틈틈이 한국시를 국제어 에스페란토로 번역하고 있다.
Mi tradukas koreajn poemojn en Esperanton.
 
꽃자리

구상
 
반갑고 고맙고 기쁘다
앉은 자리가 꽃자리니라
네가 시방 가시방석처럼 여기는
너의 앉은 그 자리가 바로 꽃자리니라

앉은 자리가 꽃자리니라
앉은 자리가 꽃자리니라
네가 시방 가시방석처럼 여기는
너의 앉은 그 자리가 바로 꽃자리니라

나는 내가 지은 감옥 속에 갇혀 있고
너는 네가 만든 쇠사슬에 매여 있고
그는 그가 엮은 동아줄에 묶여있다

우리는 저마다
스스로의 굴레에서 벗어났을 때
그제사 세상이 바로 보이고
삶의 보람과 기쁨을 맛본다
 
앉은 자리가 꽃자리니라!
네가 시방 가시방석처럼 여기는
너의 앉은 그 자리가 바로 꽃자리니라
 
[La Esperanto-traduko]

Florejo

verkis GU Sang
tradukis CHOE Taesok

Jen estas agrable, dankinde kaj ĝoje.
La loko sidata ja estas florejo. 
La loko sidata, nun kiun rigardas 
vi kiel dornejon, ja estas florejo.

La loko sidata ja estas florejo.
La loko sidata ja estas florejo.
La loko sidata, nun kiun rigardas 
vi kiel dornejon, ja estas florejo.

Karceron mi faris kaj estas ŝlosita,
Katenon vi forĝis kaj estas jungita, 
Ŝnuregon li plektis kaj estas ligita.

Nur sole se ĉiu el ni unuope
demetas de si mem la bridon,
la mondo vidiĝas tutĝuste
kaj spertas li ĝojon, valoron de l’ vivo.
 
La loko sidata ja estas florejo.
La loko sidata, nun kiun rigardas 
vi kiel dornejon, ja estas florejo.

[번역 공부용] 

꽃자리
Florejo

반갑고 고맙고 기쁘다
앉은 자리가 꽃자리니라
네가 시방 가시방석처럼 여기는
너의 앉은 그 자리가 바로 꽃자리니라
Jen estas plezure, dankinde kaj ĝoje.
La loko sidata ja estas florejo. 
La loko sidata, nun kiun rigardas 
vi kiel dornejon, ja estas florejo.

앉은 자리가 꽃자리니라
앉은 자리가 꽃자리니라
네가 시방 가시방석처럼 여기는
너의 앉은 그 자리가 바로 꽃자리니라
La loko sidata ja estas florejo.
La loko sidata ja estas florejo.
La loko sidata, nun kiun rigardas 
vi kiel dornejon, ja estas florejo.

나는 내가 지은 감옥 속에 갇혀 있고
너는 네가 만든 쇠사슬에 매여 있고
그는 그가 엮은 동아줄에 묶여있다
Karceron mi faris kaj estas ŝlosita,
Katenon vi forĝis kaj estas jungita, 
Ŝnuregon li plektis kaj estas ligita.

우리는 저마다
스스로의 굴레에서 벗어났을 때
그제사 세상이 바로 보이고
삶의 보람과 기쁨을 맛본다
Nur sole se ĉiu el ni unuope
demetas de si mem la bridon,
la mondo vidiĝas tutĝuste
kaj spertas li ĝojon, valoron de l’ vivo.
 
앉은 자리가 꽃자리니라!
네가 시방 가시방석처럼 여기는
너의 앉은 그 자리가 바로 꽃자리니라
La loko sidata ja estas florejo.
La loko sidata, nun kiun rigardas 
vi kiel dornejon, ja estas florejo.

번역: 2021-10-18/19

* karcero: ĉelo malgranda, ofte malluma por puni kondamnitojn per izoleco kaj pli severaj vivkondiĉoj

* prizono: konstruaĵo, en kiu oni tenas la personojn kondamnitajn al malliberigita puno

* kateno: fortika ĉeno uza por ili la malliberulojn kaj malhelpi ilin forkuri

* mankateno: kateno kun du ŝloseblaj ringoj

* jungi: alligi per tiucela ligilo tirontan beston aŭ motorveturilon al tirotaĵo

* jugo: transversa ligna peco, kiun oni ligas ĉe la kornoj aŭ sur la kolo de bovoj por ilin jungi

* brido: rimenaranĝo ĉirkaŭ la kapo de rajdo- aŭ tir-besto, por ĝin konduki

* dornejo: dornplena kuseno, najllito, lito malkomforta por kuŝi aŭ sidi 

* sidata: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/a-vortoj.html

Posted by 초유스