel kcityhotel.com
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 5a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Cheongnyangni" (청량리역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "케이 시티" en la korea. La distanco estas 100 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metroan linion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Vi povas busi (numeroj 120, 261, 147, 1222) kvin haltejojn aŭ piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 2400 metroj.

8. K-haus Hotel www.k-haus.kr 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 3a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Dongmyoap" (동묘앞역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "케이 하우스" en la korea. La distanco estas 290 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama metroa haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion.  

9. CMS-INN Seoul www.cmsinn.com 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 1a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Hoegi" (회기역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "씨엠에스" en la korea. La distanco estas 150 metroj.
 
2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama metroa haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Aŭ vi povas piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 980 metroj.

10. Studentaj ĉambroj
La studenta domo troviĝas en la tereno de la universitato HUFS. 

* Rekomendindaj retejoj
Sociretilo: https://open.kakao.com/o/gvgmceq (UK2017-info)
Inter koreaj esperantistoj la senpaga telefona aplikaĵo Kakaotalk estas la plej populara sociretilo. Se vi interesiĝas pri la aplikaĵo, instalu ĝin en via telefono kaj aliĝu al la babilejo UK2017-info, en kiu vi povas informiĝi kaj demandi pri la UK kaj amikiĝi kun aliaj kongresanoj en la reala tempo.
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172017. 3. 1. 06:02

Jam aperis la Dua Bulteno por mendi ekskursojn kaj hotelojn. Pluraj amikoj petas min rekomendi, simple pro tio, ke mi estas el Koreio. Mi loĝas jam 25 jarojn en Eŭropo. Tamen mi naskiĝis en Koreio kaj studis en Seulo. Mi do ŝatus helpi vin elekti iujn precipe el la tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj. 
Koreio estas lando lingve tute fremda por multaj kongresanoj, trafike tre komplika kaj enurbe dense loĝata. Tial al ili malfacilas turismi sola sen loka akompananto. Mi rekomendas al vi mendi ekskursojn por pli multe ekscii pri la kongresaj lando kaj urbo. Jen mi koncize prezentas tri kialojn por ĉiu ekskurso. 

Tuttagaj ekskursoj
 
E1: KSZ, Imjingak
▶ Mardo kaj merkredo 9h00 – 17h30 Prezo: € 74
1. Viziti la unikan restaĵon de la malvarmmilita erao en la Korea duoninsulo dividita.
2. Vidi la plej grandan naturrezervejon de Azio, kiu estas senhoma dum pli ol 60 jaroj.
3. Kompreni ardan popolan deziron pri la nacia unuiĝo.  

E2: Korea Folklora Vilaĝo, Fortikaĵo Hwaseong 
▶ Merkredo kaj ĵaŭdo 9h00 – 17h30 Prezo: € 49
1. Rigardi korean vivon antaŭ pluraj jarcentoj en la granda vilaĝo abunda je tradiciaj diversaj domoj kaj distraj spektakloj.
2. Rememori la lokon, kie filmitaj estis multaj koreaj historiaj filmoj kaj televidaj dramoj.
3. Vidi la korean unikan defendan sistemon de la 18a jarcento (Uneska heredaĵo).

E3: Vilaĝo Hanok en Jeonju 
▶ Merkredo 8h00 – 18h30 Prezo: € 56
1. Viziti unu el la ĉefaj turismejoj de la sudokcidenta parto de Koreio.
2. Vidi la kvartalon de dense lokitaj koreaj tradiciaj loĝdomoj en la urbocentro.  
3. Gustumi lokajn specialajn manĝaĵojn.

E4: Buyeo, iama ĉefurbo de Baekje
▶ Lundo kaj merkredo 8h00 – 18h00 Prezo: € 48
1. Viziti la lastan ĉefurbon de la antikva dinastio Baekje (18 a.K.–660) (Uneska heredaĵo).
2. Vidi la tumulan reĝtombaron kaj aliajn antikvajn historiaĵojn.
3. Ĝui montpejzaĝon el plezurŝipo.

