에스페란토2009. 12. 25. 06:32

Novjara mesaĝo:
 
Ni renaskiĝu per la menso de la sanktuloj

 

Jam lumiĝas la nova jaro 2010, la 95a ŭonbulana jaro.

Mi tutkore preĝas, ke la tuta ŭonbulanaro, la tuta popolo kaj la tuta homaro estu plene sub la gardo kaj bonfaro de la darmkorpa budho.

En la pasinta jaro multaj homoj maltrankviliĝis kaj suferis pro la monda financa krizo kaj la nova influenca epidemio. Estis feliĉe, ke tia sufero fariĝis averto pri materiala deziro kaj egoismo kaj donis la ŝancon por rekoni la valoron de vivo.

Mian koron premis pligrandiĝantaj konfliktoj pro la manko de komunikiĝo kaj kompreno en ĉiuj sociaj kampoj, sed mi trovis esperon, vidante ke sociaj gvidantoj kaj ĉiuj popolanoj revekiĝas pri moralo kaj zorgas pri sociaj konfliktoj.      

En la eklezio ni kun granda atingo kolektis saĝojn por la centjara jubileo de ŭonbulismo. Ĉiuj gepastroj kaj gelaikoj kunlaboris kaj grande altigis la eklezian statuson en ĉiuj kampoj de edifado, edukado kaj karitato. Naskiĝis pluraj honortitolitoj – debongdo kaj dehobop kaj tio plifirmigis la aspekton de nia eklezio.

Tamen pli kaj pli detruiĝas homara moraleco pro la kateno de materio kaj la kadukiĝo de spirita civilizo en la mondo. Ĉie plu daŭras ĉiaj krizoj kaj konfliktoj.

Sekve nia socio urĝe bezonas la revivigon kaj praktikon de moralo. Ĝuste ĉi tiu revivigo de moralo estas la celo de la spirita disvolvo iniciatita de Sotesano, estas la angulŝtono de danko kaj reciproka helpo kaj estas la bazo de paradiza mondo.     

En la nova jaro ni devas praktiki la menson de la sanktuloj, inkluzive de Sotesano kaj aliaj sekvaj majstroj, kiuj deziris konstrui paradizan mondon. 

 

Unue, ni ĉiumomente rigardu al la menso origine malplena.

Sotesano diris: “Strebu posedi senforman malplenan darmmondon. Ĝongsano diris: “Regu vin, la familion kaj la landon per malplena menso kaj harmoniiĝu kun ĉiuj samideanoj kaj kunvivuloj per malplena menso.”   

Nia menso estas origine malplena kaj ĝi estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma sen alkroĉiĝo al ajna situacio. Kiu bone utiligas malplenan menson, tiu povas posedi malplenan darmmondon, bone regi sin, la familion kaj la landon, kaj harmoniiĝi kun ĉiuj samideanoj kaj kunvivuloj. Tiu ĉi homo estas ĝuste sanktulo libera de bono kaj malbono kaj de profito kaj malprofito.

Tial ni ĉiuj longe daŭrigu nian studon por gardi kaj utiligi nian menson origine malplenan. Tiamaniere ni akiru la forton de la menso kaj prenu ĝin kiel la movan forton de granda mastrumado. Kaj ni pleje strebu al tio, ke ankaŭ aliaj homoj faru liberan kaj grandan mastrumadon.

 

Due, ni fariĝu mastroj ie ajn, kion ajn ni faras.

Ĉiu ajn homo sola estas la honorato. Kvankam multaj trezoroj estas en la mondo, ili estas senvaloraj, se mi ne rekonas ilian valoron. Mi estas la plej nobla ekzistulo neŝanĝebla kontraŭ io ajn. Ni do fariĝu veraj mastroj, kiuj, serĉinte la noblan memon, vivas la suverenan vivon.  

Vera mastro estas tiu homo, kiu scipovas respondeci pri sia vivo. Li estas tiu homo, kiu entuziasme plenumas siajn devojn kaj respondecojn. Li estas tiu homo, kiu en ajna situacio ne kulpigas aliajn homojn, nek plendas al ili, sed kapablas korekti la medion ĉirkaŭ si. Li ne kateniĝas de profito kaj malprofito antaŭ siaj okuloj, sed agas, vidante vaste kaj malproksimen, kaj konsideras la tri mondojn en la dek direktoj kiel sian hejmon. 

Ankaŭ vera mastro neniam pensas pri sia mastreco, kaj tial li servas gaston kiel mastron. Tiel li fariĝas pli granda mastro. Ĉie la mondo nun atendas grandan mastron. Ni ĉiuj renaskiĝu kiel vera mastro sen ajna limo kaj faru grandan dankon. Ni havu la menson de la sanktuloj, per kiu ni povas fari ĉiujn niajn ĉirkaŭulojn veraj mastroj de la mondo.

 

Trie, ni produktu bonfarojn, kio ajn ni faras.

Dum la tuta vivo homo faras multajn laborojn kaj vivas jen ĝoje, jen malĝoje pro iliaj rezultoj. Kontento pri laboro estas tiel granda valoraĵo neŝanĝebla kontraŭ io ajn.

Sotesano diris: “Vivulo ŝajnas fari nur sian laboron inteligente, sed fine li malprofitas. Budho kaj bodisatvo ŝajnas fari nur aliulan laboron stulte, sed fine ili profitas.”

Tio instruas, ke kiam ni faras iun laboron, ni senĉese elfontigu bonfarojn per la laboro, tiel ke la mondo estu plena de bonfaroj.

Se la fonto de bonfaroj sekiĝos, la socio fariĝos malsana kaj la mondo fariĝos ondoplena sufermaro. Male, se ĉiu homo produktos bonfarojn, ne nur li estos feliĉa, sed ankaŭ la familio, la socio, la lando kaj la mondo fariĝos senlime vasta paradizo.

Ni ĉiuj klopodu, por ke nia propra laboro donu helpon al ĉiuj aliaj homoj, kaj por ke ne nur la rezulto de la laboro, sed ankaŭ ĝia procezo konformiĝu al homa justeco. Tiel ni renaskiĝu per la vivo de la sanktuloj, kiuj produktas bonfarojn.

Sotesano diris: “Gravas transdoni penike kaj buŝe mian darmon al la sekvaj generacioj, sed pli gravas ne ĉesigi la aŭtoritaton de ĉi tiu darmo eterne en la estonteco, ĝin praktikante korpe kaj spertante mense. Tiam via merito ne mezureblos.”

Sekvante ĉi tiujn vortojn, en la nova jaro ni serĉu la originan menson, mastriĝu iam ajn kaj ie ajn kaj fariĝu sanktuloj konstruantaj bonfarplenan mondon. 

 

Novjaran matenon en la 95a ŭonbulana jaro

Gjongsan,

ĉefmajstro de ŭonbulismo

Posted by 초유스