La teksto estis liverita por la revuo ESPERANTO.

Koreio (Korea Respubliko) kaj ĝia ĉefurbo Seulo eniros en la liston de la landoj kaj urboj, kiuj gastigis pli ol unufoje la Universalan Kongreson de Esperanto. En 1994 la 79a UK kun 1776 partoprenantoj okazis en Seulo kaj la kongreso estis taksita kiel unu el la plej bone organizitaj kaj sukcesaj Universalaj Kongresoj. En la ĉi-jara julio denove en Seulo okazos la 102a UK. Iuj el vi jam aliĝis, aliaj cerbumas, ĉu iri al la sola regiono de la mondo, kiu estas ankoraŭ neunuigita, al la lando, kie lastatempe entute pli ol dek milionoj da kandeloj surstrate brulis sen polica perforto kaj homa vundo por elpostenigi la nunan prezidenton, kaj al la lando, kies Esperanto-movado estas laŭdata pro sia vigla aktivado en la interreta epoko.    

Geografie Koreio situas en la Korea duoninsulo en ekstrema Azio, najbare de Ĉinio, Japanio kaj Rusio. La teritorio kun 100 000 km2 da areo estas plejparte montara; la orienta regiono havas altajn montĉenojn kaj malvastajn marbordajn ebenaĵojn kaj la okcidenta regiono havas malaltajn montojn kaj vastajn marbordajn ebenaĵojn. Estas 20 naciaj parkoj precipe en montaroj kaj ĉirkaŭ 3000 insuloj precipe en la suda kaj la okcidenta regionoj. La tuta lando estas bone konektita per 4200 kilometroj da 31 ekspresvojaj linioj kaj per 3873 kilometroj da 95 fervojaj linioj. La klimato kun klaraj kvar sezonoj estas vintre seka kaj malvarma, somere humida kaj varma. Dum la kongresa periodo la temperaturo povas esti de 23℃ ĝis 36℃. La loĝantaro estas 51 515 000 kaj ili estas 99-procente koreoj laŭetne, sed pli kaj pli kreskas alietnaj loĝantoj.


* La Korea duoninsulo estas plejparte montara.


Historie Koreio havas ĉirkaŭ 5000 jarojn. Estis skribite, ke en 2333 a.K la unua antikva dinastio Gojoseon estis fondita de Dangun. Sekvis la periodo de la tri regnoj de Goguryeo, Baekje kaj Silla. La lasta venkis la aliajn du kaj unuigis parte la landon en 676, sed la nordan parton de Goguryeo, inkluzive Manĉurion, okupis la nove fondita regno Balhae. Estas notinde, ke la miljara ĉefurbo de Silla, Gyeongju kun multaj historiaj trezoroj estis listigita kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. Sekve la Korean duoninsulon regis la dinastioj Goryeo (918-1392) kaj Joseon (1392-1897), kiu en 1897 deklaris sin la Korea Imperio. Japanio okupis Koreion de 1910 ĝis 1945. Post la dua mondmilito la Korea duoninsulo estis dividita en Norda kaj Suda Koreioj. La popolo suferis interfratan militon dum tri jaroj (1950-1953) kaj tamen sindone penadis por evoluigi sian landon, kreante la esprimon “Miraklo ĉe la rivero Hangang”.


* La reĝo Sejong inventis la korean alfabeton 'hangulo' kun 28 literoj en 1443.


Ekonomie en 2015 Koreio okupis la 15an lokon de la mondo laŭ la malneta enlanda produkto kaj la pokapa enlanda produkto estis 27 195 usonaj dolaroj. La lando estas internacie konata kiel produktisto de inteligentaj telefonoj, duonkondukaĵoj, ŝtaloj, aŭtomobiloj, pintkvalitaj elektronikaĵoj kaj gigantaj ŝipoj. En 2015 Koreio havis la plej rapidan averaĝan interretan konekton en la mondo kaj 85 procentoj de la loĝantaro uzis interreton. Kulture Koreio estas tre riĉa kaj nun havas 12 mondajn kulturajn heredaĵojn kaj 19 nemateriajn kulturajn heredaĵojn de Unesko. Aktivas eleksterlandaj kaj naciaj religioj, interalie kristanismo, budhismo, katolikismo, ŭonbulismo, konfuceismo kaj ĉondoismo.

Kuirarte Koreio estas tre alloga. Ingrediencoj kaj pladoj multe varias laŭ provincoj. La korea reĝkorta kuirarto konsistis el la unikaj ĉiuregionaj specialaĵoj. Estas restoracioj, kiuj servas la reĝkortan kuirarton. Korea manĝo estas ĝenerale bazita sur rizo, nudelo, tofuo, ĝardena aŭ sovaĝa legomo, fiŝo, marherbo kaj viando. Legomoj estas pli konsumataj ol viandoj. Tradicie manĝaĵoj surtabliĝas ne pladon post plado, sed samtempe por komuna manĝo. Ĉiu prenas laŭ sia plaĉo. Koreoj manĝas rizon kaj supon per kulero kaj almanĝaĵojn per bastonetoj. Estas notinde, ke kuiritan rizon akompanas multnombraj almanĝaĵoj kune kun supo. La plej konata almanĝaĵo estas kimĉio, kiu estas fermentigita el pekina brasiko, akra papriko, ajlo, rafano kaj aliaj spicoj. Akvo aŭ hordea teo estas senpaga en manĝejoj.     

