La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

36 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

039 教弟子,如養閨女,最要嚴出入,謹交遊。若一接近匪人,是清淨田中,下一不淨種子,便終身難植嘉禾矣。

039 - traduko de CHOE Taesok
Instrui infanon estas kiel eduki enhejman fraŭlinon; do plej gravas rigorigi eliron-eniron kaj prudentigi amikiĝon. Se ĝi eĉ unufoje proksimiĝas al fiulo, tio estas kiel semi malpuran semon en pura kampo; do tutvive malfacilas kultivi bonegan cerealon.

자녀 가르치기는 규중처녀 기르기와 같아서 출입을 엄하게 하고 교제를 신중하게 하는 것이 가장 중요하나니라. 만약 한 번이라도 나쁜 사람과 가까이 하게 되면 이는 깨끗한 밭에 더러운 씨앗을 뿌리는 것과 같아서 평생토록 좋은 곡식을 가꾸기가 어렵나니라. 

○ 弟子 제자: 내용상 자녀(子女), 자제(子弟)로 봄이 좋음
○ 閨女 규녀: 규중처녀; maiden, unmarried woman, daughter; 집 안에서만 고이 자란 처녀
○ 謹: be mindful of, be prudent
○ 匪人(비인) : 나쁜 사람.
○ 接近: to approach; to get close to; becoming intmate
○ 下 하: 떨어트리다. 여기서는 ‘심다’ 의 뜻으로 蒔(모종할 시)의 뜻.
○ 植: '심다', '세우다', '자라다' 등을 뜻한다. 심는 것과 기르는 것 모두를 포괄한다; to plant. To grow, to cultivate. 
○ 嘉禾(가화) : 좋은 벼, 질 좋은 곡식
○ Fiulo. Persono malestiminda. Rim. Inter fi k aĉ estas tia diferenco, ke aĉ esprimas, ke iun aŭ ion oni juĝas malbonkvalita, netaŭga ks, dum fi esprimas negativan juĝon el morala vidpunkto.
○ Aĉulo: homo malagrabla aŭ nefidinda
https://lui508133.pixnet.net/blog/post/6474286 (bona klarigo)
 https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13895 
https://m.blog.naver.com/swings81/221190073767

039 - traduko de WANG Chongfang
Instrui junajn estas kiel eduki knabinojn en buduaro: plej grave estas instrui al ili, kiel dece teni la ĉiutagan vivon hejme kaj kiel esti saĝa en amikiĝo kun aliaj ekstere. Kontaktiĝi kun aĉulo estas kiel semi malbonan semon en bona kampo - tiuokaze oni neniam rikoltos bonan grenon.

 

038 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
040 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스