La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

36 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo. 

 

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

043 立身不高一步立,如塵裏振衣,泥中濯足,如何超達; 處世不退一步處,如飛蛾投燭,羝羊觸藩,如何安樂。

043 - traduko de CHOE Taesok
Por establi sin en vivo, ne establi sin alte je unu paŝo estas kiel skui vestaĵon en polvo kaj lavi piedon en koto; kiel do vi povus tiele transcendi ordinarecon kaj sekularecon? Por konduti en la mondo, ne konduti cedante je unu paŝo estas kiel fluganta moteo enĵetiĝas en kandelon kaj kornhava ŝafo enpuŝiĝas en la heĝon; kiel do vi povus tiele atingi trankvilon kaj plezuron? 

입신하는 데 있어서 한 걸음 높이에서 확립하지 않는 것은 먼지 속에서 옷을 털고 진흙 속에서 발을 씻는 것과 같으니 어찌 그렇게 해서 범속(凡俗)을 뛰어 넘을 수 있으리요? 처세하는 데 있어서 한 걸음 물러서서 처신하지 않는 것은 날아가는 나방이 촛불에 몸을 내던지고 뿔이 달린 숫양이 울을 들이받는 것과 같으니 어찌 안락을 얻을 수 있으리요?  

○ 立身 인생에서 자기의 기반을 확립하다
○ 高一步立: 한 걸음 위에. 여기서는 ‘한 차원 더 높이 생각하라’ 는 의미로 즉, 항상 자신의 목표를 세우되 속인들보다 한 차원을 높게 생각하라는 것이다. 
○ 如塵裏(里)振衣 塵裡振衣 진리진의,  ̖泥中濯足(니중탁족) : 보람도 효과도 없는 일을 한다는 뜻임. 
○ 超達: 超脫達觀, 超凡脱俗 (중국어해석)
○ 飛蛾投燭 비아투촉
○ 投 던지다, 들이다, 덮어 가리다; 背暗投明 배암투명: 어두운 것을 등지고 밝은 것에 들어선다는 뜻으로, 그릇된 길을 버리고 바른길로 들어감을 이르는 말.
○ 羝羊觸藩 저양촉번: 뿔난 숫양이 울타리를 들이받음. 이러지도 저러지도 못하는 진퇴양난(進退兩難)을 비유한 말이다.
○ 觸 촉: 닿다, 부딪히다
○ Moteo: moth 나방 | tineo: tinea pellionella 좀나방
○ Establi: fondi kaj aranĝi organizon, por ke ĝi povu funkcii kaj daŭri. 

 https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13927 
https://m.blog.naver.com/swings81/221191753153
https://m.blog.naver.com/aromatics/221302067291
https://caigentan.5000yan.com/gailun/1980.html
立身处世如果不把目标放得高远一些,就像是在灰尘里抖衣服,在泥水中洗脚,怎能超凡脱俗?

043 - traduko de WANG Chongfang

Peni atingi sukceson sen doni al vi altan celon estas kiel forskui polvon de via vesto en polva aero aŭ kiel lavi viajn piedojn en kota flako. Kiel do vi povas tiamaniere senigi vin je la vulgareco? En via kondutado en la mondo, se vi ne faras cedojn, vi estas kiel nokta papilio fluganta en kandelflamon aŭ kiel virkapro kaptiĝanta per la korno en plektobarilo. Kiel do vi povas tiamaniere trovi pacon kaj kontentecon en la vivo?

 

042 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
044 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

 

Posted by 초유스