에스페란토2015. 1. 28. 05:17

10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

En Nonsan, Koreio okazis la 10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM) de la 16a ĝis la 19a de januaro 2015.

Ĝin organizis la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de Ŭonbulismo, koredevena religio. Ĉeestis 36 esperantistoj el Ĉinio, Hungario, Japanio, Koreio, Litovio, Pakistano kaj Rusio. Ĉi-jare partoprenis konataj aktivuloj kiel Mikaelo BRONŜTEJN el Rusio, MÁRKUS Gábor el Hungario kaj Saeed AHMAD el Pakistano. Kiel tradicie Oomoto, la japana religio, kiu fervore pledas por Esperanto, sendis sian reprezentanton KIMURA Kacuja, kiu ĉeestis la unuan IERM-on en 2006, kaj ambaŭ religioj tiel daŭrigis interreligian kunlaboron.

Al la evento sian mesaĝon sendis la estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo kaj gratulis la dekjariĝon de IERM, aparte menciante ke ĉi tiu jaro estas signifoplena kaj por ŭonbulismo kaj por Esperanto, ĉar ĉi-jare ŭonbulismo atingos sian centan datrevenon kaj la Universala Kongreso de Esperanto festos sian centan datrevenon. Ankaŭ José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka agado, sendis sian mesaĝon kaj aprezis la regulan realigon de IERM, admire konstatante ke EAŬ efike strebas por servi kaj la religion fonditan de Sotesano antaŭ 100 jaroj kaj la Esperanto-komunumon ekestiĝintan nur iom pli frue.

Oni faris ĉiufrumatene fizikan ekzercadon kaj sidmediton kaj ĉiuvespere 108-fojan riverencon kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro. Dum la renkontiĝo prelegis SHIN Eun Sook (Esperanto kaj alternativa vivo), MÁRKUS Gábor (Ĉu estos diluvo post ni?), KIMURA Kacuja (Historio de Oomoto), Mikhail AVDEEV (Ŭonbulisma kontrolmetodo de atentaj agoj), Mikaelo BRONŜTEJN (Ikono de la Tiĥvina Dipatrino), JANG Jeong-Ryeol (Turismaj punktoj, linioj kaj dimensioj en Busano), kaj Saeed AHMAD (Graveco de purigado en sufiismo), kiu donis al la ĉeestantoj la raran okazon konatiĝi kun sufiismo. Inter la prelegoj okazis elekteblaj liberaj rondoj, en kiuj malgrandnombraj homoj pli proksime kaj profunde diskutis pri siaj interestemoj.

Al la ĉeestantoj estis disdonita la flugfolio, en kiu estis tiaj punktoj por kontroli sin kiel ‘haltigi la agon por momento’, ‘kunveni kvin minutojn antaŭ la koncerna programero’, ‘laŭdi pli ol unu al aliulo en unu tago’… Tia kontrolo de atento gravas en la ĉiutaga praktikado de ŭonbulismo kaj certagrade helpis al la tagordo de IERM plenumiĝi tre glate kaj harmonie.

Unuafoje en la azia Esperantujo Mikaelo BRONŜTEJN koncertis el siaj propraj kantoj kaj poemoj kaj trovis sian ŝatantaron. La korean tradician maskodancon prezentis JO Moonzoo kaj la ĉeestantoj provis danci laŭ ŝia gvido; ĉe la fino hungaro, ruso, japano kaj pakistanano dancis per sia nacia maniero laŭ la ritmoj de la korea maskodanco kaj tre gaje amuzis la kundancantojn, tial leviĝis la ideo, ke la danco estu enprogramita por la interkona vespero de la eventuala Seula UK en 2017.

