에스페란토/UK-20172017. 2. 23. 19:35

Jen mi priskribas la tuttagajn ekskursojn de la 102a Universala Kongreso en Seulo. La teksto estis liverita por la Dua Bulteno.

Duontagaj ekskursoj

D1: Palaco Gyeongbokgung, Gwanghwamun, Sarangchae 
▶ Vendredo 8h00 – 12h00 Prezo: € 28 
* La palaco Gyeongbokgung (Foto: KANG Hongu
La palaco Gyeongbonkgung ekkonstruita en 1395 estis la reĝa ĉefpalaco de la dinastio Joseon ĝis 1592, kiam japanaj invadistoj forbruligis la plejparton de la palacaj konstruaĵoj. La palaco servis kiel la domo de reĝoj kaj reĝa personaro kaj ankaŭ kiel la registara oficejo. La palaco estis ekrestaŭrita en 1865. La palaco, la simbolo de nacia suvereneco, estis sisteme detruita dum la japana okupo, sed la restaŭrado estis lanĉita en 1990. La palaco nun kun preskaŭ originala formo estas rigardata kiel la plej bela kaj granda el ĉiuj kvin palacoj de la dinastio Joseon. En ĝi troviĝas ankaŭ la nacia palaca muzeo kaj la nacia folklora muzeo.    
Gwanghwamun estas la enira ĉefpordego al la palaco Gyeongbokgung. Sarangchae estas la historia memordomo de la korea prezidentejo, kiu prezentas la pasintecon, nunecon kaj estontecon de Koreio kaj Seulo kaj eksponas ankaŭ koreajn tradiciajn metiaĵojn kaj la materialojn rilatajn al la sinsekvaj prezidentoj. 

D2: Palaco Changdeokgung, Stratoj de Insadong
▶ Mardo 8h00 – 12h00 Prezo: € 29
La palaco Changdeokgung estis ekkonstruita en 1405 kiel la dua palaco oriente de Gyeongbokgung, sed rolis kiel la ĉefpalaco post la forbrulo de Gyeongbokgung. La palaco estis plej longatempe loĝata de reĝoj kaj plej preferataj de multaj princoj. Kompare kun Gyeongbokgung, kiu estis konstruita por intence montri la dinastian dignecon, Changdeokgung estis strukturita konforme al la ĉirkaŭa naturo kaj sekvis la palacan tradicion de pli frua epoko kaj plej bone konservas la originalan formon el ĉiuj kvin palacoj de la dinastio Joseon. La malantaŭĝardeno de Changdeokgung estas la sola malantaŭĝardeno de koreaj palacoj kaj reprezentas koreajn tradiciajn ĝardenojn. Pro sia alta valoro la palaco estis listigia en 1997 kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.       
Insadong troviĝas pli ol 600 jarojn en la kerna parto de Seulo kaj estas konata kiel tradicia areo kaj reprezentas la kulturan historion de Koreio. Ĝiaj stratoj estas plenaj de antikvaĵejoj, artvendejoj, butikoj, galerioj, kafejoj, teejoj kaj restoracioj. Insadong estas unu el la plej popularaj seulaj turismejoj por eksterlandoj.

D3: Dezajna Placo Dongdaemun, Bazaro Gwangjang 
▶ Lundo 8h00 – 12h00 Prezo: € 24
La dezajna placo Dongdaemun estas multkultura komplekso kaj estas grava orientilo de Seulo por urba disvolviĝo. La placo granda konstruaĵareo estas korea moda nabo kaj populara turisma destino. La placo estis kontruita en la estinta loko de la bazopilka kaj la piedopilka stadionoj. La placo enhavas informejojn, dezajnan muzeon, dezajnan galerion, historian salonon, konferencejojn, ekspoziciejojn kaj aliajn. 
La bazaro Gwangjang estis malfermita en 1905 kaj estas la unua kaj plej granda ĉiutaga bazaro de Koreio. La bazaro havas pli ol 5000 vendejojn de teksaĵoj, vestaĵoj, manlaboraĵoj, tradiciaj medicinaĵoj, kuirujoj, memoraĵoj kaj aliaj varoj. Estas ankaŭ multaj manĝejoj de korea tradicia kuirarto. La bazaro estas fama per mungfaba patkuko (bindaettok), narkotika algorizaĵo (mayakgimbap). Vi ekkonos korean viglan bazaron plenan de homoj kaj varoj.    

