La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

28 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

047 吉人無論作用安詳,即夢寐神魂,無非和氣; 凶人無論行事狠戾,即聲音笑貌,渾是殺機。

047 - traduko de CHOE Taesok
Bonulo estas kompreneble paca kaj serena ĉe la ago kaj ne estas spirite neharmonia eĉ en sonĝo kaj dormo; fiulo estas kompreneble kruela kaj kruda ĉe la ago kaj estas tute atenca eĉ en voĉo kaj rido.

착한 사람은 물론 행동이 평화롭고 차분하고, 꿈과 잠 속에서도 정신이 화기롭지 않은 것이 아니니라. 악한 사람은 물론 행동이 사납고 거칠고, 목소리와 웃음 속에서도 온통 살기가 있나니라.  

○ 無論: 勿論
○ 作用: 平常的為人處事或一舉一動。
安詳: 平和而穩重。 穩重: steday, stable; 詳: 1) detailed, 2) to explain, 3) serene, composed: 安詳 serene; composed
○ 夢寐 꿈 몽, 잠잘 매
○ 夢寐神魂: 睡眠其間的心緒神魂。
○ 和氣: 和樂的氣氛。
○ 狼戾 낭려: 이리처럼 사납고 거칠다 
○ 笑貌 소모: smiling face, smile, laughter
○ 行事: 日常或平生的行為。
○ 狼戾: 狼性殘暴狡詐,如野狼般的暴戾。比喻:人性殘毒如狼。
咲語: 笑語。
○ 渾 혼: 흐리다, 섞이다, 모두, 전부 
○ 殺機: 帶著殺氣的動機。

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13958
 
https://m.blog.naver.com/swings81/221194979720 
https://m.blog.naver.com/aromatics/221302899428
https://lui508133.pixnet.net/blog/post/6474310 (설명 좋음)

047 - traduko de WANG Chongfang
Ne nur la agoj kaj vortoj de bona homo estas serenaj, eĉ en la sonĝoj lia spirito estas en harmonio kaj kvieteco. Koncerne homon malbonan, ne nur liaj agoj estas ferocaj kaj violentaj, eĉ liaj paroloj kaj ridoj perfidas murdemon.

 

046 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
048 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스