Oni ne nur meditis kaj prelegis, sed ankaŭ ekskursis unue al la tereno de la ĉefsidejo de ŭonbulismo, en kiu troviĝas diversaj religiaj historiaj konstruaĵoj. Sub la ĉiĉeronado de CHOE Taesok oni povis pli multe konatiĝi kun ŭonbulismo kaj ĝia historio. Poste oni partoprenis en la glacia festivalo ĉe la najbara montpiedo kaj iuj sledis kaj aliaj rostis kaŝtanojn sur lignofajro. Kvankam mallonge, tio memorigis al ĉiuj sian infanaĝon. Post la ekskurso oni sate gustumis diversajn koreajn manĝaĵojn en la vespera bankedo.

Unu el la gravaj eroj de IERM estas viziti spiritajn gvidantojn de ŭonbulismo. Dum la vizitoj partoprenantoj rakontas siajn impresojn kaj aŭskultas iliajn instruajn vortojn, kompreneble, ankaŭ per tio la organizantoj celas ricevi pli da atento kaj subteno de la eklezio al la Esperanto-movado. La nuna ĉefmajstro (ekleziestro) Gjongsan substrekis, ke oni trovu la paradizon de menso kaj vivu dankan vivon. La emerita ĉefmajstro Ĝŭasan diris, ke personeco estas objekto por prizorgi, kaj ke por nutri la personecon devas en akordo esti parolo kaj ago, malapero kaj apero, interno kaj ekstero. Ambaŭ ĉefmajstroj laŭdis la esperantistan aktivadon por interpopola kompreno kaj monda paco.

* Esperantistoj kun la ĉefmajstro de ŭonbulismo (meze)


La ĉi-jara renkontiĝejo situis en belpejzaĝa montaro izolita de la cetera mondo kaj la ĉeestantoj ĝuis tre amikan kaj spiritan etoson por kvar tagoj. Estas notinde, ke post la renkontiĝo eksterlandaj partoprenintoj travojaĝis Koreion kaj vigligis la lokan Esperanto-movadon per sia prelego aŭ koncerto kaj iliajn agadojn favore raportis lokaj televido kaj gazetoj.

La 11a IERM okazos de la 8a ĝis la 11a de oktobro 2015 en Seulo. Oni povos ĝui kaj buntkoloran aŭtunon kaj esperantistan gastamon de Koreio kaj poste ĉeesti la 47an Korean Kongreson de Esperanto okazontan de la 24a ĝis la 25a de oktobro. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).

Raportas CHOE Taesok
Ĉiuj subaj fotoj faritaj de JEON Dae-bong

▲ Komuna fotiĝo

▲ 108-foja riverenco

▲ Sidmedito

▲ Ekskurso al la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksan

▲ Vizito al la ĉefmajstro Gjongsan

▲ Vizito al la emerita ĉefmajstro Ĝŭasan

▲ En la glacia festivalo

▲ Rosto de kaŝtanoj

▲ Lerno de la movoj de la korea maskodanco

▲ Prelegantoj

▲ Unu el la kvar liberaj rondoj

▲ Adiaŭo: "per Esperanto por mondpaco kaj amikeco ĝis revido ĝis la revido, ĝis la revido, ĝis la revido


http://www.espero.com.cn/2015-01/28/content_34676255.htm

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

11a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
1. Kiam: 2015 oktobro 8 (ĵaŭdo) – 11 (dimanĉo), 3 noktoj kaj 4 tagoj

2. Kie: la trejnejo Bongdo en Seulo (www.bongdo.co.kr)

3. Enhavo: meditado, meditado-gimnastiko, koreaj kulturo kaj tradicia ludo,
Esperanto-prelegoj, ekskurso, amuzaj ludoj, bankedo kaj tiel plu

4. Kotizo: 50 eŭroj aŭ 70 000 ŭonoj (programo, manĝado, loĝado,
ekskurso, bankedo)

5. Nombro: 20 personoj el ekster Koreio kaj 20 el Koreio

6. Oficiala lingvo: Esperanto

7. Aliĝlimdato: Ĝis la 20-a de septembro 2015

8. Prelegoj: Temoj pri 'Meditado' estas bonvenaj.

9. Kontakto kaj aliĝo: ĉe LEE Jungkee (esperanto@saluton.net leejungkee@esperanto.kr)

Posted by 초유스