E5: Templo Jeondeungsa en Ganghwa, Marska sperto 
▶ Merkredo kaj vendredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 48
1. Viziti la kvaran plej grandan insulon, enirejon al la rivero Hangang, kiu trakuras Seulon.
2. Vidi la budhanan templon ekkonstruita en la 4a jarcento, kiu konservis La Kronikojn (1413-1865) de la Dinastio Joseon. 
3. Sperti tre raran okazon kapti konkojn, krabojn kaj aliajn vivulojn en mara ŝlimo.  

E6: Templo Silleuksa en Yeoju, Ceramika Muzeo en Icheon 
▶ Merkredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 49
1. Viziti la solan budhanan templon de Koreio, kiu estis konstruita ĉe riverbordo.
2. Ĝui pacan pejzaĝon, en kiu harmonias malalta montaro kaj vasta rivero.  
3. Konatiĝi kun la historio kaj tradicio de korea ceramika arto. 

Duontagaj ekskursoj

D1: Palaco Gyeongbokgung, Gwanghwamun, Sarangchae 
▶ Vendredo 8h00 – 12h00 Prezo: € 28 
* La enira pordego Gwanghwamun al Gyeongbokgung (Foto: http://photos.miceseoul.com/)
1. Viziti la reĝan ĉefpalacon de la dinastio Joseon, la simbolon de la nacia suvereneco.
2. Vidi aparte la konstruaĵon, en kiu kreiĝis la korea alfabeto 'hangulo'.
3. Rigardi koreajn tradiciajn metiaĵojn kaj la materialojn rilatajn al la sinsekvaj prezidentoj.   

D2: Palaco Changdeokgung, Stratoj de Insadong
▶ Mardo 8h00 – 12h00 Prezo: € 29
1. Viziti la palacon plej longatempe loĝatan de reĝoj (Uneska heredaĵo) kaj strukturitan konforme al la ĉirkaŭa naturo.
2. Admiri la solan malantaŭĝardenon de koreaj palacoj, kiu reprezentas koreajn tradiciajn ĝardenojn. 
3. Promeni en la tradiciaj stratoj plenaj de antikvaĵejoj, artvendejoj, butikoj, galerioj kaj teejoj.

D3: Dezajna Placo Dongdaemun, Bazaro Gwangjang 
▶ Lundo 8h00 – 12h00 Prezo: € 24
1. Vidi propraokule, kiel la sporta komplekso ŝanĝiĝis al la plej moderna dezajna placo.
2. Viziti la korean modan nabon enhavantan dezajnan muzeon, dezajnan galerion, historian salonon kaj ekspoziciejojn. 
3. Ĝui la unuan korean ĉiutagan bazaron plenan de homoj, varoj kaj manĝaĵoj.

D4: Piediro laŭ la urbomuro Hanyang
▶ Lundo 8h00 – 12h00 Prezo: € 23
1. Jen bonega ŝanco grimpi sur la monton, kiu ĉirkaŭas la Seulan centron.
2. Promeni laŭ la urbomuro konstruita en la 14a jarcento.
3. Renkonti la ekologian medion, historion, kulturon kaj naturon de Seulo - fascina rigardo al la Seula urbocentro, kie harmonias tradicio kaj moderno.

D5: Botanikejo Hongneung 
▶ Ĵaŭdo 8h00 – 12h00 Prezo: € 23
1. Viziti la unuan botanikan arbaron en la estinta tombo de la imperiestrino.
2. Vidi koreajn diversregionajn plantojn.
3. Ĝui promenadon en la arbaro, fuĝante de la somera varmego.   

D6: Seula Turo en Namsan, Itaewon
▶ Merkredo 18h00 – 22h00 Prezo: € 30 
1. Supreniĝi al unu el la plej altaj punktoj de Seulo.
2. Ĝui noktan pejzaĝon de Seulo el ĉiu direkto.
3. Viziti la multkulturan kvartalon de Seulo.

D7: Koreaj Manĝaĵoj 
▶ Ĵaŭdo 13h00 – 18h00 Prezo: € 34
1. Viziti la rizkukan muzeon. 
2. Konatiĝi kun korea kuirarto.
3. Vidi ankaŭ multajn koreajn manĝaĵojn uzatajn en tradiciaj ritoj.   

