La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

78 koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자) 78명이 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

031 富貴家宜寬厚,而反忌刻,是富貴而貧賤其行矣,如何能享? 聰明人宜斂藏,而反炫耀,是聰明而愚懵其病矣,如何不敗?

031 - traduko de CHOE Taesok
Riĉa kaj altranga familio devas nepre esti grandanima kaj bonkora, sed male, se skrupula kaj senkora, ĝi estas riĉa kaj altranga kaj tamen age estas malriĉa kaj malaltranga. Kiel do ĝi povus ĝui? Inteligenta kaj brila homo devas nepre esti sinrikolta kaj sinkaŝa, sed male, se splenda kaj parada, li estas inteligenta kaj brila kaj tamen malsane estas stulta kaj malklera. Kiel do li ne fiaskus?

[Koncize]
Riĉa familio devas nepre esti bonkora, sed male, se senkora, ĝi estas riĉa kaj tamen age estas malriĉa. Kiel do ĝi povus ĝui? Saĝa homo devas nepre esti sinkaŝa, sed male, se parada, li estas saĝa kaj tamen malsane estas malsaĝa. Kiel do li ne fiaskus?


부유하고 귀한 집안은 마땅히 너그럽고 후해야 하는데 오히려 소심하고 모질다면 부유하고 귀하지만 그 행에 있어 가난하고 천하나니라. 그러니 어찌 누릴 수가 있겠는가? 똑똑하고 밝은 사람은 마땅히 자기를 거두고 감춰야 하는데 오히려 광채내고 뽐낸다면 똑똑하고 밝지만 그 병에 있어 어리석고 무식하나니라. 그러니 어찌 실패하지 않으리요? 

○ 宜 의: 마땅히 ~해야 한다.
○ 寬厚 관후: 너그럽고 인정이 많다. Bonkora: kompatema, sentema. Senkora: senkompata, nesentema
○ 忌刻 기각: 꺼리고 (소심하고) 모질다. 꺼리다 싫어하다; 새기다, 깎다, 모질다. 忌 jealous, fear, scruple
○ 聰明 총명: 聰은 귀가 밝은 것이고, 明은 눈이 밝은 것이다. 聰intelligent, clever, bright. 明 bright, light, brilliant.
○ 斂藏 염장: 거두어서 감추다. 생장염장 生長斂藏: 생겨나고자라고, 열매맺고, 저장한다. 원형이정 元亨利貞
○ 炫耀 현요: 찬란하고 뽐내다. 눈이 부시게 빛나다 To flaunt (paradi) 
○ 愚懵 우몽: 어리석고 어둡다. 懵은 懞(어두울 몽)과 같음

https://www.injurytime.kr/news/articleView.html?idxno=13823
https://m.blog.naver.com/aromatics/221300529421

031 - traduko de WANG Chongfang
Homo riĉa kaj altranga devas esti grandanima, kaj neniam estas enviema, nek avara; ĉar alie li agos kiel homo malriĉa, kaj kiel do li povus longatempe ĝui sian riĉecon? Saĝa klerulo devas esti modesta kaj humila, kaj ĉiam teni siajn talentojn kaŝitaj. Se li paradas per ili, tiam li agos kiel stultulo, kiel do li povus ne sin ruinigi en la fino?

 

030 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
032 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스
TAG

댓글을 달아 주세요