에스페란토2022. 4. 18. 02:42

Hepatiko, 청노루귀꽃

Ĉe la martkomenco*  

Aŭtoro: CHOE Taesok, Koreio/Litovio

De Afriko flugas al la nordo 
cikonia grego laŭ la ordo. 
Sudo jam kradvortas hepatikon,
scilon, neĝborulon, veronikon…  

Sur pli norda Neris** la glacio
flose amasiĝas kaj adaĝas.
Kontraŭ fluon cigna familio
kaj malgranda grebo ĝoje naĝas.
Tamen plu nevajas promenpado
pavimita ĉe la riverrando.

Hejmon nun karceras kronviruso,
aŭto eĉ enuas de longstaro.
Kvankam enĉielas la nimbuso,
ĝin mi ekskursigas al arbaro.

Nokte firnas dika neĝosubo,
tage akvas ĝi pro pli ol nulo.
Estas nimbo ĉirkaŭ la betulo, 
senvualas freŝe verda musko.
Nenifara ŝajnas frostsezono, 
sed kaŝpenas sube por burĝono.

Ekvidiĝas vergo inter arboj,
ĉu de seko morta, ĉu pluviva.
Ŝvelas la volvaĵoj sur la branĉoj
klare estas ĝi ĵus detranĉita.

Rare! jen elstaras nudo verga
sur la vivoĉambra tablo kverka.
La acera branĉo trans fenestro
mire alrigardas al la vergo.
La burĝonojn vekas varma hejmo
kaj folioj brilas en helverdo.

En respondo al amiko suda, 
mi, nordano, ĉe la martkomenco
tiel ĝuas per la vergo nuda
la alvenon ŝajnan de printempo.


* Per la poemo CHOE Taesok ricevis la trian premion en la poezia branĉo de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio en 2021.

** Neris: nomo de la rivero, kiu fluas tra Vilno, Litovio

제가 쓴 에스페란토 원작시가 "세계에스페란토협회 2021 시부문 문학상"을 받았습니다.

 

La gratula kreaĵo de Tamara PARK

Posted by 초유스