D8: Nacia Muzeo, Hangula Muzeo 
▶ Dimanĉo 13h00 – 17h00 Prezo: € 28
1. Pli multe ekscii pri la korea historio kvinmiljara.
2. Vidi multajn naciajn trezorojn.
3. Konatiĝi kun la ekesto, populariĝo kaj lastatempa disvastiĝo de hangulo.

Mi esperas, ke la supraj kialoj iom helpos vin elekti taŭgajn ekskursojn laŭ viaj preferoj, scivoloj kaj interesoj.
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스

모두들 한 번쯤은 읽어보았을 중 하나가 바로 최남선의 <해에게서 소년에게>이다. 1908년 <소년>지에 발표된 시로 한국 문학사에 큰 의미를 지니고 있다. 고전 시간의 정형성에 벗어난 한국 최초의 신체시로 평가 받고 있다. 구시대의 잔재를 부수고 새로운 문물의 시대를 열망하는 작가의 뜻을 담고 있다.

한 마디로 한국어 시 번역은 어렵고 어렵다. <한국 에스페란토 협회 기관지> 관계자의 부탁을 받아서 앞으로 한국의 대표적인 시들을 에스페란토로 번역하는 일을 틈틈이 하게 되었다. 첫 번째 작품이 <해에게서 소년에게>이다.

뜻 전달에도 충실하고, 또한 한국어 원문이 가지고 있는 율격적 구조(3.3.5조의 3음보; 4.3.4.5조의 4음보, 4.3.4.4.3조나 그 변조의 5음보)를 에스페란토 번역문에서도 반영될 수 있도록 노력해보았다(혹시 번역에 관심 있는 분을 위해 에스페란토 번역문의 각연마다 율격적 구조를 괄호로 기재해 놓았다). 

해(海)에게서 소년(少年)에게  De maro al knabo
                                                                                                       Aŭtoro: CHOE Namseon 
                                                                                                        Traduko: CHOE Taesok

1
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 쏴……아.
때린다 부순다 무너버린다.
태산(泰山)같은 높은 뫼 집채 같은 바윗돌이나
요것이 무어야, 요게 무어야.
나의 큰 힘 아느냐 모르느냐 호통까지 하면서
때린다 부순다 무너버린다.
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 튜르릉 콱.

Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a*.
Mi batas, disrompas kaj fordetruas. (3,3,5)
Alta monto kiel Taj**, roko kiel la tuta domo, (4,3,4,5)
kio do ĉi tio, kio ĉi tio? (3,3,5)
Demandante tondre, ĉu la fortegon mian scias vi aŭ ne, (4,3,4,4,3) 
mi batas, disrompas kaj fordetruas. (3,3,5)
Ĉo….lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

2
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 쏴……아.
내게는 아무것 두려움 없어
육상(陸上)에서 아무런 힘과 권(權)을 부리던 자(者)라도
내 앞에 와서는 꼼짝 못하고
아무리 큰, 물건도 내게는 행세하지 못하네.
내게는 내게는 나의 앞에는
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 튜르릉 콱.

Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Mi tute ne havas timon pri ajno. (3,3,5)
Kiu havas plej grandajn forton kaj regpotencon sur tero, (4,3,4,5)
ne povas moviĝi eĉ li antaŭ mi. (3,3,5)
Sian forton ne povas al mi uzi eĉ la aĵo plej granda. (4,3,4,4,3)
Ja al mi, ja al mi, ĝuste antaŭ mi. (3,3,5)
Ĉo….lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

3
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 쏴……아.
나에게 절하지 아니한 자(者)가
지금(只今)까지 있거든 통지하고 나서 보아라.
진시황(秦始皇) 나팔륜 너희들이냐.
누구 누구 누구냐, 너희 역시(亦是) 내게는 굽히도다.
나하고 겨룰 이 있건 오너라.
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 튜르릉 콱.

Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Se ulo neriverencinta al mi (3,3,5)
ĝis nun estas ankoraŭ, anonciĝu kaj alrigardu. (4,3,4,5)
Qin Shi Huang***, Napaljun****, ĉu li estas vi? (3,3,5)
Kiu, kiu, kiu do? Submetiĝos certe ankaŭ vi al mi. (4,3,4,4,3)
Se estas konkurul’ kun mi, tuj venu. (3,3,5)
Ĉo….lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

4
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 쏴……아.
조고만 산(山)모를 의지(依支)하거나
좁쌀같은 작은 섬 손뼉만한 땅을 가지고
고 속에 있어서 영악한 체를
부르면서 나혼자 거룩하다 하는 자(者),
이리 좀 오나라, 나를 보아라.
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 튜르릉 콱.

Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Kiu kun apogo sur montangulet’, (3,3,5)
aŭ kun milegrajno da insulo kaj manplato da ter’ (4,3,4,5)
ene de l’ loko sin ŝajnigas grava (3,3,5)
kaj fiere sin sola konsideras tre sankta, (4,3,4,4,3)
venu li ĉi tien kaj min rigardu. (3,3,5)
Ĉo….lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

5
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 쏴……아.
나의 짝 될 이는 하나 있도다.
크고 길고 너르게 뒤덮은 바 저 푸른 하늘. 
저것은 우리와 틀림이 없어 
작은 시비(是非), 작은 쌈, 온갖 모든 더러운 것 없도다.
저따위 세상(世上)에 저 사람처럼,
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 튜르릉 콱.

Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Jen estas unu por mia parulo — (3,3,5)
tiu blua ĉiel’ pro granda, longa kaj vasta kovro. (4,3,4,5)
Ĝi estas sendube sama kiel ni. (3,3,5)
Disputeto, batalo, ĉiuspeca malpuraĵo ne estas (4,3,4,4,3 변조의 5음보)
samkiel tiu hom’ en tiu mondo.(3,3,5) 
Ĉo….lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

6
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 쏴……아.
저 세상(世上) 저 사람 모두 미우나
그 중(中)에서 똑 하나 사랑하는 일이 있으니
담(膽) 크고 순진한 소년배(少年輩)들이
재롱(才弄)처럼 귀(貴)엽게 나의 품에 와서 안김이로다.
오너라 소년배(少年輩) 입맞춰 주마.
처……ㄹ썩 처……ㄹ썩 척 튜르릉 콱.
<소년, 1908. 11>

Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Malamas mi tiujn mondon kaj homon, (3,3,5)
tamen estas el ili sola aĵo aminda por mi: (4,3,4,5)
kuraĝa kaj pura knabaro juna (3,3,5)
belkondute tre ĉarme venas kaj sin premas sur mian sinon. (4,3,4,4,3)
Tuj venu, kaj kisos mi vin, knabaron. (3,3,5)
Ĉo….lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.
<Knabo, 1908.11>

* Korea onomatopeo, imitanta plaŭdon.
** Monto troviĝanta en la ĉina provinco Shandong.
*** Fondinto de la ĉina dinastio Qin. 
**** Napoleono.

인공어로 알려진 에스페란토가 과연 문학어로서 제대로 그 기능을 할 수 있을까 의문을 가지는 사람들을 종종 만난다. 원문의 뜻도 그대로 살리고, 율격적 구조까지도 나타낼 수 있다고 한다면 에스페란토는 문학어로서도 그 빛을 발하고 있음을 확신하게 된다.

Posted by 초유스
에스페란토2008. 11. 5. 06:19

최근 시골 고향에서 고기계 박물관을 운영하고 있는 리투아니아 퇴임 기계학 교수를 취재하려 다녀왔다. 만남 인사를 마친 후 그의 첫 물음은 리투아니아인 아내와 집에서 의사소통을 위해 사용하는 언어가 무엇인가였다. 모국어가 서로 다른 부부에게 제일 궁금한 중 하나가 "저들은 부부 사이, 자녀와 부모 사이 도대체 무슨 언어로 의사소통할까?"이다.  

의사소통 언어가 “에스페란토”라 답하니 "아직도 에스페란토가 살아있냐?"며 놀라워했다. 에스페란토를 모르는 사람들도 많지만, 오래 전 에스페란토를 알던 사람들 중에도 에스페란토가 벌써 죽은 언어라고 생각하는 사람도 있다. 하지만 에스페란토는 우리 집 공용어로 매일 살아 숨 쉬고 있다. 우리와 같은 에스페란토 맺어진 다문화가정이 세계 도처에 있다.

