에스페란토/UK-20172017. 7. 15. 13:04

Vi, kongresanoj eble ankoraŭ maltrankviliĝas pri tio, kiel atingi la kongresejon kaj vian hotelon, kvankam jam aperis la subaj informoj: 

Kiel aĉeti bileton kaj veturi al la kongreseja haltejo 

Kiel atingi la kongresejon de la flughaveno Incheon 

* Kiel atingi vian hotelon kaj la kongresejon por la Seula UK 

Kiel uzi interreton en Koreio

 

Mi ĝoje informas pri la bonveniga servo ĉe la flughaveno Incheon. La Korea Turisma Organizaĵo (KTO) starigas specialan informbudon por kongresanoj en la enlandiĝejo de la flughaveno Incheon. La informbudo havas konstantan anglalingvan deĵoranton kaj funkcias kiel jene:

 

Tempo:

Julio 20, 09:00-18:00: 2 esperantistoj + 2 anglalingvaj parolantoj

Julio 21, 09:00-18:00: 2 esperantistoj + 2 anglalingvaj parolantoj

Julio 22, 08:00-20:00: pluraj esperantistoj + 2 anglalingvaj parolantoj

Julio 23, 09:00-18:00: 2 anglalingvaj parolantoj


Loko:

ĉe la elirejo n-ro 4 proksime de la alveneja pordego B en la unua (teretaĝa) etaĝo.

 


Estas planate, ke unu aŭ du esperantistaj volontuloj akompanos ĝis la kongresejo ĉiuhore en la 22a tago.


Bonvenon al Koreio!

Bonvenon al Seulo!!

Bonvenon al la Kongreso!!!


Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172017. 3. 20. 20:04

Pli kaj pli populariĝas la piedpilka matĉo dum Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiu donas la bonan ŝancon ligi esperantistaron kun neesperantista publiko. La matĉo okazos ankaŭ dum la Seula UK.


Laste la stadiono estis decidita. Ĝi estas la subĉiela sportejo de la supermezlernejo Kyunghee. La kontraŭa teamo de la Esperanto-teamo estas la amatora piedpilka klubo de la Seua kvartalo Dongdaemungu, en kiu troviĝas nia kongresejo. Parenteze, la kvartala loĝantaro nombras pli ol 370 000.


* Fotoj: LEE Young-koo


La stadiono troviĝas en la piedira distanco (550 metroj) de ok minutoj de la kongresejo kaj do estas tre facile atingebla. Jen la mapo por atingi. La ruĝa flageto estas por ekiro kaj la blua por alveno. 


Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172017. 3. 2. 22:22

Por kongresanoj de la Seula UK mi jam verkis plurajn utilajn artikolojn:

Ĉi-foje temas pri kongresaj hoteloj. Mi mem provis orientiĝi en la Google-mapo, sed la rezulto ne estis tiel kontentiga, precipe pri piedira vojo. Do mi decidiĝis verki "Kiel atingi vian hotelon kaj la kongresejon?". En la flughaveno nepre havigu al vi la metroan mapon de Seulo. Vi vidas nur la korean alfabeton sur la Daum-mapo. Konsilindas almenaŭ scipovi la korean alfabeton.

1. Courtyard Seoul Namdaemun - Marriott www.courtyardnamdaemun.com 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 7a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Urbodomo" (City hall 시청역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "코트야드메리어트 서울 남대문" en la korea. La distanco estas 520 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metroan linion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion.  

2. Benikea Premier Hotel Dongdaemun www.benikeaddm.com 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 2a aŭ 3a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Dongmyoap" (동묘앞역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "베니키아 프리미어 호텔 동대문" en la korea. La distanco estas 300 metroj. Laŭ la informo de la hotelo, la hotelo vidiĝas el la 2a elirejo kaj pli facilas trovi ĝin.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama metroa haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metroan linion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion.  

3. Benikea Hotel KP www.hotelkp.co.kr 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 1a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Hoegi" (회기역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "베니키아 호텔 케이피" en la korea. La distanco estas 127 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama metroa haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Aŭ vi povas piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 950 metroj.

4. Benikea Hotel Flower www.flowerhotel.co.kr 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 3a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Cheongnyangni" (역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "베니키아 호텔 플라워" en la korea. La distanco estas 600 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Vi povas busi (numeroj 120, 261, 147, 1222) kvar haltejojn aŭ piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 1600 metroj.

5. Blessing In Seoul cafe.naver.com/ blessing2013 
1) Kiel atingi la hotelon? (Adreso: Dodaemungu Wangsanno 295)
Eliru el la 1a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Hoegi" (회기역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "블레싱 인 서울" en la korea. La distanco estas 640 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Vi povas busi (numeroj 120, 261, 147, 1222) tri haltejojn aŭ piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 1300 metroj.
 

6. Hotel Unique www.uniquebzhotel.com 
1) Kiel atingi la hotelon? 
Eliru el la 1a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Sinimun" (신이문역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "유니크 바이 포레" en la korea. La distanco estas 610 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Vi povas busi (numeroj 120, 261, 147, 1222) du haltejojn aŭ piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 900 metroj.  

7. K City Hotel kcityhotel.com
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 5a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Cheongnyangni" (청량리역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "케이 시티" en la korea. La distanco estas 100 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metroan linion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Vi povas busi (numeroj 120, 261, 147, 1222) kvin haltejojn aŭ piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 2400 metroj.

8. K-haus Hotel www.k-haus.kr 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 3a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Dongmyoap" (동묘앞역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "케이 하우스" en la korea. La distanco estas 290 metroj.

2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama metroa haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion.  

9. CMS-INN Seoul www.cmsinn.com 
1) Kiel atingi la hotelon?
Eliru el la 1a elirejo de la unualinia metroa haltejo "Hoegi" (회기역) - la ruĝa flageto kaj sekvu la bluan linion ĝis la blua flageto. Jen via hotelo "씨엠에스" en la korea. La distanco estas 150 metroj.
 
2) Kiel atingi la kongresejon?
Venu al la sama metroa haltejo kaj prenu nepre la UNUAN metrolinion ĝis la haltejo "Hankuk Univ. of Foreign Studies" (외대앞 en la korea). Bv. vidi la koncernan instrukcion. Aŭ vi povas piediri de la ruĝa flageto ĝis la blua flageto. La distanco estas 980 metroj.

10. Studentaj ĉambroj
La studenta domo troviĝas en la tereno de la universitato HUFS. 

* Rekomendindaj retejoj
Sociretilo: https://open.kakao.com/o/gvgmceq (UK2017-info)
Inter koreaj esperantistoj la senpaga telefona aplikaĵo Kakaotalk estas la plej populara sociretilo. Se vi interesiĝas pri la aplikaĵo, instalu ĝin en via telefono kaj aliĝu al la babilejo UK2017-info, en kiu vi povas informiĝi kaj demandi pri la UK kaj amikiĝi kun aliaj kongresanoj en la reala tempo.
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172017. 3. 1. 06:02

Jam aperis la Dua Bulteno por mendi ekskursojn kaj hotelojn. Pluraj amikoj petas min rekomendi, simple pro tio, ke mi estas el Koreio. Mi loĝas jam 25 jarojn en Eŭropo. Tamen mi naskiĝis en Koreio kaj studis en Seulo. Mi do ŝatus helpi vin elekti iujn precipe el la tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj. 
Koreio estas lando lingve tute fremda por multaj kongresanoj, trafike tre komplika kaj enurbe dense loĝata. Tial al ili malfacilas turismi sola sen loka akompananto. Mi rekomendas al vi mendi ekskursojn por pli multe ekscii pri la kongresaj lando kaj urbo. Jen mi koncize prezentas tri kialojn por ĉiu ekskurso. 

Tuttagaj ekskursoj
 
E1: KSZ, Imjingak
▶ Mardo kaj merkredo 9h00 – 17h30 Prezo: € 74
1. Viziti la unikan restaĵon de la malvarmmilita erao en la Korea duoninsulo dividita.
2. Vidi la plej grandan naturrezervejon de Azio, kiu estas senhoma dum pli ol 60 jaroj.
3. Kompreni ardan popolan deziron pri la nacia unuiĝo.  

E2: Korea Folklora Vilaĝo, Fortikaĵo Hwaseong 
▶ Merkredo kaj ĵaŭdo 9h00 – 17h30 Prezo: € 49
1. Rigardi korean vivon antaŭ pluraj jarcentoj en la granda vilaĝo abunda je tradiciaj diversaj domoj kaj distraj spektakloj.
2. Rememori la lokon, kie filmitaj estis multaj koreaj historiaj filmoj kaj televidaj dramoj.
3. Vidi la korean unikan defendan sistemon de la 18a jarcento (Uneska heredaĵo).

E3: Vilaĝo Hanok en Jeonju 
▶ Merkredo 8h00 – 18h30 Prezo: € 56
1. Viziti unu el la ĉefaj turismejoj de la sudokcidenta parto de Koreio.
2. Vidi la kvartalon de dense lokitaj koreaj tradiciaj loĝdomoj en la urbocentro.  
3. Gustumi lokajn specialajn manĝaĵojn.

E4: Buyeo, iama ĉefurbo de Baekje
▶ Lundo kaj merkredo 8h00 – 18h00 Prezo: € 48
1. Viziti la lastan ĉefurbon de la antikva dinastio Baekje (18 a.K.–660) (Uneska heredaĵo).
2. Vidi la tumulan reĝtombaron kaj aliajn antikvajn historiaĵojn.
3. Ĝui montpejzaĝon el plezurŝipo.

E5: Templo Jeondeungsa en Ganghwa, Marska sperto 
▶ Merkredo kaj vendredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 48
1. Viziti la kvaran plej grandan insulon, enirejon al la rivero Hangang, kiu trakuras Seulon.
2. Vidi la budhanan templon ekkonstruita en la 4a jarcento, kiu konservis La Kronikojn (1413-1865) de la Dinastio Joseon. 
3. Sperti tre raran okazon kapti konkojn, krabojn kaj aliajn vivulojn en mara ŝlimo.  

E6: Templo Silleuksa en Yeoju, Ceramika Muzeo en Icheon 
▶ Merkredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 49
1. Viziti la solan budhanan templon de Koreio, kiu estis konstruita ĉe riverbordo.
2. Ĝui pacan pejzaĝon, en kiu harmonias malalta montaro kaj vasta rivero.  
3. Konatiĝi kun la historio kaj tradicio de korea ceramika arto. 

