에스페란토/UK-20172017. 2. 23. 19:34

Jen mi priskribas la tuttagajn ekskursojn de la 102a Universala Kongreso en Seulo. La teksto estis liverita por la Dua Bulteno.

Tuttagaj ekskursoj

E1: KSZ, Imjingak  
▶ Mardo kaj merkredo 9h00 – 17h30 Prezo: € 74
La korea senarmeigita zono (KSZ) estis establita ĉe la fino de la korea milito en 1953 por servi kiel bufrozono inter Norda kaj Suda Koreioj. La zono longa je 250 kilometroj kaj vasta je 4 kilometroj estas natura kaj senhoma kaj estas la plej granda naturrezervejo de Azio, kiu abundas je faŭno kaj flaŭro. Ene de la zono estas la renkontiĝejo Panmunjeom inter la du ŝtatoj en la komuna sekureca areo. La zono distancas je ĉirkaŭ 70 kilometroj de Seulo.    
Imjingak estas parko ĉe la bordo de la rivero Imjingang proksime de KSZ. La parko havas multajn statuojn kaj monumentojn rilatajn al la korea milito (1950-1953). La parko estis fondita por konsoli homojn el ambaŭ flankoj, kiuj ne povas reveni al siaj hejmlokoj, familioj, parencoj aŭ amikoj pro la dividiĝo de la Korea duoninsulo. El la elrigardejo vidiĝas tero de Norda Koreio. Dum la ekskurso vi propraokule ekkonos la solan regionon de la mondo, kiu estas ankoraŭ neunuigita, kaj spertos la unikan restaĵon de la malvarmmilita erao.    

E2: Korea Folklora Vilaĝo, Fortikaĵo Hwaseong 
▶ Merkredo kaj ĵaŭdo 9h00 – 17h30 Prezo: € 49
La korea folklora vilaĝo Minsokchon estas subĉiela viva muzeo en la urbo Yongin kaj komplekse prezentas la folkloran vivon de la 500-jara dinastio Joseon. La vilaĝo estas tre populara turismejo kaj por koreoj kaj por eksterlandanoj. Ĝi estis fondita en 1974 por montri elementojn de koreaj tradiciaj vivo kaj kulturo. Estas replikoj de ĉirkaŭ 270 tradiciaj konstruaĵoj de malsamaj sociaj klasoj el diversaj regionoj. La vilaĝo havas ankaŭ tradician bazaron, manĝejojn kaj manlaborejojn. Roluloj amuzas vizitantojn per tradiciaj ludoj kaj spektakloj. Vizitantoj povas rigardi kaj mem sperti korean tradician kulturon.
La fortikaĵo Hwaseong estas defenda muro, kiu estas longa je 6 kilometroj kaj ĉirkaŭas la centron de la urbo Suwon. La reĝo Jeongjo translokis la tombon de sia patro al Suwon fine de la 18a jarcento kaj ĉirkaŭigis ĝin per defenda fortikaĵo. La fortikaĵo havas kvar pordegojn, bastionojn, kanonturojn, fumsignalajn turojn, arkpafejojn, gvatoturojn, sekretajn pordojn kaj aliajn. La fortikaĵo entenas ĉiujn elementojn de korea fortikaĵo kaj bone montras la arkitekturan teknikon de korea fortikaĵo. La fortikaĵo estis listigita en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. Vi ekkonos la defendan sistemon de koreaj tiamuloj.

E3: Vilaĝo Hanok en Jeonju 
▶ Merkredo 8h00 – 18h30 Prezo: € 56
* Hanoko, korea tradicia domo

Jeonju estas grava urbo de la sudokcidenta regiono de Koreio. La urbo estis la ĉefurbo de la dinastio Hubaekje (892-936) kaj la spirita ĉefurbo de la dinastio Joseon (1392-1897), kies fondreĝo devenis de la urbo. La urbo estas konata kiel la urbo de tradiciaj artoj kaj estas unu el la plej vizitataj turismaj urboj en Koreio. 

* Esperantistoj manĝas bibimbapon.

La plej alloga turismejo estas la vilaĝo Hanok, kiu signifas ‘korea tradicia domo’. La vilaĝo estis ekformita antaŭ 100 jaroj kontraŭ la disvastiĝo de japanaj loĝdomoj en la urbo kaj situas nun en la urbocentro. Dense troviĝas pli ol 800 koreaj tradiciaj domoj konstruitaj konforme al la urba medio. Ili kun aliaj pli fruaj koreaj tradiciaj konstruaĵoj forte kontrastas kun la moderna urboparto kaj donas tre specialan ĝuon. En la vilaĝo vi ĝuos ne nur impresajn hanokojn, sed ankaŭ diversajn tradiciajn spertojn. Ankaŭ la urbo estas fama per multnombraj almanĝaĵoj kaj bongustaj manĝaĵoj, ekzemple, bibimbapo (miksita rizo kun multaj sezonaj legomoj) kaj loka makolio kun diversaj medikamentaj materialoj. Krome, la urbo estas la centro de pansorio (ĝenro de korea muzika rakontado plenumata de unu kantisto kaj unu tamburisto), kiu estis listigita de Unesko en 2003 kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro. Vi do ekkonos buntajn tradiciajn elementojn de Koreio en la provinca urbo. 

