La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

36 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 36명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

036 待小人,不難於嚴,而難於不惡; 待君子,不難於恭,而難於有禮。

036 - traduko de CHOE Taesok
Ĉe la trakto de malsuperulo 
ne malfacilas severi, 
sed malfacilas ne malami; 
ĉe la trakto de superulo 
ne malfacilas respekti, 
sed malfacilas riti.

소인을 대함에 있어 
엄격하기가 어려운 것이 아니라 
미워하지 않기가 어렵고 
군자를 대함에 있어 
공손하기가 어려운 것이 아니라 
예의를 차리기가 어렵느니라.

○ 惡: 악할 악, 미워할 오
○ 小人: malsuperulo; homo, kiu estas malsupera al alia pri klereco, bonkoreco kaj alia eco. 
○ 君子: superulo; homo, kiu estas supera al alia pri klereco, bonkoreco kaj alia eco. 
○ Severi: esti severa
○ Riti: plenumi riton

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13866
https://m.blog.naver.com/aromatics/221301229030
https://m.blog.naver.com/swings81/221188238756

 

036 - traduko de WANG Chongfang
En kondutado kontraŭ malnoblulo la malfacilo kuŝas ne en troa severeco, sed en sindeteno de malamo al li. En kondutado kontraŭ altranga noblulo la malfacilo kuŝas ne en respekta sinteno, sed en konformigo de la respekto al la deco.

 

035 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
037 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스