Duontagaj ekskursoj

D1: Palaco Gyeongbokgung, Gwanghwamun, Sarangchae 
▶ Vendredo 8h00 – 12h00 Prezo: € 28 
* La enira pordego Gwanghwamun al Gyeongbokgung (Foto: http://photos.miceseoul.com/)
1. Viziti la reĝan ĉefpalacon de la dinastio Joseon, la simbolon de la nacia suvereneco.
2. Vidi aparte la konstruaĵon, en kiu kreiĝis la korea alfabeto 'hangulo'.
3. Rigardi koreajn tradiciajn metiaĵojn kaj la materialojn rilatajn al la sinsekvaj prezidentoj.   

D2: Palaco Changdeokgung, Stratoj de Insadong
▶ Mardo 8h00 – 12h00 Prezo: € 29
1. Viziti la palacon plej longatempe loĝatan de reĝoj (Uneska heredaĵo) kaj strukturitan konforme al la ĉirkaŭa naturo.
2. Admiri la solan malantaŭĝardenon de koreaj palacoj, kiu reprezentas koreajn tradiciajn ĝardenojn. 
3. Promeni en la tradiciaj stratoj plenaj de antikvaĵejoj, artvendejoj, butikoj, galerioj kaj teejoj.

D3: Dezajna Placo Dongdaemun, Bazaro Gwangjang 
▶ Lundo 8h00 – 12h00 Prezo: € 24
1. Vidi propraokule, kiel la sporta komplekso ŝanĝiĝis al la plej moderna dezajna placo.
2. Viziti la korean modan nabon enhavantan dezajnan muzeon, dezajnan galerion, historian salonon kaj ekspoziciejojn. 
3. Ĝui la unuan korean ĉiutagan bazaron plenan de homoj, varoj kaj manĝaĵoj.

D4: Piediro laŭ la urbomuro Hanyang
▶ Lundo 8h00 – 12h00 Prezo: € 23
1. Jen bonega ŝanco grimpi sur la monton, kiu ĉirkaŭas la Seulan centron.
2. Promeni laŭ la urbomuro konstruita en la 14a jarcento.
3. Renkonti la ekologian medion, historion, kulturon kaj naturon de Seulo - fascina rigardo al la Seula urbocentro, kie harmonias tradicio kaj moderno.

D5: Botanikejo Hongneung 
▶ Ĵaŭdo 8h00 – 12h00 Prezo: € 23
1. Viziti la unuan botanikan arbaron en la estinta tombo de la imperiestrino.
2. Vidi koreajn diversregionajn plantojn.
3. Ĝui promenadon en la arbaro, fuĝante de la somera varmego.   

D6: Seula Turo en Namsan, Itaewon
▶ Merkredo 18h00 – 22h00 Prezo: € 30 
1. Supreniĝi al unu el la plej altaj punktoj de Seulo.
2. Ĝui noktan pejzaĝon de Seulo el ĉiu direkto.
3. Viziti la multkulturan kvartalon de Seulo.

D7: Koreaj Manĝaĵoj 
▶ Ĵaŭdo 13h00 – 18h00 Prezo: € 34
1. Viziti la rizkukan muzeon. 
2. Konatiĝi kun korea kuirarto.
3. Vidi ankaŭ multajn koreajn manĝaĵojn uzatajn en tradiciaj ritoj.   

D8: Nacia Muzeo, Hangula Muzeo 
▶ Dimanĉo 13h00 – 17h00 Prezo: € 28
1. Pli multe ekscii pri la korea historio kvinmiljara.
2. Vidi multajn naciajn trezorojn.
3. Konatiĝi kun la ekesto, populariĝo kaj lastatempa disvastiĝo de hangulo.

Mi esperas, ke la supraj kialoj iom helpos vin elekti taŭgajn ekskursojn laŭ viaj preferoj, scivoloj kaj interesoj.
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172017. 2. 23. 19:35

Jen mi priskribas la tuttagajn ekskursojn de la 102a Universala Kongreso en Seulo. La teksto estis liverita por la Dua Bulteno.

Duontagaj ekskursoj

D1: Palaco Gyeongbokgung, Gwanghwamun, Sarangchae 
▶ Vendredo 8h00 – 12h00 Prezo: € 28 
* La palaco Gyeongbokgung (Foto: KANG Hongu
La palaco Gyeongbonkgung ekkonstruita en 1395 estis la reĝa ĉefpalaco de la dinastio Joseon ĝis 1592, kiam japanaj invadistoj forbruligis la plejparton de la palacaj konstruaĵoj. La palaco servis kiel la domo de reĝoj kaj reĝa personaro kaj ankaŭ kiel la registara oficejo. La palaco estis ekrestaŭrita en 1865. La palaco, la simbolo de nacia suvereneco, estis sisteme detruita dum la japana okupo, sed la restaŭrado estis lanĉita en 1990. La palaco nun kun preskaŭ originala formo estas rigardata kiel la plej bela kaj granda el ĉiuj kvin palacoj de la dinastio Joseon. En ĝi troviĝas ankaŭ la nacia palaca muzeo kaj la nacia folklora muzeo.    
Gwanghwamun estas la enira ĉefpordego al la palaco Gyeongbokgung. Sarangchae estas la historia memordomo de la korea prezidentejo, kiu prezentas la pasintecon, nunecon kaj estontecon de Koreio kaj Seulo kaj eksponas ankaŭ koreajn tradiciajn metiaĵojn kaj la materialojn rilatajn al la sinsekvaj prezidentoj. 

D2: Palaco Changdeokgung, Stratoj de Insadong
▶ Mardo 8h00 – 12h00 Prezo: € 29
La palaco Changdeokgung estis ekkonstruita en 1405 kiel la dua palaco oriente de Gyeongbokgung, sed rolis kiel la ĉefpalaco post la forbrulo de Gyeongbokgung. La palaco estis plej longatempe loĝata de reĝoj kaj plej preferataj de multaj princoj. Kompare kun Gyeongbokgung, kiu estis konstruita por intence montri la dinastian dignecon, Changdeokgung estis strukturita konforme al la ĉirkaŭa naturo kaj sekvis la palacan tradicion de pli frua epoko kaj plej bone konservas la originalan formon el ĉiuj kvin palacoj de la dinastio Joseon. La malantaŭĝardeno de Changdeokgung estas la sola malantaŭĝardeno de koreaj palacoj kaj reprezentas koreajn tradiciajn ĝardenojn. Pro sia alta valoro la palaco estis listigia en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.       
Insadong troviĝas pli ol 600 jarojn en la kerna parto de Seulo kaj estas konata kiel tradicia areo kaj reprezentas la kulturan historion de Koreio. Ĝiaj stratoj estas plenaj de antikvaĵejoj, artvendejoj, butikoj, galerioj, kafejoj, teejoj kaj restoracioj. Insadong estas unu el la plej popularaj seulaj turismejoj por eksterlandoj.

D3: Dezajna Placo Dongdaemun, Bazaro Gwangjang 
▶ Lundo 8h00 – 12h00 Prezo: € 24
La dezajna placo Dongdaemun estas multkultura komplekso kaj estas grava orientilo de Seulo por urba disvolviĝo. La placo granda konstruaĵareo estas korea moda nabo kaj populara turisma destino. La placo estis kontruita en la estinta loko de la bazopilka kaj la piedopilka stadionoj. La placo enhavas informejojn, dezajnan muzeon, dezajnan galerion, historian salonon, konferencejojn, ekspoziciejojn kaj aliajn. 
La bazaro Gwangjang estis malfermita en 1905 kaj estas la unua kaj plej granda ĉiutaga bazaro de Koreio. La bazaro havas pli ol 5000 vendejojn de teksaĵoj, vestaĵoj, manlaboraĵoj, tradiciaj medicinaĵoj, kuirujoj, memoraĵoj kaj aliaj varoj. Estas ankaŭ multaj manĝejoj de korea tradicia kuirarto. La bazaro estas fama per mungfaba patkuko (bindaettok), narkotika algorizaĵo (mayakgimbap). Vi ekkonos korean viglan bazaron plenan de homoj kaj varoj.    

D4: Piediro laŭ la urbomuro Hanyang
▶ Lundo 8h00 – 12h00 Prezo: € 23
En 1396 Hanyang (la malnova nomo de Seulo) estis ĉirkaŭmurita je 18.6 kilometroj por defendi kaj protekti la ĉefurbon de la dinastio Joseon. La muro ligas kvar montojn en la urbo kaj havas kvar pordegojn kaj kvar pordojn. La muro estis multe detruita dum la japana okupo kaj la korea milito kaj nun estas 70-procente restaŭrita. Ĉirkaŭ la urbomuro estas pli ol 100 naciaj kaj urbaj kulturaj trezoroj. 
Ni piede ekskursos laŭ la urbomuro sur la monto Bukaksan kaj entute 3.5-kilometra estas la itinero: la parko Waryong – Malbawigil – la pordo Sukjeongmun – la pordo Changeuimun. Dum la monta promenado vi renkontos la ekologian medion, historion, kulturon kaj naturon de Seulo. La plej alloga estas fascina rigardo al la Seula urbocentro, kie harmonias tradicio kaj moderno.

D5: Arboreto Hongneung 
▶ Ĵaŭdo 8h00 – 12h00 Prezo: € 23
La arboreto (botanikejo) Hongneung situas en la orienta parto de Seulo, do proksime de la kongresejo kaj estas la eksperimenta arbaro de la Korea Arbara Esplorinstituto. La loko antaŭe estis la tombo de la imperiestrino Myeongseong. Post la translokigo de la tombo la arboreto estis establita en 1922 kaj estas la unua arboreto de Koreio. Nun troviĝas entute 1224 arbospecioj kaj 811 herbospecioj. Kreskigataj estas tre raraj plantoj de Koreio kaj ankaŭ de diversaj eksterlandoj. La arboreto celas kaj sciencan studadon kaj priarbaran edukadon. Vi ekkonos koreajn diversregionajn plantojn kaj ĝuos promenadon en la arbaro, fuĝante de somera varmego.   

D6: Seula Turo en Namsan, Itaewon
▶ Merkredo 18h00 – 22h00 Prezo: € 30 
La seula turo YTN estis finkonstruita en 1975 sur la pinto de la monto Namsan en la urbocentro. La turo havas elsendan kaj turisman funkciojn. La turo estas alta je 236 metroj kaj markas la plej altan punkton en Seulo krom la monda turo Lotte. Supre de la turo estas elrigardejo, el kiu vidiĝas la tuta Seulo en hela tago. La grundo de la elrigardejo rondiras en 48 minutoj.
Itaewon estas seula areo populara por seulanoj kaj eksterlandaj turistoj. La areo estas loĝata de multaj eksterlandanoj kaj usonaj soldatoj kaj karakterizas sin per diverslandaj kulturoj. Ĉi tie oni povas ĝui baratan, pakistanan, turkan, tajlandan, germanan, hispanan, italan, anglan, francan kaj meksikan kuirartojn, kiuj ne vaste haveblas en Koreio. Troviĝas multaj vendejoj, kiuj vendas ne nur koreajn produktaĵojn, sed ankaŭ aŭtentikajn importaĵojn. Do Itaewon estas konata kiel “Okcidenta kvartalo”.    