E4: Buyeo, iama ĉefurbo de Baekje
▶ Lundo kaj merkredo 8h00 – 18h00 Prezo: € 48
Buyeo (la historia nomo: Sabi) estis la lasta ĉefurbo (538-660) de la dinastio Baekje (18 a.K.–660). Buyeo devenas de la nomo de la antikva korea regno Buyeo (2a jarcento a.K.-494), kiu regis en la nuna regiono de Manĉurio. En la regiono la kultura komplekso de Baekje estis establita kaj la historiaj areoj estis listigitaj en 2015 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. La komplekso inkluzivas la fortikaĵon Busosanseong, la reĝtombaron Neungsanni, la templon Jeongnimsa kaj fortikaĵon Naseong. Ĉiuoktobre okazas la kultura festivalo de Baekje.
En kaj ĉirkaŭ la urbo estas multaj historiaj restaĵoj de la dinastio Baekje. Ni vizitos la reĝtombaron, la surmontan fortikaĵon, la rokon Nakhwaam, el kiu laŭlegende tri mil servistinoj ĵetis sin en la riveron pro la disfalo de sia dinastio, la nacian muzeon kun multaj arkeologiaj malkovraĵoj, la templon Jeongnimsa kun kvinetaĝa granita pagodo, la unuan artefaritan lagon de Koreio kaj aliajn. Krome ni ĝuos montpejzaĝon per plezurŝipo. Vi ekscios pri la 700-jara dinastio Baekje, kiu regis en la Korea duoninsulo kun la aliaj du regnoj de Goguryeo kaj Silla. 

E5: Templo Jeondeungsa en Ganghwa, Marska sperto 
▶ Merkredo kaj vendredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 48
Ganghwa estas la nomo de la insulo proksime de Incheon. Pro sia unika geografia situo ĝi influis la leviĝon kaj ruiniĝon de siatempaj potencoj. Estas dirite, ke Dangun, la fondinto de la korea antikva dinastio Gojoseon (?-108 a.K.), konstruis altaron sur la pinto de la monto Manisan kaj donis oferojn al siaj prauloj. En la 13a jarcento la kortego de la dinastio Goryeo rifuĝis en la insulo kaj Ganghwa rolis kiel la dua ĉefurbo, kiam Mongolio invadis Koreion en 1232. Post kiam Goryeo kapitulacis al la mongoloj, militistaj koreaj elitoj ribelis (1270-1273) kontraŭ Goryeo kaj la mongola potenco. Ĉi tie okazis bataloj kontraŭ franca, usona kaj japana mararmeoj en la dua duono de la 19a jarcento.            
La templo Jeondeungsa estis fondita en la kvara jarcento kaj pro fajro restaŭrita en 1621. Ekde de 1678 la templo estis unu el la kvar lokoj, kiuj konservis La Kronikojn (1413-1865) de la Dinastio Joseon. La Kronikoj estis listigitaj en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. La regiono havas vastan marskon. Vi spertos tre raran okazon propramane kapti konkojn, krabojn kaj aliajn vivulojn en mara ŝlimo.  

E6: Templo Silleuksa en Yeoju, Ceramika Muzeo en Icheon 
▶ Merkredo 9h00 – 18h00 Prezo: € 49
Yeoju situas en la loko de ebenaĵo kaj altaĵo ĉe la rivero Namhangang kaj estas fama per sia bongusta rizo. La templo Silleuksa estas la sola templo en Koreio, kiu estis konstruita ĉe riverbordo. La templo estis fondita de la fama budhana monaĥo Wonhyo en 580. Ĝi fariĝis preĝloko dediĉita al la tombo de la reĝo Sejong (1397-1450), kiu estis translokita en 1469 al Yeoju. La templo havas plurajn trezorojn kaj en ĝia korto staras 500-jara junipero kaj 600-jara ginko.
La ceramika muzeo situas en Icheon najbare de Yeoju. Icheon estas konata kiel la centro de korea ceramika industrio kaj establis la ceramikartan vilaĝon kun pli ol 200 ceramikaj metiejoj, kie oni povas rigardi kaj aĉeti altnivelajn ceramikaĵojn. Vi konatiĝos kun la historio kaj tradicio de korea ceramika arto. 
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스