La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

36 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

046 人人有個大慈悲,維摩屠劊無二心也; 處處有種真趣味,金屋茅簷非兩地也。 只是慾蔽情封,當面錯過,便咫尺千里矣。(使咫尺千里矣。)

046 - traduko de CHOE Taesok
Ĉiu homo havas sian propran grandan kompaton, tial Vimalakirtio kaj buĉisto aŭ ekzekutisto ne havas du mensojn; ĉiu loko havas sian propran veran guston, tial ordomo kaj pajldomo ne havas du parcelojn. Nur se ni, kovrite de (kvin) deziroj kaj enkovertigite de (sep) emocioj, antaŭokule faras konfuzon kaj eraron, tujapudo estas ja millio.

사람마다 그 나름의 큰 자비심이 있으니 유마와 도회도 두 마음이 아니고 곳곳마다 그 나름의 진정한 멋이 있으니 황금집과 초가집이 두 집터가 아니니라. 다만 오욕에 가리고 칠정에 봉해져 눈앞에서 착오와 과오를 범한다면 지척이 곧 천리이니라.    

○ 維摩 유마: 유마힐(維摩詰). 석가의 재가 제자.
○ 屠劊 도회: 백정과 망나니.
○ 眞趣味(진취미) : 참된 즐거움과 재미, 참된 멋이나 맛
○ 金屋茅簷 금옥모첨: 호화로운 집과 초가집. 
○ 欲蔽 욕폐: 蔽는 덮을 폐. 오욕: 재욕, 색욕, 명예욕, 식욕, 수면옥
○ 情封 정봉: 정에 봉해지다. 칠정: 희(喜)·노(怒)·애(哀)·구(懼)·애(愛)·오(惡)·욕(欲) 
○ 錯過 착과: 착오와 과오.
○ 咫尺 지척: 아주 가까운 거리.

 https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13941  
https://m.blog.naver.com/swings81/221193908454 
https://m.blog.naver.com/aromatics/221302540654

维摩屠刽:维摩,佛名,即维摩诘,佛家所尊敬的大乘居士;屠刽,屠夫 (buĉisto),刽子手 (ekzekutisto)。
https://www.8bei8.com/book/caigentan_211.html(설명이 정말 잘 되어 있음)

046 - traduko de WANG Chongfang
Ĉiu posedas grandan kompatemon. Buĉistoj kaj eksekutistoj, same kiel la sankta Vimalakirti*, egale havas tiun ĉi inklinon en sia naturo. Ĉie en la mondo ni povas trovi bonan humoron veran, egale ĉu en luksa domego aŭ en modesta dometo. Nur la avido kaj karna deziro obskurigas nian koron, ke ni preterlasas la grandan kompatemon kaj la bonan humoron. Kvankam la okazo jam sin prezentas al ni vizaĝ-kontraŭ-vizaĝe, tamen en efektiveco ni estas disigitaj for de ĝi je mil lioj!

 

044 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
046 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스