D7: Koreaj Manĝaĵoj 
▶ Ĵaŭdo 13h00 – 18h00 Prezo: € 34
En korea kuirarto estas ne nur kimĉio kaj bulgogio, sed sennombraj atrakciaj manĝaĵoj. Unu el ili estas rizkuko (tteok), kiu estas farata el la faruno de glueca rizo kun diversaj nuksoj, fruktoj kaj aliaj ingrediencoj. Ni vizitos la rizkukan muzeon en la urbocentro. Eksponataj estas diversaj rizkukoj ĝuataj dum festotagoj kaj festenoj en Koreio kaj ankaŭ sezonaj rizkukoj. Vi vidos ankaŭ multajn koreajn manĝaĵojn uzatajn en tradiciaj ritoj.   

D8: Nacia Muzeo, Hangula Muzeo 
▶ Dimanĉo 13h00 – 17h00 Prezo: € 28
La nacia muzeo de Koreio estas la ĉefmuzeo de koreaj historio kaj arto kaj estas la kultura organizaĵo, kiu reprezentas Koreion. La muzeo estis establita en 1945 kaj ne nur montras ekspoziciaĵojn, sed ankaŭ plenumas diversajn studojn kaj esplorojn en la kampoj de arkeologio, historio kaj arto. La muzeo konsistas el 6 sekcioj kaj 50 ĉambroj kun 12, 044 objektoj. Alte valoraj estas la ora krono el la 5a jarcento, la pensanta bodisatvo el la 7a jarcento, la ceramika incensujo el la 12a jarcento kaj la 5-etaĝa pagodo el la 14a jarcento. La muzeo kun pli ol tri milionoj da vizitantoj jare estas unu el la plej multe vizitataj muzeoj en la mondo.
La nacia hangula muzeo temas pri hangulo, la korea alfabeto. La muzeo estis establita en 2014 kaj konservas historiajn restaĵojn de hangulo. Hangulo estis kreita de la reĝo Sejong en 1443, por ke la simpla popolo povu skribi la korean lingvon. Ĝis tiam la ĉinaj skriboj estis uzataj de kleruloj. Vi konatiĝos kun la ekesto, populariĝo kaj lastatempa disvastiĝo de hangulo.
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172017. 2. 23. 19:34

Jen mi priskribas la tuttagajn ekskursojn de la 102a Universala Kongreso en Seulo. La teksto estis liverita por la Dua Bulteno.

Tuttagaj ekskursoj

E1: KSZ, Imjingak  
▶ Mardo kaj merkredo 9h00 – 17h30 Prezo: € 74
La korea senarmeigita zono (KSZ) estis establita ĉe la fino de la korea milito en 1953 por servi kiel bufrozono inter Norda kaj Suda Koreioj. La zono longa je 250 kilometroj kaj vasta je 4 kilometroj estas natura kaj senhoma kaj estas la plej granda naturrezervejo de Azio, kiu abundas je faŭno kaj flaŭro. Ene de la zono estas la renkontiĝejo Panmunjeom inter la du ŝtatoj en la komuna sekureca areo. La zono distancas je ĉirkaŭ 70 kilometroj de Seulo.    
Imjingak estas parko ĉe la bordo de la rivero Imjingang proksime de KSZ. La parko havas multajn statuojn kaj monumentojn rilatajn al la korea milito (1950-1953). La parko estis fondita por konsoli homojn el ambaŭ flankoj, kiuj ne povas reveni al siaj hejmlokoj, familioj, parencoj aŭ amikoj pro la dividiĝo de la Korea duoninsulo. El la elrigardejo vidiĝas tero de Norda Koreio. Dum la ekskurso vi propraokule ekkonos la solan regionon de la mondo, kiu estas ankoraŭ neunuigita, kaj spertos la unikan restaĵon de la malvarmmilita erao.    

E2: Korea Folklora Vilaĝo, Fortikaĵo Hwaseong 
▶ Merkredo kaj ĵaŭdo 9h00 – 17h30 Prezo: € 49
La korea folklora vilaĝo Minsokchon estas subĉiela viva muzeo en la urbo Yongin kaj komplekse prezentas la folkloran vivon de la 500-jara dinastio Joseon. La vilaĝo estas tre populara turismejo kaj por koreoj kaj por eksterlandanoj. Ĝi estis fondita en 1974 por montri elementojn de koreaj tradiciaj vivo kaj kulturo. Estas replikoj de ĉirkaŭ 270 tradiciaj konstruaĵoj de malsamaj sociaj klasoj el diversaj regionoj. La vilaĝo havas ankaŭ tradician bazaron, manĝejojn kaj manlaborejojn. Roluloj amuzas vizitantojn per tradiciaj ludoj kaj spektakloj. Vizitantoj povas rigardi kaj mem sperti korean tradician kulturon.
La fortikaĵo Hwaseong estas defenda muro, kiu estas longa je 6 kilometroj kaj ĉirkaŭas la centron de la urbo Suwon. La reĝo Jeongjo translokis la tombon de sia patro al Suwon fine de la 18a jarcento kaj ĉirkaŭigis ĝin per defenda fortikaĵo. La fortikaĵo havas kvar pordegojn, bastionojn, kanonturojn, fumsignalajn turojn, arkpafejojn, gvatoturojn, sekretajn pordojn kaj aliajn. La fortikaĵo entenas ĉiujn elementojn de korea fortikaĵo kaj bone montras la arkitekturan teknikon de korea fortikaĵo. La fortikaĵo estis listigita en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. Vi ekkonos la defendan sistemon de koreaj tiamuloj.

E3: Vilaĝo Hanok en Jeonju 
▶ Merkredo 8h00 – 18h30 Prezo: € 56
* Hanoko, korea tradicia domo

Jeonju estas grava urbo de la sudokcidenta regiono de Koreio. La urbo estis la ĉefurbo de la dinastio Hubaekje (892-936) kaj la spirita ĉefurbo de la dinastio Joseon (1392-1897), kies fondreĝo devenis de la urbo. La urbo estas konata kiel la urbo de tradiciaj artoj kaj estas unu el la plej vizitataj turismaj urboj en Koreio. 

* Esperantistoj manĝas bibimbapon.

La plej alloga turismejo estas la vilaĝo Hanok, kiu signifas ‘korea tradicia domo’. La vilaĝo estis ekformita antaŭ 100 jaroj kontraŭ la disvastiĝo de japanaj loĝdomoj en la urbo kaj situas nun en la urbocentro. Dense troviĝas pli ol 800 koreaj tradiciaj domoj konstruitaj konforme al la urba medio. Ili kun aliaj pli fruaj koreaj tradiciaj konstruaĵoj forte kontrastas kun la moderna urboparto kaj donas tre specialan ĝuon. En la vilaĝo vi ĝuos ne nur impresajn hanokojn, sed ankaŭ diversajn tradiciajn spertojn. Ankaŭ la urbo estas fama per multnombraj almanĝaĵoj kaj bongustaj manĝaĵoj, ekzemple, bibimbapo (miksita rizo kun multaj sezonaj legomoj) kaj loka makolio kun diversaj medikamentaj materialoj. Krome, la urbo estas la centro de pansorio (ĝenro de korea muzika rakontado plenumata de unu kantisto kaj unu tamburisto), kiu estis listigita de Unesko en 2003 kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro. Vi do ekkonos buntajn tradiciajn elementojn de Koreio en la provinca urbo. 

E4: Buyeo, iama ĉefurbo de Baekje
▶ Lundo kaj merkredo 8h00 – 18h00 Prezo: € 48
Buyeo (la historia nomo: Sabi) estis la lasta ĉefurbo (538-660) de la dinastio Baekje (18 a.K.–660). Buyeo devenas de la nomo de la antikva korea regno Buyeo (2a jarcento a.K.-494), kiu regis en la nuna regiono de Manĉurio. En la regiono la kultura komplekso de Baekje estis establita kaj la historiaj areoj estis listigitaj en 2015 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. La komplekso inkluzivas la fortikaĵon Busosanseong, la reĝtombaron Neungsanni, la templon Jeongnimsa kaj fortikaĵon Naseong. Ĉiuoktobre okazas la kultura festivalo de Baekje.
En kaj ĉirkaŭ la urbo estas multaj historiaj restaĵoj de la dinastio Baekje. Ni vizitos la reĝtombaron, la surmontan fortikaĵon, la rokon Nakhwaam, el kiu laŭlegende tri mil servistinoj ĵetis sin en la riveron pro la disfalo de sia dinastio, la nacian muzeon kun multaj arkeologiaj malkovraĵoj, la templon Jeongnimsa kun kvinetaĝa granita pagodo, la unuan artefaritan lagon de Koreio kaj aliajn. Krome ni ĝuos montpejzaĝon per plezurŝipo. Vi ekscios pri la 700-jara dinastio Baekje, kiu regis en la Korea duoninsulo kun la aliaj du regnoj de Goguryeo kaj Silla. 

E5: Templo Jeondeungsa en Ganghwa, Marska sperto 
▶ Merkredo kaj vendredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 48
Ganghwa estas la nomo de la insulo proksime de Incheon. Pro sia unika geografia situo ĝi influis la leviĝon kaj ruiniĝon de siatempaj potencoj. Estas dirite, ke Dangun, la fondinto de la korea antikva dinastio Gojoseon (?-108 a.K.), konstruis altaron sur la pinto de la monto Manisan kaj donis oferojn al siaj prauloj. En la 13a jarcento la kortego de la dinastio Goryeo rifuĝis en la insulo kaj Ganghwa rolis kiel la dua ĉefurbo, kiam Mongolio invadis Koreion en 1232. Post kiam Goryeo kapitulacis al la mongoloj, militistaj koreaj elitoj ribelis (1270-1273) kontraŭ Goryeo kaj la mongola potenco. Ĉi tie okazis bataloj kontraŭ franca, usona kaj japana mararmeoj en la dua duono de la 19a jarcento.            
La templo Jeondeungsa estis fondita en la kvara jarcento kaj pro fajro restaŭrita en 1621. Ekde de 1678 la templo estis unu el la kvar lokoj, kiuj konservis La Kronikojn (1413-1865) de la Dinastio Joseon. La Kronikoj estis listigitaj en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. La regiono havas vastan marskon. Vi spertos tre raran okazon propramane kapti konkojn, krabojn kaj aliajn vivulojn en mara ŝlimo.  

