|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
017 處世讓一步為高,退步即進步的張本; 待人寬一分是福,利人實利己的根基。
017 - traduko de CHOE Taesok
En la monda vivo, cedi unu paŝon estas alte kaj retroiri estas la fundamento por antaŭeniri; eĉ iom indulge trakti aliulon estas feliĉo kaj profitigi aliulon estas la bazo por reale profitigi sin mem.
張本 어떤 일이 크게 벌어지게 되는 근본 또는 근원
根基 뿌리를 내린 터, 근본, 기본
017 - traduko de WANG Chongfang
En la kondutado kontraŭ aliaj, montri sin cedema estas maniero plej alta, ĉar retroiri unu paŝon estas fari preparon por sia posta antaŭeniro. Trakti aliajn indulgeme estas parto de sia propra feliĉo, ĉar profitigante aliajn oni metas la fundamenton por sia estonta profito.
016 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
018 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
|
|
댓글을 달아 주세요