La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

28 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 28명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

빌뉴스 구시가지 어느 집 창틀에 핀 수선화

067 爲惡而畏人知,惡中猶有善路; 爲善而急人知,善處即是惡根。

067 - traduko de CHOE Taesok
Iu faras malbonon kaj tamen timas aliulan rekonon, 
ĉar en la malbono plu ankoraŭ estas vojo al bono.  
Iu faras bonon kaj tamen urĝas aliulan rekonon , 
ĉar en la bono estas ĝuste la radiko de malbono. 

악을 행하되 남이 알아볼까 두려워하는 것은
그 악 속에 선의 길이 여전히 있기 때문이니라. 
선을 행하되 남이 알아주기를 서두르는 것은 
그 선 속에 바로 악의 뿌리가 있기 때문이니라.  

 


○ 爲 위: ~하다, 행하다.
○ 畏 외: 두려워하다.  畏는 때로는 경외(敬畏)하다는 뜻도 있다.  
○ 猶 유: 오히려, 아직도. A kind of monkey; to be like; to be just as; still; yet; as before. 아직도는 어떤 일이나 상태 또는 어떻게 되기까지 시간이 지나야 함을 나타내거나 끝나지 아니하고 지속되고 있음을 나타낸다. 여전히는 전과 같이 의미한다.
○ 善路 선로: 선으로 향하는 길, 선한 일을 행하는 길. 
○ 急 급: 급급해하다, 서둘다.
○ 善處 선처: 선이 있는 곳.  處: to be in; to reside; to dwell; to deal with; to punish
○ 卽是 즉시: 바로(곧) ~이다.
○ 惡根 악근: 악덕(惡德)의 뿌리.

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=14162 
https://m.blog.naver.com/swings81/221209032101

067 - traduko de WANG Chongfang
Se homo faras malbonon kaj timas, ke aliaj ĝin ekscios, tio montras, ke malgraŭ sia malbonfaremo li tamen havas konsciencon. Se homo faras bonon kaj deziregas, ke aliaj ĝin eksciu, tio montras, ke en lia bonfaremo kaŝiĝas emo al malbono.

 

채근담 전집 066 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
채근담 전집 068 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스