E6: Templo Silleuksa en Yeoju, Ceramika Muzeo en Icheon 
▶ Merkredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 49
Yeoju situas en la loko de ebenaĵo kaj altaĵo ĉe la rivero Namhangang kaj estas fama per sia bongusta rizo. La templo Silleuksa estas la sola templo en Koreio, kiu estis konstruita ĉe riverbordo. La templo estis fondita de la fama budhana monaĥo Wonhyo en 580. Ĝi fariĝis preĝloko dediĉita al la tombo de la reĝo Sejong (1397-1450), kiu estis translokita en 1469 al Yeoju. La templo havas plurajn trezorojn kaj en ĝia korto staras 500-jara junipero kaj 600-jara ginko.
La ceramika muzeo situas en Icheon najbare de Yeoju. Icheon estas konata kiel la centro de korea ceramika industrio kaj establis la ceramikartan vilaĝon kun pli ol 200 ceramikaj metiejoj, kie oni povas rigardi kaj aĉeti altnivelajn ceramikaĵojn. Vi konatiĝos kun la historio kaj tradicio de korea ceramika arto. 
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172017. 2. 8. 01:34

La teksto estis liverita por la revuo ESPERANTO.

Koreio (Korea Respubliko) kaj ĝia ĉefurbo Seulo eniros en la liston de la landoj kaj urboj, kiuj gastigis pli ol unufoje la Universalan Kongreson de Esperanto. En 1994 la 79a UK kun 1776 partoprenantoj okazis en Seulo kaj la kongreso estis taksita kiel unu el la plej bone organizitaj kaj sukcesaj Universalaj Kongresoj. En la ĉi-jara julio denove en Seulo okazos la 102a UK. Iuj el vi jam aliĝis, aliaj cerbumas, ĉu iri al la sola regiono de la mondo, kiu estas ankoraŭ neunuigita, al la lando, kie lastatempe entute pli ol dek milionoj da kandeloj surstrate brulis sen polica perforto kaj homa vundo por elpostenigi la nunan prezidenton, kaj al la lando, kies Esperanto-movado estas laŭdata pro sia vigla aktivado en la interreta epoko.    

Geografie Koreio situas en la Korea duoninsulo en ekstrema Azio, najbare de Ĉinio, Japanio kaj Rusio. La teritorio kun 100 000 km2 da areo estas plejparte montara; la orienta regiono havas altajn montĉenojn kaj malvastajn marbordajn ebenaĵojn kaj la okcidenta regiono havas malaltajn montojn kaj vastajn marbordajn ebenaĵojn. Estas 20 naciaj parkoj precipe en montaroj kaj ĉirkaŭ 3000 insuloj precipe en la suda kaj la okcidenta regionoj. La tuta lando estas bone konektita per 4200 kilometroj da 31 ekspresvojaj linioj kaj per 3873 kilometroj da 95 fervojaj linioj. La klimato kun klaraj kvar sezonoj estas vintre seka kaj malvarma, somere humida kaj varma. Dum la kongresa periodo la temperaturo povas esti de 23℃ ĝis 36℃. La loĝantaro estas 51 515 000 kaj ili estas 99-procente koreoj laŭetne, sed pli kaj pli kreskas alietnaj loĝantoj.


* La Korea duoninsulo estas plejparte montara.


Historie Koreio havas ĉirkaŭ 5000 jarojn. Estis skribite, ke en 2333 a.K la unua antikva dinastio Gojoseon estis fondita de Dangun. Sekvis la periodo de la tri regnoj de Goguryeo, Baekje kaj Silla. La lasta venkis la aliajn du kaj unuigis parte la landon en 676, sed la nordan parton de Goguryeo, inkluzive Manĉurion, okupis la nove fondita regno Balhae. Estas notinde, ke la miljara ĉefurbo de Silla, Gyeongju kun multaj historiaj trezoroj estis listigita kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. Sekve la Korean duoninsulon regis la dinastioj Goryeo (918-1392) kaj Joseon (1392-1897), kiu en 1897 deklaris sin la Korea Imperio. Japanio okupis Koreion de 1910 ĝis 1945. Post la dua mondmilito la Korea duoninsulo estis dividita en Norda kaj Suda Koreioj. La popolo suferis interfratan militon dum tri jaroj (1950-1953) kaj tamen sindone penadis por evoluigi sian landon, kreante la esprimon “Miraklo ĉe la rivero Hangang”.


* La reĝo Sejong inventis la korean alfabeton 'hangulo' kun 28 literoj en 1443.


Ekonomie en 2015 Koreio okupis la 15an lokon de la mondo laŭ la malneta enlanda produkto kaj la pokapa enlanda produkto estis 27 195 usonaj dolaroj. La lando estas internacie konata kiel produktisto de inteligentaj telefonoj, duonkondukaĵoj, ŝtaloj, aŭtomobiloj, pintkvalitaj elektronikaĵoj kaj gigantaj ŝipoj. En 2015 Koreio havis la plej rapidan averaĝan interretan konekton en la mondo kaj 85 procentoj de la loĝantaro uzis interreton. Kulture Koreio estas tre riĉa kaj nun havas 12 mondajn kulturajn heredaĵojn kaj 19 nemateriajn kulturajn heredaĵojn de Unesko. Aktivas eleksterlandaj kaj naciaj religioj, interalie kristanismo, budhismo, katolikismo, ŭonbulismo, konfuceismo kaj ĉondoismo.

Kuirarte Koreio estas tre alloga. Ingrediencoj kaj pladoj multe varias laŭ provincoj. La korea reĝkorta kuirarto konsistis el la unikaj ĉiuregionaj specialaĵoj. Estas restoracioj, kiuj servas la reĝkortan kuirarton. Korea manĝo estas ĝenerale bazita sur rizo, nudelo, tofuo, ĝardena aŭ sovaĝa legomo, fiŝo, marherbo kaj viando. Legomoj estas pli konsumataj ol viandoj. Tradicie manĝaĵoj surtabliĝas ne pladon post plado, sed samtempe por komuna manĝo. Ĉiu prenas laŭ sia plaĉo. Koreoj manĝas rizon kaj supon per kulero kaj almanĝaĵojn per bastonetoj. Estas notinde, ke kuiritan rizon akompanas multnombraj almanĝaĵoj kune kun supo. La plej konata almanĝaĵo estas kimĉio, kiu estas fermentigita el pekina brasiko, akra papriko, ajlo, rafano kaj aliaj spicoj. Akvo aŭ hordea teo estas senpaga en manĝejoj.     

* Korea manĝtablo kun multaj almanĝaĵoj


Seulo, la kongresurbo, estas la ĉefurbo de Koreio ekde 1394. De la antikva tempo ĝi rolas kiel la centro de politiko, ekonomio, socio kaj kulturo de la lando. La urbon trakuras la rivero Hangang kaj ĉirkaŭas montoj. Dek milionoj da homoj vivas kaj la loĝdenseco estas tre alta. Ĝi gastigis la Aziajn Ludojn en 1986, la Somerajn Olimpikajn Ludojn en 1988, la Piedpilkan Mondpokalon en 2002, la Pintkunvenon de G20 en 2010, la Nuklean Sekurecan Pintkunvenon en 2012 kaj plurajn mondskalajn eventojn. La urbo estis nomita la monda dezajna ĉefurbo por la jaro 2010 kaj estas la naskiĝejo de “korea popmuziko” kaj “korea ondo”. Ĝi havis pli ol dek milionojn da internaciaj turistoj en 2014 kaj fariĝis la 9a plej vizitata urbo de la mondo. 

* La Seula urbodomo


En kaj ĉirkaŭ Seulo troviĝas kvin mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. La urbo estas turisme fascina loko, ke tradicio kaj moderno harmonie kontrastas unu kun la alia. Por ke kongresanoj ĝuu kaj tradicion kaj modernon de Seulo, la UK aranĝos interesajn ekskursojn al la jenaj destinoj: palacoj de la dinastio Joseon, tradiciaj stratoj de Insadong la dezajna placo Dongdaemun, la unua ĉiutaga tradicia bazaro Gwangjang, promenvojo laŭ la surmonta urbomuro Hanyang, la unua arboreto Hongneung, la multkultura areo Itaewon, la rizkuka muzeo, la nacia muzeo kaj la hangula muzeo.

Temas pri la Korea Esperanto-movado. Koreoj ekkonis kaj lernis Esperanton jam de la 1910-aj jaroj, precipe koreaj studentoj en Ĉinio kaj Japanio. Ili poste disvastigis ĝin en sia patrujo sub la japana okupo. Estas konate, ke la plej frua esperantisto estis HONG Myungheui (1888-1986), verkisto kaj poste vicĉefministro de Norda Koreio. En 1920 Verda E. KIM gvidis la unuan publikan lingvokurson en Koreio, post kiu li kaj la finintoj fondis Korean Asocion Esperantistan. 

Samjare la japana kolonia registaro proklamis transiron de militista subpremo al kultura politiko kaj permesis aperigon de koreaj ĵurnaloj kaj diversaj gazetoj. Ĉe ili esperantistoj okupis gravajn postenojn, aperigis Esperanto-literaturaĵojn, publikigis multajn artikolojn pri la graveco kaj ideo de Esperanto, prezentis Esperanto-librojn eksterlandajn kaj aranĝis regulajn Esperanto-rubrikojn. Estis la ora tempo de Esperanto en Koreio. De la fino de la 1930-aj jaroj la registaro furioze subpremis la lingvon kaj kulturon de Koreio kaj enkarcerigis plurajn esperantistojn kaj persekutis la Esperanto-movadon. 

Dum kaj post la korea milito la urbo Daegu fariĝis la nova centro de la Esperanto-movado. La tiea universitato Cheonggu oficiale enkondukis Esperanton sub la gvido de HONG Hengwi, kun kiu kunlaboris la estonta UEA-prezidanto LEE Chong-Yeong. En 1975 la du organizoj de Korea Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto-Societo kunfandiĝis al Korea Esperanto-Asocio, kies sidejo dekomence troviĝas en Seulo. En la 1960-aj kaj 70-aj jaroj Esperanto estis populara inter studentoj. La revuo La Espero el Koreio aperis de 1976 ĝis 1994 kaj la asocia organo La Lanterno Azia atingis sian 338an numeron en decembro 2016. La asocio kun centoj da aktivaj membroj havas 16 filiojn kaj filietojn tra la tuta lando kaj organizis sian 48an kongreson en oktobro 2016. Seula Esperanto-Kulturcentro organizis entute 300 lingvokursojn ekde 1991. Namganga Esperanto-lernejo okazigas kursokunvenon en ĉiuj printempo kaj aŭtuno ekde 1998. Esperanto estas instruata nun en 2 universitatoj kaj 10 lernejoj. Koreaj esperantistoj multe utiligas sociretajn servojn, precipe Kakaotalk, por informi novaĵojn, praktiki kaj lerni Esperanton kaj eĉ rekte elsendi Esperanto-renkontiĝojn.    

