에스페란토2024. 1. 18. 13:53

(Foto: SHIN Youngmuk)

La ĉi-­jara Internacia Esperanto­Renkontiĝo de Meditado (IERM) okazis, sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de Ŭonbulismo, de la 3a ĝis 6a de novembro en Sangĝu Ŭonbulana Trejnejo en la urbo Iksan, Koreio. Entute 38 esperantistoj ĉeestis, inkluzive de 4 nekoreianoj el Hungario (1), Ĉinio (2) kaj Litovio (1). 
En la solena inaŭguro, la ŭonbulana superpastro KIM Sangik diris: “Ŭonbulismo celas unu mondon, unu familion kaj unu laborejon. Tial vi ĉiuj fariĝos malgranda lumo por homa paco. Meditado ne estas instruata aŭ lernata, sed prefere estas klopodo serĉadi sian veran naturon. Do, vi klopodu serĉi vian veran menson kaj pentru vian menson.” 
La estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo SA Youngin gratulparolis: “Venas ‘ŝanĝo’ en la mondon tiam, kiam la nombro de la homoj, kiuj amas pacon, deziras ĉesigi militojn kaj nutras esperon, transpasas la sojlon. Kiam iu malfermas sian koron kaj kreas vibradon por paco, tiu vibrado fariĝas forto por ŝanĝi la mondon. Por la evoluo de la homaro, ni ĉiam konservu kaj praktiku la jenajn kvar nepraĵojn: 1) Kreskigo de propra forto, 2) Unuaigo de saĝulo, 3) Eduko de aliula infano, 4) Estimo de sindonulo.” 
Post la malfermo, partoprenantoj havis la ŝancon praktiki Esperanton sin prezentante. 6 perlegoj okazis en du tagoj. Prelegis MÁRKUS Gábor (hungaro) pri ‘Ĉu oni vidas bone per okuloj aŭ per koro?’, Ermito (GIM Inhong) pri ‘Feliĉo kaj nescio’, Flua (BAE Sungae) pri ‘Kantado de matena kaj vespera preĝoj’, Oazo (LEE Namsook) pri ‘Reuzadi malnovajn vestojn’, Numo (PARK Younghoon) pri ‘Ŭonbulana mensostudo’ kaj ZHANG Wei (ĉino) pri ‘Miaj vojaĝoj en la korea Esperantujo’.

 

Oni faris ĉiufrumatene matenan mediton kaj ĉiuvespere noktan mediton per 108­foja riverencado kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.
La IERM­anoj ĉeestis en la darmkunveno de la ĉefsidejo de ŭonbulismo kaj MÁRKUS Gábor surpodiĝis kaj esprimis sian senton pri la etoso de ŭonbulismo. 
En la lasta tago oni havis ekskurson al la monto Neĝangsan, kiu estas la plej famekonata en suda Koreio per la aŭtuna pejzaĝo de buntkoloraj aceroj. Ili unue ĝuis la etoson de aŭtuno kaj poste bankedon ĉe la lago. 
Por la programero ‘liberaj rondoj’ partoprenantoj estis dividitaj en tri grupojn kaj praktikis Esperanton sub gvidantoj: Kristalo, Brila, Kosmego. Grupo de Brila (OH Soonmo) rakontis pri tio, kion grupanoj faras por la medio.
Por la programero ‘liberaj rakontoj’ Kosmego (CHO Manjin) varbis kandidatojn, kiuj volas paroli pri iu ajn temo dum ĉirkaŭ kvin minutoj. Multaj kun kuraĝo havis tre karan sperton antaŭ la publiko. Eble tio fariĝus facile neforgesebla memoro por ili. 
Por la programero ‘pilgrimo’, aranĝantoj dividis la terenon de la ĉefsidejo de ŭonbulismo en tri partojn kaj ankaŭ partoprenantojn en tri grupojn. Kaj tiel dum 3 tagoj ĉiuj povis alterne pilgrimi la tutan ĉefsidejon. Kun malgrandaj grupoj gvidantoj povis sufiĉe detale klarigi signifoplenajn punktojn. Danke al tio, ili estis kontentaj promenante belajn aleojn kaj padojn de la sanktejo.
Unu el signifoplenaj eventoj en tiu ĉi renkontiĝo estis, ke d­ro MÁRKUS oficiale fariĝis kredanto de ŭonbulismo kaj ricevis de la ĉefmajstro sian ŭonbulanan  nomon “Deŭon”, kiu signifas ‘granda cirko’. Elkoran gratulon al d­ro MÁRKUS!
En la programero ‘fermo’ oni ankoraŭfoje havis la ŝancon paroli pri sia impreso. Jen mi publikigas kelkajn el ili. 
- Ju pli mi scias pri ŭonbulismo, des pli mi ŝatas ĝin, ĉar ĝi estas religio por la ĉiutaga vivo.
- Mi estis fiera fari 108 riverencojn por la unua fojo. Mi sentis familian kaj naturan etoson. Kaj promenante mi povis babiladi kun aliaj partoprenantoj kaj pliproksimiĝi unu la alian. Estis mirinde, ke eksterlandanoj montris sian interesiĝon pri la religio ŭonbulismo. Ankaŭ manĝtempo estis parto de la amuzo.
- Internacia Renkontiĝo de Meditado havas de longe bonan reputacion. Ege plaĉis al mi la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksano, nek luksa nek humila, sed modesta. La kvieta sanktejo trankviligis min. Mi komforte pasigis tri tagojn senzorge. Ĉu ŭonbulano aŭ ne, ĉu kredanto aŭ ne, tio ne gravis. Tien nur homoj kun homoj venis ĝui la unikan etoson kune dormante kaj manĝante.
- Min plej impresis la prelego de Numo pri “Ŭonbulana mensostudo”. Li konvinke klarigis, kiel ni ekscias la funkcion de menso kaj kiel ni liberiĝas de obsedo kaj alkroĉiĝo. Mi sciiĝis, ke mi investas tiom da tempo kaj mono por la fizika sano, sed ignoras flegi mian menson aŭ mian koron.
- Plej plaĉis al mi la trankvila pilgrimado, pro menado, meditado kaj 108­foja riverencado, kaj mi ŝatis ankaŭ la prelegojn, en kiuj individuecoj de la prelegantoj klare malkaŝiĝis. Meditada renkontiĝo estis bona miksaĵo inter studo, amikiĝo kaj ripozo.
- Impresis min la prelego de Numo, kies ĉefa enhavo estis, ke vivo mem estas la plej granda instruisto, kaj kiel uzi mian menson. Kiel mi ŝargas mian korpon, tiel mi devas ŝargi mian menson. Mi ankaŭ eksciis, ke mi devas studi pri menso kaj regi menson.  

Danke al aktiva kaj entuziasma helpo de partoprenantoj, la ĉi-jara aranĝo estis bone plenumita. Do, mi tre dankas ilin kaj kun ĝojo anoncas, ke la sekva IERM okazos de la 1­a ĝis la 4­a de oktobro 2024 en la sama loko. Finante la raporton mi deziras, ke vi ĉiuj havu interesiĝon al la renkontiĝo kaj preĝas, ke vi ĉiuj estu pli sanaj kaj feliĉaj. 
JEON Daebong multe laboris por elsendi realtempe per Facebook la malferman kaj ferman ceremoniojn kaj prelegojn. Mi esprimas apartan dankon al li. ♧

Posted by 초유스