에스페란토2014. 1. 27. 02:48

En la Korea Esperanto-Movado estas kelkaj konataj aranĝoj, en kiuj partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, t.e. Esperanto-Lernejo Namkang okazanta printempe kaj aŭtune kaj la Korea Kongreso de Esperanto.  Laste enviciĝis ankaŭ la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun ekde 2006 ĉiujare organizas la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Ĉefsidejo de Ŭonbulismo, koredevena religio.

Kun la tempopaso IERM pli kaj pli altiras atentojn de koreaj kaj eksterlandaj esperantistoj.  Ĉi-jare ĝi okazis de la 17a ĝis la 20a de januaro kaj atingis rekordan nombron de la partoprenantaro eĉ super la kutima limo de 40.  Entute 58 diversreligiaj esperantistoj ĉeestis, inkluzive de 19 eksterlandanoj el Brazilo (1), Ĉinio (6), Hungario (2), Japanio (4), Litovio (1), Rusio (2) kaj Tajvano (3). 

En la solena inaŭguro la estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo persone ĉeestis kaj gratulparolis.  Ŝi diris, ke Zamenhofo kaj Sotesano (fondinto de ŭonbulismo) vivis pioniran vivon por monda paco, kaj petis, ke la ĉeestantoj pli strebu al paca mondo kaj bonfara mondo.  José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka agado, sendis sian mesaĝon kaj aprezis la agadon de EAŬ kaj ĝojis precipe pro tio, ke la sinsekvaj ŭonbulanaj ekleziestroj esprimis sin favore al la ideo kaj praktiko ligitaj al Esperanto.  Lian mesaĝon voĉlegis LEE Jung-kee, UEA-estrarano.

Kvankam IERM estas religia renkontiĝo, jam dekomence ĝi tenas tian sintenon, ke ĉiuj partoprenantoj povu doni sian prelegon pri ajna temo kaj dividi siajn sciojn kaj spertojn kun la aliaj.  La sinteno bone montriĝis en tio, ke ĉi-foje 13 prelegoj okazis en du tagoj.  Prelegis CHEN Ya Wen (Kio estas Jogo?), Miaohui (Ĉiutaga meditado, Kontribuo de la majstro Xuanzang), SONG Ping (Tradiciaj pentraĵoj de Ĉinio), Ŝlepĉenko Gennradij (Esperanto-movado en Fora Oriento), Gabor Markus (Komuna fundamento de religioj), CHOE Taesok (Doktrino de ŭonbulismo), MASUI Masanori (Batalarto Waraku), ZHANG Ping (Ĉina ĉarmo en Kunqu-opero), KIM Seon Wook (Sankta Paŭlo: por universalisma etiko), HAN Sook-hee (Gimbapo kaj odeno), CHEN Yi Chou (Akvokristalo kaj piedmasaĝo), Akiko JAMAMOTO (Mia Esperanto-vivo).  Kiel supre vi vidas, la prelegtemoj estis vere buntaj.

Interalie, la ĉina budhana monaĥo Miaohui emfazis: “La bazo de meditado estas abstinado de malbono kaj laŭebla farado de bono, kaj sur tiu bazo ni povas kvietigi kaj purigi nian menson per meditado en niaj ĉiutagaj laboro kaj vivo por havi pli bonan staton en la nuna kaj la estonta vivoj.”  Oni kun granda intereso ĝuis la tempon de komuna farado de gimbapo, kiu estas unu el la plej popularaj koreaj manĝaĵoj.  Sur algo oni sternas spicitan rizon kaj sur la rizon metas jam pretigitajn diversajn ingrediencojn (karoton, ovofritaĵon, kukumon, ŝinkon, krabobastonon ktp).

Inter prelegoj la publikon distris TSENG Shian Fan per diabolo, KANG Li per flutado, SONG Ping per dancado, kaj Avdeev Mikhail per kantado kun gintara akompano.  Sub la gvido de OH Soonmo oni lernis kaj gaje kundancis la korean dancon laŭ la kanto Kangkangsuŭole.  Unuafojajn ĉeestantojn forte impresis 108-foja vespera profunda riverencado kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.

