La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

36 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

038 降魔者,先降自心,心伏,則群魔退聽; 馭橫者,先馭此氣,氣平,則外橫不侵。

038 - traduko de CHOE Taesok
Kiu intencas venki demonon, tiu unue venku sian menson; se menso subiĝas, svarmo da demonoj retiriĝas kaj obeas. Kiu intencas bridi malmoderon, tiu unue bridu sian temperamenton. Se temperamento trankviliĝas, ekstera malmodero ne invadas.   

악마를 항복시키려는 사람은 먼저 자기 마음을 항복시켜야 하고 마음이 굴복되면 악마 무리가 물러나 순종하나니라. 제멋대로 날뜀을 제어하려는 사람은 먼저 자기 기운을 제어해야 하고 기운이 평온해지면 외부의 제멋대로 날뜀이 침입하지 않나니라.  

○ 退聽 퇴청: 물러나 본심의 명령에 따름.
○ 馭橫 어횡: 횡포/횡행한 것을 누르다. 馭는 본래 ‘말을 부리다’ 의 뜻으로 다스리다, 통솔하다, 제어하다. 橫 가로 횡, ‘제멋대로 행하다’ turbulently, unrestrainedly (turbulema, malkvietema, malpacema) 

http://www.kookje.co.kr/news2011/asp/newsbody.asp?code=2000&key=20111224.22019203237
http://www.dfg.cn/big5/chengjing/mzhjd/day/day8.htm 
https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13885

038 - traduko de WANG Chongfang
Por konkeri la demonojn, kiuj venenas viajn pensojn, vi devas antaŭ ĉio konkeri la perversecon en via koro. Se vi estos tion farinta, la demonoj timtremos kaj vin obeos. Por bridi malmoderajn tendencojn, vi devas antaŭ ĉio regi vian impulsiĝemon. Se via koro estos en trankvilo kaj via vivo en harmonio, la eksteraj elementoj maltrankviligaj ne plu eniĝos en vian naturon.

 

037 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
039 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스