집에 돌아와서 편지를 확인하니 반가운 소식이 하나 있었다. 바로 한국의 젊은 에스페란토 사용자들이 누리망에 퍼져 있는 에스페란토 안내 동영상에 한국어 자막처리를 완성했다는 것이다. 정부가 선봉에 서서 한국어보다 영어를 강화시키고, 부모들이 영어 발음을 위해 자녀에게 혀 수술까지 시키는 사회에 살아가는 젊은이들이 에스페란토에 관심을 가지고 활동하는 데에 아낌없는 찬사를 보낸다.    

에스페란토는 자멘호프(1859-1917)가 1887년 폴란드 바르샤바에서 발표한 세계 공통어를 지향하는 언어이다. 변음과 묵음 등이 없어 적힌 대로 소리 내고, 품사어미와 강조음 등이 규칙적이어서 익히기 쉽다. 에스페란토 사용자들은 "1민족 2언어 주의"에 입각해 언어 같은 민족끼리는 모국어를, 다른 민족과는 에스페란토를 사용하는 것을 지향한다.

자멘호프가 태어난 옛 리투아니아 대공국령인 지금의 폴란드 비얄리스토크는 당시 여러 민족들이 각기 다른 언어를 사용하고 있었다. 이로 인해 의사소통이 쉽지 않았고, 민족간 불화와 갈등이 빈번했다. 자멘호프가 모든 사람이 쉽게 배울 수 있는 중립적인 공통어를 만들어야겠다고 결심하고, 유럽 여러 언어들의 공통점과 장점을 활용해 규칙적인 문법과 쉬운 어휘를 기초로 에스페란토를 창안한 이유다.

"지금 처음으로 수천 년의 꿈이 실현되기 시작했다. 여기 프랑스의 작은 해변도시에 수많은 나라에서 온 사람들이 모였다. 서로 다른 민족인 우리는 낯선 사람으로 만난 것이 아니라, 서로에게 자기 언어를 강요하지 않고 서로를 이해하는 형제로 모였다. 오늘 영국인과 프랑스인, 폴란드인과 러시아인이 만난 것이 아니라, 바로 사람과 사람이 만났다."
1905년 제1차 세계 에스페란토 대회에서 행한 자멘호프의 연설은 한 세기가 흐른 지금에도 여전히 시사하는 바가 크다.

영어몰입교육이 판치는 한국 상황에서는 힘들겠지만, 한번 에스페란토를 배워보고자 하는 사람은 한국에스페란토협회(02-717-6974)나 에스페란토문화원(02-777-5881; 010-3340-5936)에 문의하면 안내를 받을 수 있다. 한편 http://lernu.net/에서 직접 배울 수도 있다. 현재 한국외국어대, 단국대, 원광대 등에 에스페란토 강좌가 정식으로 개설돼 있다. 한국어 자막이 되어 있는 아래 에스페란토 안내 동영상(E@I www.ikso.net 제작)을 통해 더욱 생생하게 에스페란토를 알아볼 수 있다.

사용자 삽입 이미지
      ▲  어느 날 우리 집 탁자에 체코, 스위스, 스웨덴, 폴란드, 불가리아, 헝가리, 리투아니아,
          한국에서 온 8명 친구들이 의사소통 장애 없이 에스페란토로 즐겁게 대화를 나누고 있다.

1편: 에스페란토는 모든 것에 적합한 언어이다

2편: 에스페란토는 많은 특색을 가진 언어이다

3편: 에스페란토는 다양한 방법으로 사용되는 언어이다

4편: 에스페란토는 배울 수 있고, 배울만한 언어이다

5편: 에스페란토는 다양한 운동을 지닌 언어이다

6편: 에스페란토는 미래의 언어이다


* 관련글: 통역 없는 세상 꿈 이루는 에스페란토
               서로 말이 다른 8명이 무슨 말로 대화할까
Posted by 초유스