La IERM-anoj ĉeestis kaj spertis la darmkunvenon de la ĉefsidejo de ŭonbulismo kaj salutis la milpersonan ŭonbulanan publikon.  En sia salutparolo al la publiko la monaĥo Miaohui admiris, ke ŭonbulismo aktive utiligas Esperanton por diskonigi siajn instruojn kaj esperis, ke pli kaj pli multiĝos esperantistoj en budhismo, ŭonbulismo, kristanismo, katolikismo, Oomoto kaj aliaj religioj kaj ili kunlaboru por krei pli bonajn estontecon kaj mondon.

Ĉi-foje oni ekskursis al la signifoplena sankta loko Jongsan de ŭonbulismo, kie Sotesano naskiĝis, serĉis la veron, atingis iluminiĝon kaj donis siajn unuajn instruojn.  Oni vizitis la iluminiĝejon, naskiĝdomon, polderon, muzeon kaj aliajn.  La polderon en flusejo kreis Sotesano kun siaj disĉiploj por establi la eklezian ekonomian bazon.  Poste oni daŭrigis la duontagan ekskurson al la historia loko, kie budhismon alportis la barata budhana monaĥo Marananta al la korea dinastio Bekĝe en la jaro 384.  En vespera bankedo oni manĝis ekologiajn manĝaĵojn el la sankta loko kaj gustumis lotusfloran teon.

Kutima ero de la renkontiĝo estas viziti la nuan kaj la emeritan ekleziestrojn, ĉefmajstrojn de ŭonbulismo.  Pluraj ĉeestantoj rakontis al ili siajn impresojn pri la renkontiĝo kaj ŭonbulismo.  La nuna ĉefmajstro Gjongsan klarigis pri unu cirklo, kiun ŭonbulanoj prenas kiel kredobjekton kaj pratikmodelon: “Unu cirklo estas ĝuste same aspekta, kiel vi estas, kiam vi sentas feliĉon, estas ronda kiel simbolo de paco, kaj estas la vero, kiu regas la universon.  Ŭonbulismo celas pacon kaj Esperanto ankaŭ celas pacon.  Nia eklezio klopodu doni pli da subtenoj al la Esperanto-aktivado.”  La emerita ĉefmajstro Ĝŭasan akceptis la esperantistojn per orientmedikamenta teo kaj ginsenga frago.  Li kiel konata fervora pledanto por la Esperanto-movado substrekis, ke neangllingvaj landoj kunlaboru por fari Esperanton komuna mondlingvo, kaj ke ĝi estas la plej granda donaco al la estonta homaro.  Li petis la ĉeestantojn pli aktivi en sia kampo por Esperanto.  

Unu el la bonaj rikoltoj de la ĉi-jara aranĝo estis ke multnombra partopreno de eksterlandaj esperantistoj bone influis kaj konvinkis ekleziajn funkciulojn pri la viveco kaj utileco de Esperanto.  La ekleziaj radio, televido kaj gazetoj tre pozitive raportis pri la aranĝo.  Estas notinde kaj dankinde, ke la eldona sociesto Esperanto en Svedio donace sendis dekojn da libroj, kiujn libervole prenis ĉeestantoj en la ferma ceremonio.  

La 10a IERM okazos de a 16a ĝis la 19a de januaro 2015 en Iksan.  La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo planas organizi sian fakan kunsidon en la Bonaera UK kaj ankaŭ similan aranĝon de meditado en Eŭropo okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto.  Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).  
 
Raportas CHOE Taesok
 
* Ĉiuj fotoj: JEON Dae-bong
  
▲ Komuna fotiĝo
▲ En meditado
▲ Praktiko de jogo
▲ Ĉina pentraĵo
▲ Prelegas Miaohui
▲ Prelegas CHOE Taesok
▲ Kunfarado de gimbapo
▲ Danco "Kankangsuŭole"
▲ Ĉe la iluminiĝejo de Sotesano
▲ Naskiĝdomo de Sotesano
▲ Pozas ekskursantoj el Tajvano kaj Brazilo
▲ La ĉefmajstro de ŭonbulismo kun eksterlandaj partoprenantoj
▲ La emerita ĉefmajstro kun partoprenantoj
▲ La emerita ĉefmajstro kun la artikolinto
Posted by 초유스