에스페란토2022. 5. 31. 14:59

Lastatempe aperis libro longe atendata de koreaj esperantistoj. Ĝia titolo estas “Korea Kantaro en Esperanto”. La libro enhavas 122 koreajn kantojn, kiuj estas tre popularaj de la 1920-aj jaroj ĝis la nuna tempo. Ĝenre ili estas 97 popularaj kantoj, 13 lirikaj kantoj, 8 infanaj kantoj, 4 popolaj kantoj. Krome, estas ankaŭ 18 celebraj kaj alilandaj kantoj. Ĉiujn kantojn tradukis CHOE Taesok kaj eldonis Korea Esperanto-Asocio (KEA). Kiu interesiĝas pri la libro, turniĝu al KEA (kea@saluton.net).

 

Jen estas la antaŭparolo de la tradukinto.

 

Antaŭparolo

 

Kiam oni komencas lerni Esperanton, oni nemalofte tuj provas traduki sian ŝatatan poemon aŭ kanton. Tiel oni povas kontentiĝi aŭ konvinkiĝi pri la facileco de Esperanto. Tamen tio povas esti malpli prava almenaŭ en tiu kampo, ĉar ja traduki poemon aŭ kanton oni devas havi ne nur lingvan konon, sed poetikan aŭ muzikan konon. Post iom da tempo oni povas konvinkiĝi, ke tia tradukado ne estas facila tasko aŭ eĉ malemigas pluan okupiĝon.

 

Estas enorma defio, se la originala lingvo estas tia, kiel la korea, kiu havas malsamajn karakterizaĵojn ol Esperanto. La korea lingvo ne havas aparte akcentatan silabon en vorto. La sama silabo libere meteblas en forta aŭ malforta pulso en kanto. La sama verbofinaĵo ĉiam venas en la frazfino, kiu ofte havas longan fortan pulson en kanto. Silabonombroj grande diferencas inter la du lingvoj. “Esperas” estas trisilaba (es-pe-ras) en Esperanto, sed kvinsilaba (e-s-pe-ra-s) en la korea. Koreaj kantoj apenaŭ havas rimojn, kiuj ja preferindas en Esperanto-kantoj. Esperantigo de koreaj kantoj do estas unuvorte kaporompa tasko al tradukanto.

 

Tamen indas tia traduka entrepreno. La historio de la korea Esperanto-movado oficiale aĝas pli ol cent jarojn. Bedaŭrinde, ĝis nun ne aperis aparta libro de koreaj kantoj en Esperanto. Ofte inter si koreoj parolas, ke la korea popolo estas unu el la plej kantemaj en la mondo. Ankoraŭ prosperas la tiel nomata “kantoĉambro” kun dekoj da ĉambretoj bone sonizolitaj. Tie oni kantas unuope aŭ grupe laŭ akompana muziko kaj surekrana teksto. Post la kantado la aparato taksas la kantadon per poentoj. Tio estas granda ĝuo de kompanoj, amikoj, parencoj, kolegoj. Koreaj esperantistoj sentas mankon de esperantigitaj koreaj kantoj. Desplie, lastatempe tra la mondo disvastiĝas koreaj televidaj serioj, koreaj filmoj, koreaj manĝoj, koreaj kantoj kaj tiel plu. 

 

Tiajn motivojn por mia tradukado de koreaj kantoj plifortigis senlaboreco kaj socia distancado dum la kronvirusa pandemio. Mi foje tradukis koreajn kantojn por amikoj. Somere de 2020, kiam la kronvirusa pandemio pli kaj pli enprofundiĝis en densan nebulon, mi decidiĝis fari ion produktivan. Koreaj esperantistoj proponis al mi kompili kaj librigi la ĝis tiam tradukitajn kantojn. Komence mi intencis 50 kantojn, sed ju pli mi malfruiĝis, des pli grandiĝis la intencita nombro.

 

Fine la nombro de la tradukitaj koreaj kantoj estas 122. El ili estas 97 popularaj kantoj, 13 lirikaj kantoj, 8 infanaj kantoj, 4 popolaj kantoj. La publikigita tempo de la kantoj varias de la 1920-aj jaroj ĝis la nuna tempo. Ĉiu kanto estis siatempe populara kaj eĉ nun estas ofte kantata. Krome mi aldonis 18 kantojn celebrajn aŭ alilandajn. Ĉi tiu kantaro enhavas entute 140 kantojn. Aparte menciindas, ke iam la Korea Esperanto-Movado havis sian propran himnon, kiun elfaris elstaraj poeto kaj komponisto.

 

Mi esprimas koran dankon al ĉiuj koreaj esperantistoj, kiuj proponis siajn ŝatatajn kantojn por traduki, precipe al Amira CHUN, Feliĉa LEE kaj Vintro CHO, kiuj rekomendis dekojn da kantoj. La plej grandan ŝuldon mi havas al mia edzino, Vida Čojienė, sen kies valora kontrolo, ne eblus eĉ efektivigi ĉi tiun ambicion. Espereble ĉi tiu kantaro plivigligos esperantistajn renkontiĝojn.

 

CHOE Taesok en Vilno

 

Jen vi povas elŝuti la libron:

Korea_Kantaro_en_Esperanto_CHOE_Taesok.pdf
8.53MB

Posted by 초유스