Krome, antaŭ kaj post la UK okazos aliaj gravaj aranĝoj: la 50a ILEI-Kongreso (15 julio – 22 julio en Busano), la 90a SAT-Kongreso (29 julio – 5 aŭgusto en Seulo), la 13a Internacia Meditado (29 julio – 1 aŭgusto en Iksano) kaj la 7a Staĝo de Liberaj Lernejoj por Geknaboj (29 julio – 6 aŭgusto en Goesan). Do, jam veninte al Koreio, bonvolu ne maltrafi ankaŭ ilin por pli multe ekscii “la landon de matena kvieto” kaj amikiĝi kun la homama, pacama kaj gastama popolo.
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172016. 12. 10. 05:14

Okaze de la Seula Universala Kongreso en 2017
Bonvenonon al Ŭonbulismo
– 13a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado –


* Jen video de la 9a IERM

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) ĉiujare okazigas renkontiĝon kun diversaj programeroj, en kiu oni povas praktiki meditadon, fari komunajn ekskursojn al vizitindaj lokoj, sperti korean kulturon, ekkoni pri ŭonbulismo kaj tiel plu. Kadre de la 13a IERM, EAŬ organizas la specialan eventon “Bonvenon al Ŭonbulismo” por esperantistoj, kiuj volas pli interesiĝi kaj ekkoni pri ŭonbulismo kaj sudokcidenta Koreio. 
Bonvolu noti, ke EAŬ prenos vin en la kongresejo post la fermo de la Seula Universala Kongreso de Esperanto en 2017 kaj veturigos vin al Seulo antaŭ vespero de la unua de aŭgusto. 

1. Kiam: 2017 julio 29 (sabato) en la kongresejo tuj post la UK – aŭgusto 1 (mardo) en Seulo
2. Kie: Iksan, Bjonsan, Jongsan (gravaj sanktaj lokoj de ŭonbulismo)
3. Enhavo: meditado, ekskursoj, koncertoj, prelegoj
4. Kotizo: 50 eŭroj (programo, manĝo, loĝo, ekskursoj, veturo)
5. Nombro: ĝis 120 personoj
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
7. Kontakto kaj aliĝo: ĉe CHOE Taesok (chtaesok@hanmail.net)
9. Informilo en PDF-dokumento:

Internacia_Meditado_prezentas_sin.pptx

Jen la fotoj de nia aktivado:

▲ La centjara jubilea ceremonio en majo 2016
▲ Esperanto estas unu el la dek lingvoj, en kiuj estas oficiale tradukitaj la sanktaj libroj de ŭonbulismo
▲ Esperantistoj, kiuj ĉeestis en la ceremonio; speciala agsto estis la ĉefdirektoro de Oomoto, kiu ankaŭ tre favoras Esperanton.
▲ Abengo, tajvana esperantista ŭonbulano (kredanto de ŭonbulismo)
▲ Esperantistoj ĉeestantaj en la 12a Internacia Meditado
▲ CHOE Taesok prelegas pri sia tradukado de ŭonbulanaj sanktaj libroj.
▲ Simbolo de ŭonbulismo, unu cirklo en la iluminiĝejo de Sotesano, la fondinto
▲ Ekskurso al la sankta loko Jongsan de ŭonbulismo
▲ Lotusflora teo
▲ Ni kore invitas vin partopreni en la 13a Internacia Meditado tuj post la Seula UK
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172016. 12. 9. 00:18

CHOE Taesok, KIM Uson, OH Soonmo
Bonvenon al Koreio kaj al la 102-a UK en 2017! 
Troviĝas la koncerna informo en la teksto “Kiel atingi la kongresejon de la flughaveno Incheon”. Tamen necesus pli detalaj kaj facilaj klarigoj kun fotoj. La du seulaj esperantistoj de KIM Uson kaj OH Soonmo rolis kiel eksterlandaj kongresanoj kaj informcele mem veturis metroe de la flughaveno ĝis la kongreseja haltejo “Hankuk Univ. of Foreign Studies (HUFS)”. Jen estas klarigoj kun fotoj pri tio, kiel aĉeti bileton kaj veturi al la kongresejo.       

1. Kiel atingi la fervojan haltejon 

La C-pordego de la alvenejo proksimas de lifto al la fervoja haltejo. 
LKK planas aranĝi la bonvenigan servon ĉe la C-pordego ekde mateno de la 22-a de julio.


Malsupreniĝu al la unua subtera etaĝo 
(en Koreio teretaĝo estas ne nula, sed unua etaĝo).



Nun vidiĝas la loko de aŭtomataj vendmaŝinoj.



2. Kiel aĉeti unufojan veturkarton 

Premu la butonon de lingvo el la korea, angla, japana kaj ĉina 
kaj poste tiun verdan de unufoja veturkarto (single journey ticket).



Aperas la ekrano por elekti la destinon.
Premu “H” sur la dekstra klavaro kaj “Hankuk” sur la maldekstra tabelo.



Premu la butonon de la nombro de la veturantoj.
Supre de la dekstro klare vidiĝas via destino “Hankuk Univ. of”.


Aperas la ekrano por pagi. La tuta vojaĝo al la kongreseja haltejo kostas 4850 ŭonojn (4350 por veturo + 500 por kaŭcio).



Jen la unufoja veturkarto, per kiu vi povas vojaĝi ĝis la kongreseja haltejo. 

 


3. Kiel entrajniĝi

Vi jam havas la unufojan karton. Nun ek al la kajo! Jene aspektas la enirejo al la kajo de ĉiehalta trajno (all-stop train).



Enirante tuŝu la terminalon per la unufoja veturkarto.   



La kajo (platform B4) troviĝas en la kvara subtera etaĝo kaj atingeblas per lifto aŭ ŝtuparlifto.



4. Kiel transiĝi en la unualinian metroon

Vi alvenas al la kajo de la Seula stacidomo en la sepa subtera etaĝo (B7). Iru ŝtuparlifte aŭ lifte al la transpasejo en la tria subtera etaĝo (B3). 



Sekvu la montrilon “Line 1”. Ĉe la transiĝo (transfer) tuŝu la terminalon per la sama unufoja veturkarto (veturintoj per ĉiehalta trajno) aŭ per la unufoja veturkarto (veturintoj per ekspresa trajno).


Nepre kontrolu la ĝustan direkton al Uijeongbu kaj Soyosan, sed ne al Incheon kaj Sinchang.


 

5. Kie eliri 

La haltejo HUFS, kiu estas la plej proksima al la kongresejo, estas 11-a de la Seula stacidomo. 

* Parto de la unualinia metroo (vidu la Seulan stacidomon 서울역 en la korea kaj la haltejon HUFS 외대앞 en la korea.)   

 
Ankaŭ elirante tuŝu la terminalon per la unufoja veturkarto.



Ne forgesu preni la kaŭcion de 500 ŭonoj. Enmetu la veturkarton en la redonan maŝinon (Deposit Refund Device) kaj falos monero aŭ moneroj.



6. Kiel aĉeti la trafikan karton T-money

La trafika karto (transit card) T-money estas aĉetebla kaj reŝargebla ĉe aŭtomataj vendmaŝinoj, kioskoj kaj oportunaj butikoj. La trafika karto havas la avantaĝojn: (1) vi ne bezonas ĉiufoje aĉeti unufojan veturkarton kaj ricevi kaŭcion, (2) ĉiufoja veturo kun la trafika karto ricevas la rabaton de 100 ŭonoj, (3) la karto tutlande validas por buso, metroo, trajno kaj taksio. 

Unue aĉetu la karton mem kontraŭ 3000 ŭonoj kaj tuj poste ŝargu ĝin per tiom da mono, kiom da vi supozas por viaj veturoj.


* La aŭtoroj de ĉiuj fotoj: KIM Uson kaj OH Soomo


Utilaj retpaĝoj
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172016. 12. 5. 20:04

Verkis CHOE Taesok
Bonvenon al Koreio kaj al la 102-a UK!
Iuj jam aĉetis siajn vojaĝbiletojn por partopreni en la Seula Universala Kongreso en 2017 kaj interesiĝas pri tio, kiel ili povas atingi sen granda zorgo la kongresejon de la giganta flughaveno Incheon, kiun jare uzas 50 milionoj da pasaĝeroj. Eĉ estante iama seulano, ankaŭ mi povas facile konfuziĝi en la komplika trafiko de la urbego. Tial mi ŝatus dividi la informon kiel atingi de la flughaveno la kongresejon en la tereno de Hankuk Universitaton de Fremdaj Studoj (sube HUFS). La kongresejo atingeblas per buso, taksio aŭ trajno-metroo. Seulo estas tiom granda kaj homplena, ke sur tieaj stratoj regas sufiĉe intensa trafiko. Do konsilindas veturi per metroo kaj mi klarigas kiel atingi la kongresejon per ĝi. 

1. Kiel atingi la fervojan haltejon de la flughaveno  
* Modifita surbaze de la fonto: http://www.airport.kr/ 

La haltejo troviĝas en la unua subtera etaĝo (B1F) de la flughaveno Incheon.
Kiam vi jam estas en la alvenejo, trovu la elirejon n-ro 8.
Ne eliru, sed returne iru, kaj vi trovos la ŝtuparlifton.
Malsupreniĝu al la unua subtera etaĝo kaj rekten iru en la direkto al la flughavena fervojo (Airport railroad). 
Post 10-20 minutoj vi povas alveni al la vojaĝcentro de AREX (Travel Center of Airport Railroad) kaj al la fervoja haltejo. 

* Fonto: http://visitkorea.or.kr



Nepre havigu al vi la seulan kaj la metroan mapojn, kiuj senpage haveblas en la flughaveno. 
Krome konsilindas scipovi almenaŭ legi vortojn de la korea lingvo, kiu konsistas el 14 konsonantoj kaj 10 vokaloj. La prezoj malsupre skribitaj estas en novembro 2016 kaj unu eŭro valoras proksimume 1250 ŭonojn. 

2. Kiel atingi la haltejon HUFS
Necesas veturi unue per trajno kaj poste per metroo. Estas du specoj de trajno. Unu estas ekspresa trajno luksa kaj la alia estas ĉiehalta trajno normala. Ambaŭ trajnoj veturigas vin al la stacidomo Seulo, kiu distancas 58 kilometrojn de la flughaveno. Bonvolu atenti, ke ilia kajo estas malsama.  
 
* Fervoja linio modifita surbaze de la fonto: http://english.visitkorea.or.kr/

Ĉirkaŭ 2 horojn daŭras la tuta vojaĝo de la flughaveno al la haltejo HUFS (외대앞역 en la korea, Hankuk University of Foreign Studis en la angla). La haltejo nomiĝas same kiel la universitato. 

