La libron nomatan La Diskurso pri Legomradiko (菜根譚) verkis la ĉina klerulo HONG Yingming (洪應明; HONG Zicheng 洪自誠; 1572-1620). La titola vorto ‘legomradiko’ devenas el la diraĵo de WANG Xinmin (汪信民 1072-1110): “Kiu povas maĉi legomradikon, ĝuste tiu povas fari ĉion (人常能咬菜根卽百事可成)”. Ĉi tie legomradiko simbolas simplan manĝaĵon. La libro havas du partojn, kiuj konsistas respektive el 222 kaj 135 paragrafoj. La ĉina esperantisto WANG Chongfang tradukis la libron en Esperanton sub la titolo Cai Gen Tan (Maĉado de Saĝoradikoj). Koreaj esperantistoj kune studas ĉiutage la libron de la unua de februaro 2023. Ankaŭ mi aliĝis al la studgrupo kaj provas esperantigi la libron laŭ mia kompreno helpe de la jama Esperanto-traduko kaj diversaj koreaj interpretoj. Koran dankon al WANG Chongfang kaj la iniciatinto Vintro de la studgrupo.  

한국 에스페란티스토(에스페란토 사용자)들과 에스페란토로 번역된 채근담을 가지고 2023년 2월 1일부터 매일 같이 공부하고 있습니다. 저도 함께 공부하면서 기존 번역본과 여러 해석을 참고해서 에스페란토로 번역해보고 있습니다.

 

016 寵利毋居人前,德業毋落人後; 受享毋踰分外,修為毋減分中。

016 - traduko de CHOE Taesok
Por favoro kaj profito ne estu antaŭ aliulo, por virto kaj merito ne falu post aliulon; por ricevo kaj ĝuo ne superu vian situacion, por kultivo kaj faro ne malpliigu vian situacion.
      
총리무거인전 덕업무락인후. 수향무유분외 수위무감분중
居 살 거: 살다 머무르다 거주하다 있다' 등을 뜻한다.
業 profession; business; trade; merits and achievements; work; karma
踰 넘을 유
分外 분외 분수(分數)에 넘치는 일.
修爲毋減分中 수양을 할 때 分限에서 줄이지 말라. 즉, 수양을 할 때는 게으르게 하지 말라는 뜻.
https://m.blog.naver.com/aromatics/221296982295
https://blog.naver.com/swings81/221177608204

016 - traduko de WANG Chongfang
Por konkuri pri favoro kaj profito, ne estu antaŭe de aliaj; por fari al vi virton kaj akiri meritojn, ne estu malantaŭe de aliaj. 
Ĝuante la vivon, ne postulu pli ol kiom decas al via rango kaj situacio; kulturante la moralan karakteron, ne ĉesu antaŭ ol via plej granda penado estas farita.

 

015 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko
017 채근담 | 菜根譚 | La Diskurso pri Legomradiko

Posted by 초유스
TAG

댓글을 달아 주세요