D4: Piediro laŭ la urbomuro Hanyang
▶ Lundo 8h00 – 12h00 Prezo: € 23
En 1396 Hanyang (la malnova nomo de Seulo) estis ĉirkaŭmurita je 18.6 kilometroj por defendi kaj protekti la ĉefurbon de la dinastio Joseon. La muro ligas kvar montojn en la urbo kaj havas kvar pordegojn kaj kvar pordojn. La muro estis multe detruita dum la japana okupo kaj la korea milito kaj nun estas 70-procente restaŭrita. Ĉirkaŭ la urbomuro estas pli ol 100 naciaj kaj urbaj kulturaj trezoroj. 
Ni piede ekskursos laŭ la urbomuro sur la monto Bukaksan kaj entute 3.5-kilometra estas la itinero: la parko Waryong – Malbawigil – la pordo Sukjeongmun – la pordo Changeuimun. Dum la monta promenado vi renkontos la ekologian medion, historion, kulturon kaj naturon de Seulo. La plej alloga estas fascina rigardo al la Seula urbocentro, kie harmonias tradicio kaj moderno.

D5: Arboreto Hongneung 
▶ Ĵaŭdo 8h00 – 12h00 Prezo: € 23
La arboreto (botanikejo) Hongneung situas en la orienta parto de Seulo, do proksime de la kongresejo kaj estas la eksperimenta arbaro de la Korea Arbara Esplorinstituto. La loko antaŭe estis la tombo de la imperiestrino Myeongseong. Post la translokigo de la tombo la arboreto estis establita en 1922 kaj estas la unua arboreto de Koreio. Nun troviĝas entute 1224 arbospecioj kaj 811 herbospecioj. Kreskigataj estas tre raraj plantoj de Koreio kaj ankaŭ de diversaj eksterlandoj. La arboreto celas kaj sciencan studadon kaj priarbaran edukadon. Vi ekkonos koreajn diversregionajn plantojn kaj ĝuos promenadon en la arbaro, fuĝante de somera varmego.   

D6: Seula Turo en Namsan, Itaewon
▶ Merkredo 18h00 – 22h00 Prezo: € 30 
La seula turo YTN estis finkonstruita en 1975 sur la pinto de la monto Namsan en la urbocentro. La turo havas elsendan kaj turisman funkciojn. La turo estas alta je 236 metroj kaj markas la plej altan punkton en Seulo krom la monda turo Lotte. Supre de la turo estas elrigardejo, el kiu vidiĝas la tuta Seulo en hela tago. La grundo de la elrigardejo rondiras en 48 minutoj.
Itaewon estas seula areo populara por seulanoj kaj eksterlandaj turistoj. La areo estas loĝata de multaj eksterlandanoj kaj usonaj soldatoj kaj karakterizas sin per diverslandaj kulturoj. Ĉi tie oni povas ĝui baratan, pakistanan, turkan, tajlandan, germanan, hispanan, italan, anglan, francan kaj meksikan kuirartojn, kiuj ne vaste haveblas en Koreio. Troviĝas multaj vendejoj, kiuj vendas ne nur koreajn produktaĵojn, sed ankaŭ aŭtentikajn importaĵojn. Do Itaewon estas konata kiel “Okcidenta kvartalo”.    

D7: Koreaj Manĝaĵoj 
▶ Ĵaŭdo 13h00 – 18h00 Prezo: € 34
En korea kuirarto estas ne nur kimĉio kaj bulgogio, sed sennombraj atrakciaj manĝaĵoj. Unu el ili estas rizkuko (tteok), kiu estas farata el la faruno de glueca rizo kun diversaj nuksoj, fruktoj kaj aliaj ingrediencoj. Ni vizitos la rizkukan muzeon en la urbocentro. Eksponataj estas diversaj rizkukoj ĝuataj dum festotagoj kaj festenoj en Koreio kaj ankaŭ sezonaj rizkukoj. Vi vidos ankaŭ multajn koreajn manĝaĵojn uzatajn en tradiciaj ritoj.   

D8: Nacia Muzeo, Hangula Muzeo 
▶ Dimanĉo 13h00 – 17h00 Prezo: € 28
La nacia muzeo de Koreio estas la ĉefmuzeo de koreaj historio kaj arto kaj estas la kultura organizaĵo, kiu reprezentas Koreion. La muzeo estis establita en 1945 kaj ne nur montras ekspoziciaĵojn, sed ankaŭ plenumas diversajn studojn kaj esplorojn en la kampoj de arkeologio, historio kaj arto. La muzeo konsistas el 6 sekcioj kaj 50 ĉambroj kun 12, 044 objektoj. Alte valoraj estas la ora krono el la 5a jarcento, la pensanta bodisatvo el la 7a jarcento, la ceramika incensujo el la 12a jarcento kaj la 5-etaĝa pagodo el la 14a jarcento. La muzeo kun pli ol tri milionoj da vizitantoj jare estas unu el la plej multe vizitataj muzeoj en la mondo.
La nacia hangula muzeo temas pri hangulo, la korea alfabeto. La muzeo estis establita en 2014 kaj konservas historiajn restaĵojn de hangulo. Hangulo estis kreita de la reĝo Sejong en 1443, por ke la simpla popolo povu skribi la korean lingvon. Ĝis tiam la ĉinaj skriboj estis uzataj de kleruloj. Vi konatiĝos kun la ekesto, populariĝo kaj lastatempa disvastiĝo de hangulo.
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스