에스페란토2012. 4. 15. 19:39

Vojo al mensa paradizo 

Sotesano, nova budho de nova epoko, iluminiĝis pri la vero de unu cirklo, je kiu la universo estas plena, kaj klarigis la grandan vojon de unu cirklo, kiu savos ĉiujn vivulojn.  Tial hodiaŭ la tago de granda iluminiĝo kaj eklezia fondo estas la tago de granda saĝo kaj la tago de granda bonfaro.

 La homaro ankoraŭ ne liberiĝis de militoj, malsanoj kaj malriĉoj.  Eĉ materia civilizo, kiu alportis al ni oportunaĵojn, male fariĝis jugo kaj malliberigas ĉiujn vivulojn.   

Nia vivo do senfine vagas tra labirintoj kaj ni, vivuloj fariĝas vojperdintoj kaj ĉagreniĝas flosante sur sufermaro.  Trankvile rigardu al la maro de vivo, en kiu ondoj senĉese fluas.  Tie ondoj de sufero kaj ondoj de plezuro kruciĝas kaj estigas ventojn kaj ondojn, en kio ni vivas baraktante.  Onoj de sufero kaj plezuro, kiuj skuas nian vivon, komenciĝas de la nescio pri la vero, de karma malhelpo kaŭzita en la pasintaj vivoj kaj de troa koriklinio al posedo.

Ĉiuj budhoj kaj sanktuloj de la tri tempoj jam instruis al ni kiel eskapi el la ventoj kaj ondoj de sufero kaj plezuro, sed vere malmultaj estas vivuloj, kiuj eskapas el la reto de sufero.  Tio plie bedaŭrigas sanktulojn.  Okaze de la hodiaŭa tago de granda iluminiĝo kaj eklezia fondo, mi ŝatus paroli pri vojo al mensa paradizo, kiun ni, eskapante el la sufermaro de metempsiko, povas atingi per la granda vojo de unu cirklo, kiun Sotesano klarigis. 

 

Unue, ni devas traelporti la nunan suferon.

Neniu rezulto en la mondo estas sen kaŭzo.  Ni devas klare scii, ke la nun havataj ekonomia malriĉo, ĉagreno pro homa rialto kaj fizika malsano aŭ malforto, ĉi ĉiuj suferoj estas rezultoj, kiujn ni konscie aŭ senkonscie kaŭzis de la pasinteco.

Tial, se ni scias, ke la nuna sufero estas la ŝuldo, je kiu ni devas esti nepre kvitaj, kaj estas la malluma tunelo, kiun ni devas trairi por atingi luman mondon, la vojo de sufero povas fariĝi kurtvojo al plezuro.  Ne konsideru malfacila la vojon de ‘sen doloro, sen gajno’.  Se ni kun pacienco kaj atendo serĉas la kaŭzon de sufero kaj kun fido kaj kuraĝo fidele penas, nepre la sufero ŝanĝiĝos al plezuro.

 

Due, ni devas klopodi fari la nun ĝuatan plezuron eterna plezuro.

Ĉio en la mondo ŝanĝiĝas.  Nun ni estas plenaj je plezuro, sed iam ajn sufero povas veni al ni.  Tial anstataŭ esti ebriaj de plezuro, ni kontrolu nin kaj dividu feliĉon kun najbaroj.  Ni bezonas saĝon kaj kuraĝon por tiamaniere akumuli plezuron eterne kaj pligrandigi ĝin.   

Ĝenerale, se homoj troviĝas en plezuraj cirkonstancoj, ili ebriiĝas de la plezuro kaj senkonscie iĝas fieraj kaj maldiligentaj kaj faras tian stultaĵon, ke ili detruas la akumulitan plezuron.  Ni do iluminiĝu pri la principo de karmo kaj pleje penu, por ke la nuna plezuro fariĝu eterna plezuro kaj senlime vasta plezuro.

 

Trie, ni devas kreskigi la darman forton trancendi suferon kaj plezuron.

La fundamenta kaŭzo de sufero kaj plezuro naskiĝas de mensa funkcio.  Se homo trankvilas eĉ pri la nunaj suferaj cirkonstancoj kaj havas esperon por morgaŭ, li estas homo, kiu ŝanĝas suferon al plezuro kaj havas luman estontecon.  Tamen, se homo, eĉ ĝuante la nunan plezuron, malkontentas kaj plendas pro la nepovado plenigi sian deziron, la plezuro ja kaŭzas suferon.

Tial ni devas bone trejniĝi al la darmo de mensuzo, kiu estas la ĉefa el ĉiuj darmoj.  Ni devas havi menson de superulo, kiu, kvankam suferante, ne plendas al la mondo kaj aliaj homoj, nek al la vero.  Ni devas, kvankam plezurante, kultivi la menson transcendi plezuron, kaj kreskigi la darman forton ruli plezuron.  Plie ni devas fariĝi mastro de la paradizo en memnaturo, kiu transcendas suferon kaj plezuron, kaj granda sinkultivanto, kiu ĝuas mensan plezuron kiel budho.  

       

Nun nia eklezio prepariĝas por sia centjara jubileo kaj ĉiuj kredantoj faras ĉian penon por ‘granda albudha ofero por disvastigo de ŭonbulismo’ kaj por ‘celebro de persona spirita atingo’.  En ĉi tiu tempo, se multaj el ni fariĝos budhoj kaj bodisatvoj, kiuj klare iluminiĝas pri vojo al mensa paradizo kaj ĝuas grandan mensan plezuron, tio estos granda ĝojo de la eklezio kaj estos la mondo de bonfaro, kiun la nova budho Sotesano deziris.

Mi deziras, ke tra la senlima tempo ni ĉiuj kutimiĝu al pravaj suferoj kaj plezuroj per darmo kaj eterne ĝuu ilin.   

 

La 28an de aprilo de la 97a ŭonbulana jaro

Gjongsan

Ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스