1) Ĉiehalta trajno (All-stop train) kaj metroo   
* Ĉiehalta trajno (fonto: http://www.arex.or.kr/)

Tempodaŭro: 58 minutoj ĝis la stacidomo Seulo kaj 20 minutoj ĝis la haltejo HUFS
Ofteco: je ĉiuj 6-8 minutoj
Prezo: 4850 ŭonoj (4350 por veturo, 500 por kaŭcio)

Aĉetu unufojan veturkarton aŭ trafikan karton ĉe la informejo de AREX aŭ ĉe aŭtomataj vendmaŝinoj. 
La trajno haltas 11-foje kaj via lasta haltejo estas 11-a, la stacidomo Seulo.  

Eltrajniĝu kaj transiĝu en la unualinian metroon. 
Prenu la ĝustan direkton al la celo. La sekva haltejo de la stacidomo estas ne Namyeong 남영역, sed City Hall 시청역.   
Metroe plu veturu kun la sama veturkarto al la haltejo HUFS.
La haltejo HUFS estas 11-a de la stacidomo Seulo.
 
* Parto de la unualinia metroo (vidu la stacidomon Seulo 서울역 en la korea kaj la haltejon HUFS 외대앞 en la korea.)    

Enirante kaj elirante tuŝu la terminalon per la unufoja veturkarto aŭ trafika karto kaj elirinte enmetu nur la unufojan veturkarton en kaŭciredonan maŝinon ĉe la elirejo por ricevi la kaŭcion de 500 ŭonoj.
Ĉiehalta trajno haltas ankaŭ en la flughaveno Gimpo. Veturu sammaniere. La tuta vojaĝo al la haltejo HUFS kostas 2250 ŭonojn (1750 por veturo + 500 por kaŭcio).

2) Ekspresa trajno (Express train) kaj metroo 
* Ekspresa trajno (Fonto: http://www.arex.or.kr/)

Tempodaŭro: 43 minutoj ĝis la stacidomo Seulo kaj 20 minutoj ĝis la haltejo HUFS
Ofteco: je ĉiuj 35 minutoj
Prezo: 8000 ŭonoj por plenkreskuloj, 6900 ŭonoj por infanoj (ĝis 12 jaroj), 6000 ŭonoj por pli ol 2 homoj, 7500 ŭonoj ĉe aŭtomataj vendmaŝinoj. Bv. atenti, ke la prezo estas nur por ekspresa trajno.  

Aĉetu kaj bileton por ekspresa trajno ĝis la stacidomo Seulo kaj unufojan veturkarton por metroo ekde la stacidomo Seulo ĝis la haltejo HUFS. La unufoja veturkarto kostas 1850 ŭonojn (1350 por veturo, 500 por kaŭcio). 
La trajno senhalte atingas la stacidomon Seulo.
Eltrajniĝu kaj transiĝu en la unualinian metroon.
Prenu la ĝustan direkton al la celo. La sekva haltejo de la stacidomo estas ne Namyeong 남영역, sed City Hall 시청역.   
Metroe plu veturu kun la unufoja veturkarto al la haltejo HUFS.
La haltejo HUFS estas 11-a de la stacidomo Seulo.

Enirante kaj elirante tuŝu la terminalon per la unufoja veturkarto kaj elirinte enmetu ĝin en kaŭciredonan maŝinon ĉe la elirejo por ricevi la kaŭcion de 500 ŭonoj. 
(Klarigo en la angla kiel atingi la stacidomon ĉe
http://english.visitkorea.or.kr/enu/TRP/TP_ENG_2_1.jsp)

3) Avantaĝoj de la du trajnoj
Ĉiehalta trajno havas la avantaĝojn: (1) la trajno veturas pli ofte, (2) la veturo estas malpli kosta je 3000-5000 ŭonoj, (3) vi veturas kun la sama veturkarto al la haltejo HUFS.
Ekspresa trajno havas la avantaĝojn: (1) ĉiu havas sian sidlokon kaj veturas komforte, (2) la trajno senhalte kaj pli rapide je 15 minutoj atingas la stacidomon Seulo, (3) la grupa aĉeto de pli ol 2 homoj ricevas rabaton de 25 procentoj.  

4) Trafika karto T-money 
* Trafika karto T-money (fonto: http://www.t-money.co.kr/) 

Krom unufoja veturkarto aŭ bileto, kontraŭ la monsumo antaŭkalkulita laŭ via bezono aĉeteblas kaj facile reŝargeblas la trafika karto T-money ĉe haltejoj, kioskoj kaj oportunaj butikoj CU, Mini Stop, 365 Plus, With Me aŭ 7-Eleven. Riceveblas la restanta mono minus 500 ŭonoj ĉe oportunaj butikoj. La trafika karto mem kostas 2500-5000 ŭonojn. La baza prezo ĝis 10 kilometroj da metroa veturo kun trafika karto estas 1250 ŭonoj. Necesas aĉetante registri la naskiĝdaton por ricevi rabaton por infanoj (de 6 ĝis 12 jaroj) kaj neplenkreskuloj (ĝis 18 jaroj).
Trafika karto havas la avantaĝojn: (1) vi ne bezonas ĉiufoje aĉeti unufojan veturkarton kaj ricevi kaŭcion, (2) ĉiufoja veturo kun la trafika karto ricevas la rabaton de 100 ŭonoj, (3) la karto validas por metro, trajno kaj buso por la tuta lando. 

3. De la haltejo HUFS al la kongresejo
La kongresejo, ĝuste la virtuala fakultato de HUFS, distancas 300 metrojn de la haltejo HUFS.
Elmetroiĝu kaj eliru el la elirejo n-ro 1.
Dekstreniĝu ĉe la strato, kaj post 5-minuta piediro vi atingos la kongresejon maldekstre tuj post la ĉefenirejo de Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj.
 
* Mapo de la haltejo ĝis la kongresejo

4. Rekomendindaĵoj
Sociretilo: https://open.kakao.com/o/gvgmceq (UK2017-info)
Inter koreaj esperantistoj la senpaga telefona aplikaĵo Kakaotalk estas la plej populara sociretilo. Se vi interesiĝas pri la aplikaĵo, instalu ĝin en via telefono kaj aliĝu al la babilejo UK2017-info, en kiu vi povas informiĝi kaj demandi pri la UK kaj amikiĝi kun aliaj kongresanoj en la reala tempo.     

La supra teksto estas ĝisdatigata laŭeble. Mi esperas, ke la informo utilos al via enorda alveno al la kongresejo.
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172016. 12. 5. 18:39

* La urbodomo de Seulo

Jen estas la teksto, kiun mi verkis por la Dua Bulteno de la 102a UK

Situo
Koreio estas lando en orienta Azio, najbaro de Ĉinio, Rusio kaj Japanio. Ĝi sendependiĝis en 1945 kaj dividiĝis en Sud-Koreion (la Korean Respublikon) kaj Nord-Koreion en 1948. La Korea Respubliko estas malgranda lando: 100 210 km2 kun 51 515 399 loĝantoj (2015), tamen ekonomie evoluinta lando: 15-a loko monde laŭ la malneta enlanda produkto.
Seulo estas la ĉefurbo de la Korea Respubliko kaj estas la plej granda urbo kun 605 km2 da vasteco kaj 10 milionoj da loĝantaro. Ĝi situas nordokcidente de la Korea Respubliko. Ĝin ĉirkaŭas montoj kaj trafluas la rivero Hangang. Ĝi servas pli ol mil jarojn kiel la politika, ekonomia, socia kaj kultura centro de diversaj regperiodoj. Jam en ĝi okazis la Aziaj Ludoj de 1986, la Someraj Olimpikaj Ludoj de 1988, la Monda Piedpilka Pokalo de 2002 kaj gravaj mondaj politikaj pintkunsidoj.   
    
Klimato
En Koreio regas modera klimato. La vintro estas malvarma kaj sekva, influate de la kontinenta kontraŭciklono; la somero estas tre varma kaj humida, influate de la nordpacifika kontraŭciklono. La averaĝa alta temperaturo en Seulo en julio kaj aŭgusto estas 27°C — povos esti pli malvarme, sed ankaŭ eblas ke la temperaturo atingos 35°C. Konsilindas kunporti pluvmantelon aŭ ombrelon.   

Lingvoj
La oficiala lingvo estas la korea, kiu konsistas el 14 konsonantoj kaj 10 vokaloj. Nemalmultaj junuloj scipovas la anglan. Konsilindas scipovi almenaŭ legi koreajn vortojn antaŭ ol alveni al Koreio.

Loka tempo
UTC+09h00 (Somere). Ekzemple en Londono estas 12h00 (11h00 laŭ UTC) kaj en Seulo estas 20h00.  

Mono
En Koreio oni uzas ŭonojn (KRW, ₩). Moneroj: 10, 50, 100, 500 ŭonoj. Biletoj: 1000, 5000, 10000, 50000. Ĉiuj biletoj estas akceptataj, tamen la bileto de 10000 estas populare uzata. Unu eŭro valoras proksimume 1250 ŭonojn. Eblas ŝanĝi monon precipe en flughavenoj kaj bankoj. Bankoj laboras dumsemajne de 09h00 ĝis 16h00. Preskaŭ ĉiuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj akceptas kartojn (debetajn/kreditajn). 

Elektro
La elektra tensio estas 220-volta. La surmuraj konektilingoj estas dupolusaj kaj samaj kiel en Ĉeĥio, Pollando, Francio, Belgio, Litovio; ili povas akcepti konektilojn de plej multaj eŭropaj landoj (krom interalie Britio kaj Irlando).

Telefonado
La prefikso por telefoni al Koreio de eksterlando estas +82; tiam oni ellasu la komencan nulon de la numero. Por telefoni de Koreio al eksterlando: 001 aŭ 002 + landa kodo + telefonnumero. Gravaj numeroj: 112 por polico, 119 por fajrobrigado, savobrigado kaj urĝa medicina helpo.

Interreto
En pluraj hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp. troveblas senpagaj retkonektoj. Ankaŭ en la kongresejo estos senpaga sendrata interreta konekto. Eblas nur al eksterlandanoj aĉeti korean SIM-karton por telefonado kaj retkonekto ĉe AREX en la flughaveno Incheon. 
[La koncerna retpaĝo: kiel uzi interreton en Koreio -> http://blog.chojus.com/4678]

Medikamentoj
Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti kuracistan recepton en latina lingvo. Proksime de la kongresejo estas apotekoj, malfermitaj kutime de 09h00 ĝis 22h00.

Sanservo
Estas konsilinde ke kongresanoj havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝoj plus restado. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Trinkmono
Trinkmono tute ne necesas en Koreio.

Trinkakvo
La kranakvo estas senprobleme trinkebla. Eblas ankaŭ aĉeti mineralan akvon plejparte sengasan.

