|
|
La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.
한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.
019 完名美節,不宜獨任,分些與人,可以遠害全身; 辱行污名,不宜全推,引些歸己, 可以韜光養德。
019 - traduko de CHOE Taesok
Perfektan honoron kaj belan fidelon ne prenu sola, sed dividu eĉ iom kun aliulo, kaj vi povos forigi damaĝon kaj sekurigi korpon; malhonoran agon kaj misfamon ne depuŝu tute al aliulo, sed tiru eĉ iom al vi mem, kaj vi povos kaŝi lumon kaj nutri virton.
淸風高節 the clear wind and high fidelity
不宜 –하는 것은 좋지 않다, 하기에 적당하지 않다
宜 마땅하다 당연하다 적합하다; suitable, should, ought to
節 node, link, joint, spirit, ambition, season
些 사 – 조금 약간
可以 –할 수 있다
保全 to save from damage
推 밀추
韜 도 감추다
韜光養晦 도광양회 빛이 밖으로 드러나지 않도록 감추고 어둠 속에서 은밀히 힘을 기른다는 뜻이다 to conceal one's strengths and bide one's time (idiom); to hide one's light under a bushel
도광양회 韜光陽晦 빛을 감추고 어둠속에서 밝음을 준비한다; 어두운 그믐 회
https://m.blog.naver.com/aromatics/221297119296
https://m.blog.naver.com/PostView.naver?isHttpsRedirect=true&blogId=swings81&logNo=221178848369
019 - traduko de WANG Chongfang
Akirinte bonan reputacion kaj atinginte altan moralecon, vi devas dividi ilin kun aliaj anstataŭ gardi ilin nur por via egoisma posedo; tiamaniere vi povos forteni vin de estontaj danĝeroj.
Ne ĉiujn hontindaĵojn kaj malbonan reputacion vi devas forpuŝi sur aliajn, sed parton el ili vi atribuu al vi mem; tiamaniere vi povos kaŝi viajn talentojn kaj plialtigi vian virton.
018 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
020 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
|
|