에스페란토2018. 10. 25. 17:43

Internacia Meditado en Koreio

Raportas HONG Sungcho

La 14a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado okazis en Odok Trejnejo, kiu troviĝas ĉe la piedo de la monto Ĉukrjongsan alta je 886 metroj kaj kiu estas unu el la plej belaj kaj elstaraj konstruaĵoj en sia ĉirkaŭo. La meditado daŭris 4 tagojn de la 6a ĝis la 9a de oktobro 2018. Estis bonŝance praktiki meditadon en la tiel bela, spiritoplena kaj eĉ mistera monto Ĉukrjongsan. 


La renkontiĝo fariĝis eksterordinara pro bonaj rilatoj kaj helpemo de la trejneja estro KIM Hyunjeong, kiu eklernis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ 40 jaroj. Ĝin partoprenis 43 esperantistoj el 3 landoj (MÁRKUS Gábor, Elizabet el Hungario, ZHANG Wei, GAO Meng el Ĉinio kaj 39 el Koreio), tamen multaj ne povis veni pro diversaj kialoj, inkluzive de la Komuna Kongreso de Esperanto inter Japanio kaj Koreio, kiu sekvis tuj post 3 tagoj en la sama semajno.
Ĉe la alveno, post la registriĝo kaj ricevo de la renkontiĝaj materialoj, ĉiuj partoprenantoj povis scii siajn dormĉambrojn kaj estis gviditaj al Sotesana Halo, kie okazis ĉefaj programeroj.

Ĉe la enirejo estis aranĝita la ekspozicio pri sanktaj libroj de ŭonbulismo en Esperanto kaj tetasoj kaj teceremoniaj materialoj. En alia angulo troviĝis dolĉaj frandaĵoj, teo kaj kafo, kiuj estis libere disponeblaj. Estis feliĉo gustumi verdan teon freŝe faritan de la teisto LEE Suhyeon (Gaja). Kiel ĉiam ampleksaj estis la ekspoziciejo kaj ĝia ĉirkaŭo.



Sabate la 6an de oktobro, post la alveno de la partoprenantoj, okazis solena inaŭguro sub la prezido de la prezidanto de la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) HONG Sungcho (Avo). Sekvis bonvenigaj vortoj kaj salutoj de la trejneja estro KIM Hyunjeong kaj la honora prezidanto de EAŬ KIM Kwangsoo (Vero). La prezidanto skize klarigis la programerojn kaj duontagan ekskurson kun abundaj fotoj. En la interkona vespero sin prezentis ĉiuj ĉeestantoj kaj siajn talentojn montris GOOK Namju (Harmoniko), KIM Okjeong (Anima), JEON Gyungok (Amira) kaj BAE Sungae (Flua) per instrumentoludo, danco, kantado aŭ aliaĵo. Oni do rapide konatiĝis unu la alian en mallonga tempo. Post la tagmanĝo en la 2a tago oni komune fotiĝis.

La programo enhavis ankaŭ lingvan kurson por komencantoj, kiun gvidis MÁRKUS Gábor, kaj progresintoj ĝuis diverstemajn prelegojn de ses personoj: “Teceremonio” de LEE Suhyeon (Gaja), “Esperanto al Norda Koreio” de ZHANG Wei, “Gustumo de Meditado” de OH Soonmo (Brila), “La Praktiko de Meditado” de HONG Sungcho (Avo), “De Ekzisto de Animalo ĝis Diiĝo” de MÁRKUS Gábor kaj “La Meditado kaj la Vivo” GIM Inhong (Ermito). 

Tre interesa estis la programero “Libera Rondo”, kiu okazis dufoje sub la gvido de MÁRKUS Gábor (konversacio), LI Hyonsuk (Jesa, danco) kaj JEON Gyungok (Amira, kantado). En la nova programero “Libera Konversacio” ĉeestantoj libervole publikigis siajn opiniojn, privatajn karierojn, historietojn, okazaĵojn en la ĉiutaga vivo kaj tiel plu. Ili opiniis la programeron tre utila, en kiu oni povis rakonti siajn rakontojn. La rakontantoj BAK Su-hyeon (Elstara), PARK Sujin (Elina), ĜU Ĝungsik (Sovaĝfloro), SHIM Myung-ki (Blanko), MIN Hyeonkyeong (Minmin), CHANG Sumi (Atena), Gao Meng kaj CHO Manjin (Kosmego). Al ili la organiza teamo esprimas siajn sincerajn dankojn.

Kortuŝa kaj sufiĉe malfacila estis dufoja montgrimpado por aktiva meditado. Unuafoje oni ekzerce surgrimpis la montoflankon de Ĉukrjongsan iom pli alten ol montotalio kaj duafoje fine atingis ĝian pinton post trihora grimpado kaj ĝuis neesprimeblan pitoreskan aŭtunan pejzaĝon.

Tre alloga estis duontaga ekskurso kun bankedo en la insuleto Namisom, kiu estas tre fama pro la korea televida dramserio “Vintra Sonato” ne nur en koreio sed ankaŭ tra la mondo. Tie ĉeestantoj babile promenis laŭ la arbara aleo de ginkoj kaj abioj, La bankedo kontentigis ĉiujn ĉeestantojn per variaj freŝaj kaj tuj kuiritaj almanĝaĵoj.

Kutimaj programeroj de la Meditado estis matena meditado en sido kaj vespera meditado kun 108 riverencoj. Ili respektive okazis trifoje kaj ilin ĉeestis pli ol tri kvaronoj de la partoprenantoj. Tiel oni povis sperti meditadon en kvieta montaro. Kiel ĉiam la manĝaĵoj kaj intermanĝaĵoj estis enhavriĉaj kaj bongustaj.


En la ferma ceremonio ĉeestantoj multe dankis al la organizantoj kaj diris, ke ili plene ĝuis gastamon en amikeca harmonio. La organizantoj sub la gvido de pastrino JEONG Bongwon (Sveka) preparis neforgeseble belajn kaj interesajn programerojn de ĉi tiu memorinda renkontiĝo. 

La ĉi-jara renkontiĝo estis vere riĉa, elstara kaj bonege organizita el kultura, kleriga, distra, meditada kaj turisma vidpunktoj. Abundis interesaj prelegoj, konversacioj, belaj momentoj kaj homa interkompreniĝo. La organizantoj deziras tiel taksi la ĉi-jaran aranĝon. 

La 15a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado okazos de la 6a ĝis la 9a de junio 2019 en iu trejnejo de ŭonbulismo. Vi ĉiuj estas bonvenaj. 
Dankon, multan dankon por ĉeestantoj kaj legantoj!

* La raporto estis sendita al Esperanto, La Ondo de Esperanto, La Lanterno Azia.
Posted by 초유스