Enurba trafiko
Ĉefa publika transportilo en Seulo estas metroo. Seulo havas tre ampleksan metroan sistemon, kiu konsistas el 18 linioj kaj 541 haltejoj kaj konektas Seulon kun ĉiudirektaj najbaraj urboj. Unufojan veturkarton oni povas aĉeti ĉe aŭtomataj vendmaŝinoj apud metroa enirejo. La baza prezo ĝis 10 kilometroj da metroa veturo estas 1850 ŭonoj (1350 por veturo + 500 por kaŭcio). Oni enirante kaj elirante tuŝu la terminalon per unufoja veturkarto aŭ trafika karto kaj elirinte enmetu nur la unufojan veturkarton en specialan aparaton ĉe la elirejo por ricevi la kaŭcion de 500 ŭonoj.
Ĉe haltejoj, kioskoj kaj oportunaj butikoj eblas aĉeti la reŝargeblan trafikan karton T-money (la karto mem kostas 2500-5000 ŭonojn) por metroo, buso kaj trajno, kiu validas por la tuta lando; T-money havas rabaton por infanoj (ĝis 12 jaroj) kaj neplenkreskuloj (ĝis 18 jaroj) post la registriĝo, sed ne por eksterlandaj pensiuloj.
En Seulo funkcias ĉirkaŭ 8000 publikaj busoj kaj oni povas pagi ĉe ŝoforo per kontanto aŭ trafika karto. Unufoja enurba busveturo kostas 1300 ŭonojn. Ekzistas multaj taksioj dividitaj en du specoj. Unu estas mezgranda taksio, kiu estas ĝenerale arĝentkolora kun blua signo sur la tegmento, kostas 3000 ŭonojn ĝis 2 kilometroj; la alia estas luksa taksio, korelingve 모범 (Mobeom taxi), kiu estas nigrakolora kun flava signo sur la tegmento, kaj kostas 5000 ŭonojn ĝis 3 kilometroj.
Seulo estas tiom granda kaj homplena, ke la urbo havas signifan problemon de intensa trafiko. Konsilindas kalkuli pli da tempo ol antaŭvidatan kaj veturi metroe.
[La koncerna retpaĝo: kiel atingi la kongresejon de la flughaveno Incheon
Kiel aĉeti bileton kaj veturi al la kongreseja haltejo

Sekureco
Koreio estas ĝenerale tre sekura lando, sed, kiel ĉie, estu atentema pri dokumentoj, valoraĵoj, mono ktp. Antaŭ ol eniri taksion, prefere demandu la ŝoforon, kiom kostos la veturado.
Posted by 초유스
에스페란토/UK-20172016. 12. 5. 18:09

* La seula placo Gwanghwamun

Jen estas la teksto, kiun mi kunverkis por la Dua Bulteno de la 102a UK

Ĝenerale
Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima diplomatia reprezentejo de la Korea Respubliko (bv. mem trovi ĝian adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi bezonas vizon kaj sub kiuj kondiĉoj. La Korea Respubliko havas interkonsenton pri senvizaj vojaĝoj kun 155 landoj (2016).
CO/LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2017 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.

Dokumentoj
Ĉiu vizitanto devas havi pasporton validan plu minimume ses monatojn post la forirdato, koncernan vizon, samkiel revenbileton. La kongresanoj mem devas zorgi pri akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de CO/LKK.

Konfirmiloj kaj invitleteroj
Normale la Kongresa Konfirmilo devas sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun la CO sendos se oni petos ĝin. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bonvolu konscii, ke nek la CO nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.

Datoj
Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (22-a ĝis 29-a de julio, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Mongarantioj kaj asekuroj
Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon (depende de la civitaneco), necesas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri la pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla en via hejmlanda flughaveno.
Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano prefere asekuru sin por la tuta daŭro de la vojaĝo kaj restado.

Alveno al Seulo kaj la kongresejo
Koreio izolite situas en orienta Azio. Asiana Airlines, la oficiala flugkompanio de la kongreso, havas bonajn konektojn kun multaj urboj de la mondo (vd. apartan flugoferton en tiu ĉi bulteno). Proksime de Seulo estas du internaciaj flughavenoj – Incheon kaj Gimpo. Bonveniga servo funkcios ĉe la flughaveno Incheon, ekde mateno de la 22-a de julio. En la flughaveno Incheon oni povas preni flughavenan trajnon ĝis la trajna stacidomo Seulo (서울역) kaj tie ŝanĝi al la unualinia metroo ĝis la haltejo Hankuk University of Foreign Studies (외대앞역, sube HUFS); la tuta vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 2 horojn kaj kostas 4850 ŭonojn (3.9 eŭrojn) por normala trajno kaj metroo. De la flughaveno Gimpo oni povas veturi sammaniere; la tuta vojaĝo daŭras ĉirkaŭ unu kaj duonan horon kaj kostas 2250 ŭonojn (1.8 eŭrojn).
De Ĉinio kaj Japanio oni povas atingi la landon prame. De Ĉinio pramo alvenas al la korea haveno Incheon, en kiu oni povas preni buson 12 aŭ 24 ĝis la metroa haltejo Dongincheon (동인천역) kaj tie preni la unualinian metroon ĝis la haltejo HUFS; la tuta vojaĝo povas daŭri ĉirkaŭ 2 horojn. De Japanio pramo alvenas al la urbo Busan, de kie oni povas atingi la trajnan stacidomon Seulo post 3-hora KTX-veturo (la bileto kostas 59800 ŭonojn) kaj tie preni la unualinian metroon ĝis la haltejo HUFS; la metroa vojaĝo povas daŭri ĉirkaŭ 20 minutojn kaj kostas 1850 ŭonojn (1.5 eŭrojn).
La kongresejo distancas je 300 metroj de la metroa haltejo HUFS, de kie oni eliru el la elirejo n-ro 1 kaj dekstreniĝu ĉe la strato kaj oni atingos la kongresejon post 5-minuta piediro. Bv. ne forgesi ricevi la 500-ŭonan kaŭcion de unufoja veturkarto (vd. informon pri enurba trafiko).
[La koncerna retpaĝo: kiel atingi la kongresejon de la flughaveno Incheon
Kiel aĉeti bileton kaj veturi al la kongreseja haltejo

La kongresejo
Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj (한국외국어대학교, mallonge HUFS), Imunno 107, Dongdaemungu, KR-02450, Seoul.
Por kongresrilataj aferoj bv. ne skribi al la kongresejo sed nur al la konstanta adreso de UEA en Roterdamo.
Posted by 초유스
에스페란토2009. 10. 8. 08:12

지난 여름 폴란드 비알리스토크에서 열린 세계 에스페란토 대회를 취재했다. 시내 중심가에 있는 호텔의 방에서 서울로 보낼 영상을 편집하고 있었다. 잠깐 쉬는 동안 창문을 열고 밖을 내려다보고 있었다.

이때 백발의 한 노인이 거북이 가듯이 느릿느릿 휠체어를 밀고 앞으로 가고 있었다. 모습을 보니 에스페란토 대회 개막식에서 소개된 라인하트 젤튼 교수 부부였다. 그의 아내는 몸이 불편해 휠체어로 이동한다.

사용자 삽입 이미지
▲ 세계 에스페란토 대회에 참가한 젤튼 교수 부부 (가운데 검은색 양복이 젤튼 교수)

젤튼 교수는 게임이론 연구로 1994년 노벨 경제학상 공동 수상자(Reinhard Selten, John Harsanyi, John Nash)이다. 게임이론은 경제학, 생물학, 정치학, 컴퓨터공학 등에 활용되는 응용수학의 한 분야이다. 이는 한 개인의 의사결정에서의 성공이 다른 사람의 선택에 의존적인 전략적 상황에서의 행동을 수학적으로 설명하고자 한다.

젤튼 교수 부부는 청년시절부터 에스페란토 운동을 활발히 한 것으로 널리 알려져 있다. 다음날 에스페란토 대회가 열리고 있는 비알리스토크 공과대학교 휴게실에서 이 부부를 보게 되었다. 아내가 잠시 자리를 비운 사이 혼자 의자에 앉아 있는 젤튼 교수에게 다가가서 몇 가지 질문을 해보았다.

사용자 삽입 이미지
초유스: 언제 어떻게 에스페란토를 배웠나?
젤   튼: 기억으로는 1946년 혹은 1947년에 에스페란토를 배우기 시작했다. 그때 독일에서는 책을 살 수가 없었다. 그래서 책에서 에스페란토의 16가지 기본문법을 복사해서 혼자 공부했다. 어느 정도 수준에 오르는 데에는 2-3주 밖에 걸리지 않았다. (오른쪽 사진 인터뷰에 답변하는 젤튼 교수)

초유스: 60년 이상 에스페란토 활동을 해왔다. 무엇이 그렇게 오랫동안 에스페란티스토로 남아있게 했나?
젤   튼: 프랑크푸르트에서 대학을 다닐 때 에스페란토 클럽 활동을 열심히 했다. 그때 지금의 아내를 만나 1959년 결혼했다. 우리는 에스페란티스토 부부이다. 에스페란토 창안자 자멘호프가 추구하고자 한 인류 형제애와 평등, 평화 정신에 공감한다. 특히 에스페란토를 통해 많은 외국 친구들을 사귀게 되었다. 같은 직업의 사람들뿐만 아니라 다양한 직업의 사람들과 교류하는 것이 아주 흥미로웠다.

초유스: 에스페란토가 학문활동에 도움을 주었는가?
젤   튼: 직접적 도움을 얻지는 못했다. 하지만 에스페란토로 된 자료를 읽고 정보를 얻었다. 학문 연구에 전념한 인생의 중반기에는 적극적으로 에스페란토 활동을 하지 못했지만 꾸준히 에스페란토 잡지를 구독해서 읽었다.

초유스: 2007년 유럽의회에서 유럽연합 회원국 국민들이 제1 언어로 에스페란토를 배워야 한다고 주장했다. 왜 에스페란토냐?
젤   튼: 제1 언어가 아니고 제1 외국어다. 제1 언어는 해당국의 모국어이고, 제1 외국어로 에스페란토를 배울 것을 권했다. 유럽연합의 경제통합은 기대보다도 훨씬 빨리 이루어졌다. 하지만 진정한 통합은 유럽인들 자신이 유럽인이라고 느낄 때 비로소 가능하다. 그러기 위해서는 모국어를 제외한 하나의 공통된 언어가 필요하다. 어느 언어도 다른 언어에 비해 우월성을 지녀서는 안 된다. 그 언어는 배우기가 쉬워야 하고, 또한 어느 민족에도 속하지 않아야 한다. 그 조건을 갖춘 언어가 바로 에스페란토이기 때문이다.