* Korea manĝtablo kun multaj almanĝaĵoj


Seulo, la kongresurbo, estas la ĉefurbo de Koreio ekde 1394. De la antikva tempo ĝi rolas kiel la centro de politiko, ekonomio, socio kaj kulturo de la lando. La urbon trakuras la rivero Hangang kaj ĉirkaŭas montoj. Dek milionoj da homoj vivas kaj la loĝdenseco estas tre alta. Ĝi gastigis la Aziajn Ludojn en 1986, la Somerajn Olimpikajn Ludojn en 1988, la Piedpilkan Mondpokalon en 2002, la Pintkunvenon de G20 en 2010, la Nuklean Sekurecan Pintkunvenon en 2012 kaj plurajn mondskalajn eventojn. La urbo estis nomita la monda dezajna ĉefurbo por la jaro 2010 kaj estas la naskiĝejo de “korea popmuziko” kaj “korea ondo”. Ĝi havis pli ol dek milionojn da internaciaj turistoj en 2014 kaj fariĝis la 9a plej vizitata urbo de la mondo. 

* La Seula urbodomo


En kaj ĉirkaŭ Seulo troviĝas kvin mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. La urbo estas turisme fascina loko, ke tradicio kaj moderno harmonie kontrastas unu kun la alia. Por ke kongresanoj ĝuu kaj tradicion kaj modernon de Seulo, la UK aranĝos interesajn ekskursojn al la jenaj destinoj: palacoj de la dinastio Joseon, tradiciaj stratoj de Insadong la dezajna placo Dongdaemun, la unua ĉiutaga tradicia bazaro Gwangjang, promenvojo laŭ la surmonta urbomuro Hanyang, la unua arboreto Hongneung, la multkultura areo Itaewon, la rizkuka muzeo, la nacia muzeo kaj la hangula muzeo.

Temas pri la Korea Esperanto-movado. Koreoj ekkonis kaj lernis Esperanton jam de la 1910-aj jaroj, precipe koreaj studentoj en Ĉinio kaj Japanio. Ili poste disvastigis ĝin en sia patrujo sub la japana okupo. Estas konate, ke la plej frua esperantisto estis HONG Myungheui (1888-1986), verkisto kaj poste vicĉefministro de Norda Koreio. En 1920 Verda E. KIM gvidis la unuan publikan lingvokurson en Koreio, post kiu li kaj la finintoj fondis Korean Asocion Esperantistan. 

Samjare la japana kolonia registaro proklamis transiron de militista subpremo al kultura politiko kaj permesis aperigon de koreaj ĵurnaloj kaj diversaj gazetoj. Ĉe ili esperantistoj okupis gravajn postenojn, aperigis Esperanto-literaturaĵojn, publikigis multajn artikolojn pri la graveco kaj ideo de Esperanto, prezentis Esperanto-librojn eksterlandajn kaj aranĝis regulajn Esperanto-rubrikojn. Estis la ora tempo de Esperanto en Koreio. De la fino de la 1930-aj jaroj la registaro furioze subpremis la lingvon kaj kulturon de Koreio kaj enkarcerigis plurajn esperantistojn kaj persekutis la Esperanto-movadon. 

Dum kaj post la korea milito la urbo Daegu fariĝis la nova centro de la Esperanto-movado. La tiea universitato Cheonggu oficiale enkondukis Esperanton sub la gvido de HONG Hengwi, kun kiu kunlaboris la estonta UEA-prezidanto LEE Chong-Yeong. En 1975 la du organizoj de Korea Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto-Societo kunfandiĝis al Korea Esperanto-Asocio, kies sidejo dekomence troviĝas en Seulo. En la 1960-aj kaj 70-aj jaroj Esperanto estis populara inter studentoj. La revuo La Espero el Koreio aperis de 1976 ĝis 1994 kaj la asocia organo La Lanterno Azia atingis sian 338an numeron en decembro 2016. La asocio kun centoj da aktivaj membroj havas 16 filiojn kaj filietojn tra la tuta lando kaj organizis sian 48an kongreson en oktobro 2016. Seula Esperanto-Kulturcentro organizis entute 300 lingvokursojn ekde 1991. Namganga Esperanto-lernejo okazigas kursokunvenon en ĉiuj printempo kaj aŭtuno ekde 1998. Esperanto estas instruata nun en 2 universitatoj kaj 10 lernejoj. Koreaj esperantistoj multe utiligas sociretajn servojn, precipe Kakaotalk, por informi novaĵojn, praktiki kaj lerni Esperanton kaj eĉ rekte elsendi Esperanto-renkontiĝojn.    

Krome, antaŭ kaj post la UK okazos aliaj gravaj aranĝoj: la 50a ILEI-Kongreso (15 julio – 22 julio en Busano), la 90a SAT-Kongreso (29 julio – 5 aŭgusto en Seulo), la 13a Internacia Meditado (29 julio – 1 aŭgusto en Iksano) kaj la 7a Staĝo de Liberaj Lernejoj por Geknaboj (29 julio – 6 aŭgusto en Goesan). Do, jam veninte al Koreio, bonvolu ne maltrafi ankaŭ ilin por pli multe ekscii “la landon de matena kvieto” kaj amikiĝi kun la homama, pacama kaj gastama popolo.
Verkis CHOE Taesok
신고