La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj).

 

Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

020 事事留個有餘不盡的意思,便造物不能忌我,鬼神不能損我。若業必求滿,功必求盈者,不生內變,必召外憂。

020 - traduko de CHOE Taesok
En ĉiu afero mi restigu neplenumitan intencon, kaj eĉ la Kreinto ne povos tuj envii min kaj la fantomoj kaj spiritoj ne povos damaĝi min. Se en afero mi nepre serĉos kontentecon kaj en peno nepre serĉos plenecon, eĉ se ne estiĝos interne malfeliĉo, nepre elvokiĝos ekstere maltrankvilo.
 
事事留個 부사구
不盡的意思 목적어
忌 꺼리다, 불편하거나 좋지 않은 데가 있어서 마음에 걸리다; to avoid, to abstain from; be jealous of; to fear; to quit; 몸(기)과 마음(심)을 삼가는 것을 꺼리다는 뜻
者 접속사 ~면: 其亡叛為大人所捕者 만약 도망하거나 배반한 자가 대인에게 사로잡히면 
變 變亂 upheaval, catastrophe
忌 忌恨 to envy and hate; to hate out of jealousy; to resent
患 suffering, misery, hardship, anxiety (anksio) (maltrankvileco, anksio kaj angoro estas tri gradoj de unu sama stato)
https://caigentan.5000yan.com/gailun/1961.html
https://blog.naver.com/swings81/221179394594

020 - traduko de WANG Chongfang
Kion ajn mi faras, mi devas lasi parton neplenumita, tiam la Kreinto ne envios min, nek la fantomoj kaj spiritoj faros malutilon al mi. Se, dum la kulturado de mia morala karaktero, mi strebus al la plena perfekteco, kaj, dum mia penado akiri al mi meritojn kaj honoron, mi direktus min rekte al la plejsupro, tiam, eĉ se mi ne elvokus ian internan malfeliĉon, mi certe kaŭzus al mi eksteran katastrofon.

 

019 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
021 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

 

Ĉapitro 4: Homa Vojo de La Sotesan Instruo

29. Sotesano diris: “Kiu volas kontentiĝi per tio, ke ĉio en la mondo plene konformas al lia intenco, tiu estas malsaĝa kiel homo, kiu konstruas pompan domon sur sablo kaj deziras vivi lukse por miloj kaj dekmiloj da jaroj. Saĝulo kontentiĝas kaj dankas, se en la vivo io konformas nur al la ses dekonoj de lia intenco. Eĉ se tio konformas al la tuto de lia intenco, li ne monopolas tion kontentigan, sed kundividas tion kun aliaj homoj, tial tio neniam alportas al li katastrofon kaj lia feliĉo ĉiam estas senfina.”

Posted by 초유스
TAG

댓글을 달아 주세요