에스페란토/UK-20172016. 12. 6. 08:24

Verkis CHOE Taesok


Bonvenon al Koreio kaj al la 102-a UK en 2017!
Al multaj kongresanoj jam malfacilas esti sen interreto. Aliro al interreto gravas en fremda lando, kie vi bezonas akiri informojn rapide, ekzemple, kiel atingi la vojon al dezirata loko, kiuj vidindaj lokoj troviĝas ĉirkaŭ vi… 
En multaj landoj de Eŭropo, kie mi loĝas, eksterlandanoj povas facile aĉeti lokan SIM-karton kiel ĉokoladon en grandvendejoj por siaj telefonado kaj retumado. Tamen bedaŭrinde tio ne validas por Koreio, kiu eĉ estas alte evoluinta en tiu kampo. 
Mi do ŝatus dividi la informon kiel uzi interreton en la lando, kiu havas grandan retrapidecon tra la tuta lando. Antaŭ ĉio necesas havigi al vi EG SIM-karton en la flughaveno Incheon. EG SIM-karto estas vendata nur al eksterlandanoj. Eblas ankaŭ lui SIM-karton por 5, 10 aŭ 30 tagoj ĉe la koncerna budo sur la unua etaĝo de la flughaveno Incheon.      
* Fonto: egsimcard.co.kr

1. Kie aĉeti EG SIM-karton
Aĉeteblas EG SIM-karto en la vojaĝcentro de AREX (Travel Center of Airport Railroad Express) de la flughaveno Incheon. La vojaĝcentro laboras ĉiutage de 09h00 ĝis 21h30. Aĉeteblas la karto interrete kaj en la sama centro de la stacidomo Seulo kaj en difinitaj oportunaj butikoj de GS25. Vizitu la koncernan retpaĝon: http://egsimcard.co.kr/eng/buy-eg-sim-card/offline/buy-egsimcard.asp

2. Kiel atingi la vojaĝcentron
* Fonto: egsimcard.co.kr

La vojaĝcentro troviĝas en la unua subtera etaĝo (B1F) de la flughaveno Incheon.
Kiam vi jam estas en la alvenejo, trovu la elirejon n-ro 8.
Ne eliru, sed returne iru, kaj vi trovos la ŝtuparlifton.
Malsupreniĝu al la unua subtera etaĝo kaj rekten iru en la direkto al la flughavena fervojo (Airport railroad). 
Post 10-20 minutoj vi povas alveni al la vojaĝcentro de AREX (Travel Center of Airport Railroad). 

3. Kian planon aĉeti
* Fonto: egsimcard.co.kr

Estas kvar planoj kiel jene (unu eŭro valoras nun 1250 ŭonojn): 
60000 ŭonoj: informkvanto 5GB
50000 ŭonoj: informkvanto 2GB
30000 ŭonoj: informkvanto 1GB
20000 ŭonoj: informkvanto 61MB

Vi povas aĉeti unu el la supraj planoj laŭ via bezono. 

Nepre aĉetu interrete kaj vi ricevos 50 procentojn da rabato.
Ĉe la vojaĝcentro vi montru vian pasporton al la deĵoranto kaj ŝi donos al vi la karteton. 

Aĉetu ĝin interrete, eĉ estante ĉe la vojaĝcentro, kaj vi ricevas ankaŭ la rabaton.
Post la sukcesa  aĉeto vi iru kaj montru vian pasporton al la deĵoranto.

EG SIM-karto uzeblas ĝis 30 tagoj post aktivigo.  
 
* Fonto: egsimcard.co.kr

Aĉetante nepre montru viajn telefonon kaj SIM-karton, por ke vendanto donu al vi taŭgan SIM-karton por via telefono.
Malŝaltu “data service” tie, kie vi povas uzi sendratan interreton.
Respondo al telefonalvoko estas senpaga.
Telefonalvoko kostas 4.4 ŭonojn en sekundo.
Ne haveblas servo de internaciaj mesaĝoj (SMS, LMS, MMS). 

4. Kiel aktivigi 
Sekvu la uzinstrukcion, kiun vi ricevas ĉe aĉeto.
Ŝtupo 1: malfermu la retlegilon.
Ŝtupo 2: Vizitu la retejon: m.egsimcard.co.kr
           (1) Elektu lingvon
           (2) Aliĝu nun  
Ŝtupo 3: Legu kaj konsentu “Service Terms and Conditions”.
Ŝtupo 4: Plenigu en la mendilo.
           (1) Enmetu telefonnumeron sur la SIM-karta koverto. 
           (2) Enmetu la lastajn tri de la seria numero sur la SIM-karta etikedo kaj retpoŝton.   
           (3) Alŝutu kopion de via pasporto, fotinte la pasportan paĝon kun via donitaĵo. 
Ŝtupo 5: Aktivigu la SIM-karton en laborhoroj (09h00-22h00 dumsemajne; 09h00-18h00
           semajnfine); procezo daŭras malpli ol 10 minutojn.
Ŝtupo 6: Ĝuu telefonadon kaj retumadon, se la procezo estas plenumita. La sistemo sendos 
           al vi la mesaĝon kun bilanco kaj malvalida dato, se la aktivigo estas sukcesa.

5. Sociretilo - Kakaotalk
Mi rekomendas al vi la senpagan telefonan aplikaĵon Kakaotalk, kiu estas la plej populara inter koreaj esperantistoj, kiuj povas helpi vin en la reala tempo. 
Se vi interesiĝas pri la aplikaĵo, instalu ĝin en via telefono kaj aliĝu al la babilejo UK2017-info (https://open.kakao.com/o/gvgmceq), en kiu vi povas informiĝi kaj demandi pri la UK kaj aliaj kaj amikiĝi kun kongresanoj. 

La supra teksto estas ĝisdatigata laŭeble. Mi esperas, ke la informo utilos al vi.
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스