초유스: 에스페란토의 미래는 어떠한가?
젤   튼: 에스페란토가 지니고 있는 장점 때문에 에스페란토의 미래는 희망이 있다고 생각한다. 그 장점 중 하나는 에스페란토를 통해 다른 언어들을 더 쉽게 배울 수 있다는 것이다. 먼저 에스페란토를 배우고, 다른 언어를 배우는 것이 더 쉽다는 실험결과도 나왔다. 어느 정도 수준까지 에스페란토를 쉽게 배우고, 이렇게 습득한 언어지식을 바탕으로 다른 언어들을 배우는 것이 수월하다. 에스페란티스토들 중에는 3-5개 언어를 말할 수 있는 사람들이 많다.

요즈음 한 해 동안 연구과 활동으로 세계와 인류에 기여한 사람들에게 수여하는 노벨상 수상자가 발표되고 있다. "노벨상을 타기 위한 목적으로 일하는 것은 잘못된 것이다."라는 젤튼 교수의 말이 떠오른다.
Posted by 초유스
기사모음2009. 8. 21. 13:48

사용자 삽입 이미지
폴란드에 열린 세계에스페란토대회 취재를 마치고 빌뉴스로 돌아온 후 한 통의 편지를 받았다. 세계에스페란토협회 연감에 있는 초유스의 주소를 보고 편지했다.

프랑스인 남자가 프랑스인 여자친구와 함께 8월 중순경 리투아니아 빌뉴스를 방문하고자 하는 데 숙박을 제공해줄 수 있는 지를 묻는 내용이었다. 여름 휴가의 일정도 있었지만 선뜻 응하기로 했다. 어떤 낯선 사람들이 올까 궁금했다. 8월 17일 드디어 이들이 우리 집으로 왔다. 함께 시간을 나누면서 보낸 대화 일부를 소개한다. (사진: 우리집을 방문한 프랑스인 남자 크리스토프와 여자 마리온)

어떤 일을 하나?

유럽연합의 자원봉사서비스(EVS: European Voluntary Service) 프로그램으로 현재 폴란드 비얄리스토크에 있는 에스페란토 관련 시민단체에서 자원봉사자로 일하고 있다. 비얄리스토크 시청이 개관한 자멘호프센터 일을 보조하는 일을 하는 한편 에스페란토 언어를 가르치고 있다.

EVS는 어떤 프로그램인가?
유럽자원봉사서비스는 젊은 유럽 청년들(18세30세)에게 유럽내나 유럽외의 다른 나라에서 적게는 2달, 많게는 1년까지 무료로 자원봉사를 할 수 있도록 지원하는 제도이다. 이런 방법으로 젊은이들간 결속과 상호이해, 관용을 진작시키고자 한다.

무료봉사이지만, 그래도 생활비 등은 지원받지 않나?
왕복교통비와 매달 주거비, 식사비, 용돈을 받는다. 한달 식사비는 현재 400즐로티를 받고, 용돈은 300즐로티를 받는다. 매달 식사비는 반드시 모든 영수증을 첨부해 제출한다. 여자친구도 슬로베니아에서 1년간 자원봉사를 했다.
 
여행을 즐기는 것 같은데 주로 어떤 언어를 많이 쓰나?
프랑스어가 공용어인 나라를 제외하고는 프랑스어가 통하지 않는다. 주로 에스페란토와 영어를 사용한다. 여행 떠나기 전 여행하는 나라의 기초언어를 습득하는 데 시간을 투자한다. 교통편은 대부분 히치하이킹으로 하는 데, 장거리 이동하면서 운전사로부터 현지어를 많이 배운다.

특히 여자에겐 히치하이킹은 위험하지 않나?
16세부터 해오고 있지만 , 아직까지 불미스러운 일이 일어나지 않고 있다. 위험은 어디나 일어날 수 있다. 여행을 위해 비행기를 탄다고 해서 위험이 사라지는 것이 아니다. 우리가 차를 탈 때 미리 위험에 대해 겁을 먹지 않고 나가듯이 하이하이킹도 마찬가지다. 위험에 대해 조심은 하지만 겁을 먹지 않는다.

프랑스인들은 이민족에 대해 관대하나?
사실 주변에 정통 프랑스인을 찾아보기는 어렵다. 내 할아버지는 스페인인이었고, 여친의 할머니는 슬로베니아인이었다. 이처럼 조부모 세대, 심지어 부모 세대 중 이민자들이 많다. 사람이나 지역에 따라 관대에 대한 체감온도가 다르지만 대체로 관대하다고 말할 수 있다.  

자신은 프랑스인이라 생각하나?
비록 할아버지나 할머니가 다른 민족이지만, 우리는 프랑스에서 태어나 교육받고, 프랑스 문화 속에 살기 때문에 프랑스인이다. 태어나서 살고 있는 곳이 우리에겐 더 중요하다. 

사용자 삽입 이미지
▲ 청년시절 대부분을 자원봉사와 여행으로 보내고 있는 프랑스인 크리스토프와 마리온
 

이렇게 2박 3일 동안 프랑스 에스페란티스토 남녀 한 쌍에게 숙박과 숙식을 무료로 제공하면서 많은 대화를 나눴다. 떠날 때 이들은 책 한 권을 선물로 주었고, 프랑스에 오면 꼭 자신의 집을 방문할 것을 청했다. 생면부지의 여행자들에게 이렇게 함으로써 유럽 각국을 여행했던 젊은 시절에 신세진 사람들에게 조금이나마 보답하고자 한다.

이들이 떠나자 아내는 "저렇게 잘 생기고 지적인 눈을 가진 남자는 정말 오랜 만에 만났다"라고 질투나게 하는 말을 서스럼없이 꺼냈다. 2박 3일 동안 손님 대접에 애를 쓴 아내를 생각해서 위의 말은 못들은 척 그냥 지나가기로 했다.  

* 관련글: 집교환 휴가법 확산 일로
               홀로 배낭여행하는 73세 할머니

Posted by 초유스
영상모음2009. 8. 12. 10:35

지난 7월 하순 폴란드 비얄리스토크에서 열린 세계에스페란토대회를 다녀왔다. 이 대회에서는 한국인 소태산 박중빈님이 세운 원불교의 에스페란토 사용자들이 분과모임을 가졌다. 이 모임에서 이들은 원불교를 세계 각국의 대회 참가자들에게 알리는 동시에 한국문화 알리기 일환으로 올해는 솟대를 소개하고 직접 같이 만들어보는 시간을 마련했다.

솟대는 예로부터 한국의 조상들이 연초에 행운을 불러들이기 위해 마을입구에 세워 둔 긴 장대이다. 이 장대 맨 꼭대기에는 새를 매달아 놓는데 사람들은 그 새가 신과 인간을 이어준다고  믿었다. 그리고 솟대가 세워져 있는 곳은 신성한 곳이라 여겨 비록 죄인이 그곳에 있어도 끌어낼 수가  없었다고 한다.

사용자 삽입 이미지
사용자 삽입 이미지

원불교인들은 재료를 한국에서 미리 준비해 가지고 와서 분과모임 참가자들에게 나누어주었다. 60여명의 참가자들은 새로운 문화에 대한 큰 관심을 표하고 직접 만들어보았다. 자기가 만든 것을 선물로 가져가게 했다. 한국인들은 이 솟대 만드는 법을 복사해서 나누어주는 것을 잊지 않았다. 주위에 있는 유럽인 참가자 여러 명은 집으로 돌아가 꼭 해보겠다면서 방법을 숙지하는 데 공을 들었다.
 
 
이렇게 한국의 솟대가 유럽에 상륙하는 순간을 지켜보고 있으니 잔잔한 감동이 일어났다. 이들 원불교 에스페란토 사용자들 덕분에 한국 솟대를 선물로 집으로 가져왔고, 이는 앞으로 주위 리투아니아 사람들에게 한국의 옛문화를 알리는 좋은 계기가 될 것이다.

* 관련글: 통역 없는 세상 꿈 이루는 에스페란토
               폴란드 여대생의 유창한 한국어

Posted by 초유스
기사모음2009. 8. 3. 06:20

일주일간 지속되는 세계에스페란토대회 프로그램에 따르면 수요일은 온종일 관광이 열린다. 이날은 대회가 열리는 도시 인근의 관광지를 둘러보는 날이다. 매년 온종일 관광을 마친 이날 저녁 한국인 참가자들이 모여 상견례를 하면서 친선을 도모한다. 올해는 20명이 참가했다. 제일 연장자는 올해 72세인 소아과의사 김영명 박사님이다.

사용자 삽입 이미지

김박사님은 52년전 1957년 의과대학에 다닐 때 에스페란토를 배우기 시작해 지금껏 에스페란토 사용자로서 열심히 살아가고 있다. 그는 스스로 애칭을 "HOPE"(에스페란토로 장식된 사람)로 부를 만큼 에스페란토에 푹 빠진 사람이다. 일년간 열심히 일하고 여름엔 세계에스페란토대회 등 에스페란토 행사에 참가해 세계 각국의 사람들과 우정을 나누면서 삶의 활력소를 얻고 있다.  

사용자 삽입 이미지

대부분 디지털 카메라를 가지고 와서 기념사진을 찍었다. 김박사님이 사진을 찍을 때 카메라에 적인 숫자가 눈길을 끌었다. 바로 1.3메가 픽셀이다. 요즘 휴대폰도 2메가 픽셀 카메라를 내장하고 있다.

사용자 삽입 이미지

디지털 카메라는 5메가, 7메가, 8메가 심지어 12메가 픽셀 등 그 동안 괄목한 발전을 해오고 있다. 디지털 카메라가 등장한 초창기에 산 1.3메가 픽셀 디지털 카메라를 아직까지 사용하고 있다니 놀라웠다. 초유스도 초창기에 산 디지털 카메라를 여러 해 동안 잘 사용하다가 서너 차례 업그레이드를 했다.  
 
사용자 삽입 이미지

언듯 보기에 7층 건물을 가진 전문의 김박사님의 부와 명성에 1.3메가 픽셀 디지털 카메라는 어울리지 않아보였다. 사진인화를 해도 만족스럽다면서 앞으로도 계속 사용할 것이라고 한다. 김박사님은 에스페란토 활동을 하면서 적게는 수백만원, 많게는 수천만원을 에스페란토 운동을 위해 기꺼이 기부하곤 했다. 이런 기부를 가능하게 한 것이 바로 그가 지금까지 수년 동안 1.3메가 픽셀 디지털 카메라를 사용하는 마음이 한 요인이 되었구나라고 느꼈다. 김박사님의 디지털 카메라를 본 후 10메가나 12메가 픽셀 디지털 카메라로 업그레이드하고 싶은 마음이 절로 수그러졌다.

* 관련글: 통역 없는 세상 꿈 이루는 에스페란토
               영어 홍수 속에 여전히 살아있는 에스페란토

Posted by 초유스