La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

28 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

050 處治世宜方,處亂世宜圓,處叔季之世,當方圓並用; 待善人宜寬,待惡人宜嚴,待庸眾之人,當寬嚴互存。

050 - traduko de CHOE Taesok
Kiam oni vivas en paca epoko, oni devas esti justa; kiam oni vivas en malpaca epoko, oni devas esti perfekta; kiam oni vivas en dekadenca epoko, oni devas uzi kaj justecon kaj perfektecon. Kiam oni traktas bonulon, oni devas esti indulga; kiam oni traktas fiulon, oni devas esti severa; kiam oni traktas ordinarulon, oni devas havi kaj indulgemon kaj severecon.

태평한 시대에 살 때는 방정(方正)해야 하고 어지러운 시대에 살 때는 원만해야 하고 쇠퇴하는 시대에 살 때는 방정함과 원만함을 아울러 써야 하나니라. 착한 사람을 대할 때는 관대해야 하고 악한 사람을 대할 때는 엄격해야 하고 평범한 사람을 대할 때는 관대함과 엄격함을 더불어 지녀야 하나니라. 
 
○ 處 동사로서 to reside; to live; to dwell; to be in, be situated in
○ 治世 치세: 태평한 세상이나 시대
○ 宜方 의방: 마땅히 행실이 옳고 떳떳해야; 〈形〉方正(人行为、品性正直无邪),正直; justa: 2) konforma al la interna juĝo de la konscienco, 3) prava 4) virta
○ 亂世 난세: 어지러운 세상이나 시대
○ 叔季之世 숙계지세: 숙계는 형제 차례에서 셋째와 막내라는 뜻으로 말세(末世)를 말한다. 意思是比喻国家衰落将亡的时代
○ 方圓 방원: 方正과 圓滿
○ 庸衆之人 용중지인: 평범한 사람. 선인도 악인도 아닌 일반인. 용은 보통의 뜻; 庸众:常人,一般的人
○ 寬嚴 관엄: 관대하고도 엄격함.

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13981 
https://m.blog.naver.com/swings81/221196472800
https://www.8bei8.com/book/caigentan_215.html(중국어 설명이 좋음)

050 - traduko de WANG Chongfang
En la tempoj de paco la kondutado de homoj devas esti kvadrateca; en la tempoj de malordo ĝi devas esti rondeca; kaj kiam la regno dekadenciĝas, la agoj de homoj devas esti kaj kvadratecaj kaj rondecaj. Traktante bonulojn, oni devas esti tolerema; traktante malbonulojn, oni devas esti severa; kaj traktante homojn ĝenerale, oni devas esti kaj tolerema kaj severa.

 

049 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
051 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스