에스페란토/UK-20172016. 12. 5. 20:04

Verkis CHOE Taesok
Bonvenon al Koreio kaj al la 102-a UK!
Iuj jam aĉetis siajn vojaĝbiletojn por partopreni en la Seula Universala Kongreso en 2017 kaj interesiĝas pri tio, kiel ili povas atingi sen granda zorgo la kongresejon de la giganta flughaveno Incheon, kiun jare uzas 50 milionoj da pasaĝeroj. Eĉ estante iama seulano, ankaŭ mi povas facile konfuziĝi en la komplika trafiko de la urbego. Tial mi ŝatus dividi la informon kiel atingi de la flughaveno la kongresejon en la tereno de Hankuk Universitaton de Fremdaj Studoj (sube HUFS). La kongresejo atingeblas per buso, taksio aŭ trajno-metroo. Seulo estas tiom granda kaj homplena, ke sur tieaj stratoj regas sufiĉe intensa trafiko. Do konsilindas veturi per metroo kaj mi klarigas kiel atingi la kongresejon per ĝi. 

1. Kiel atingi la fervojan haltejon de la flughaveno  
* Modifita surbaze de la fonto: http://www.airport.kr/ 

La haltejo troviĝas en la unua subtera etaĝo (B1F) de la flughaveno Incheon.
Kiam vi jam estas en la alvenejo, trovu la elirejon n-ro 8.
Ne eliru, sed returne iru, kaj vi trovos la ŝtuparlifton.
Malsupreniĝu al la unua subtera etaĝo kaj rekten iru en la direkto al la flughavena fervojo (Airport railroad). 
Post 10-20 minutoj vi povas alveni al la vojaĝcentro de AREX (Travel Center of Airport Railroad) kaj al la fervoja haltejo. 

* Fonto: http://visitkorea.or.kr



Nepre havigu al vi la seulan kaj la metroan mapojn, kiuj senpage haveblas en la flughaveno. 
Krome konsilindas scipovi almenaŭ legi vortojn de la korea lingvo, kiu konsistas el 14 konsonantoj kaj 10 vokaloj. La prezoj malsupre skribitaj estas en novembro 2016 kaj unu eŭro valoras proksimume 1250 ŭonojn. 

2. Kiel atingi la haltejon HUFS
Necesas veturi unue per trajno kaj poste per metroo. Estas du specoj de trajno. Unu estas ekspresa trajno luksa kaj la alia estas ĉiehalta trajno normala. Ambaŭ trajnoj veturigas vin al la stacidomo Seulo, kiu distancas 58 kilometrojn de la flughaveno. Bonvolu atenti, ke ilia kajo estas malsama.  
 
* Fervoja linio modifita surbaze de la fonto: http://english.visitkorea.or.kr/

Ĉirkaŭ 2 horojn daŭras la tuta vojaĝo de la flughaveno al la haltejo HUFS (외대앞역 en la korea, Hankuk University of Foreign Studis en la angla). La haltejo nomiĝas same kiel la universitato. 

1) Ĉiehalta trajno (All-stop train) kaj metroo   
* Ĉiehalta trajno (fonto: http://www.arex.or.kr/)

Tempodaŭro: 58 minutoj ĝis la stacidomo Seulo kaj 20 minutoj ĝis la haltejo HUFS
Ofteco: je ĉiuj 6-8 minutoj
Prezo: 4850 ŭonoj (4350 por veturo, 500 por kaŭcio)

Aĉetu unufojan veturkarton aŭ trafikan karton ĉe la informejo de AREX aŭ ĉe aŭtomataj vendmaŝinoj. 
La trajno haltas 11-foje kaj via lasta haltejo estas 11-a, la stacidomo Seulo.  

Eltrajniĝu kaj transiĝu en la unualinian metroon. 
Prenu la ĝustan direkton al la celo. La sekva haltejo de la stacidomo estas ne Namyeong 남영역, sed City Hall 시청역.   
Metroe plu veturu kun la sama veturkarto al la haltejo HUFS.
La haltejo HUFS estas 11-a de la stacidomo Seulo.
 
* Parto de la unualinia metroo (vidu la stacidomon Seulo 서울역 en la korea kaj la haltejon HUFS 외대앞 en la korea.)    

Enirante kaj elirante tuŝu la terminalon per la unufoja veturkarto aŭ trafika karto kaj elirinte enmetu nur la unufojan veturkarton en kaŭciredonan maŝinon ĉe la elirejo por ricevi la kaŭcion de 500 ŭonoj.
Ĉiehalta trajno haltas ankaŭ en la flughaveno Gimpo. Veturu sammaniere. La tuta vojaĝo al la haltejo HUFS kostas 2250 ŭonojn (1750 por veturo + 500 por kaŭcio).

2) Ekspresa trajno (Express train) kaj metroo 
* Ekspresa trajno (Fonto: http://www.arex.or.kr/)

Tempodaŭro: 43 minutoj ĝis la stacidomo Seulo kaj 20 minutoj ĝis la haltejo HUFS
Ofteco: je ĉiuj 35 minutoj
Prezo: 8000 ŭonoj por plenkreskuloj, 6900 ŭonoj por infanoj (ĝis 12 jaroj), 6000 ŭonoj por pli ol 2 homoj, 7500 ŭonoj ĉe aŭtomataj vendmaŝinoj. Bv. atenti, ke la prezo estas nur por ekspresa trajno.  

Aĉetu kaj bileton por ekspresa trajno ĝis la stacidomo Seulo kaj unufojan veturkarton por metroo ekde la stacidomo Seulo ĝis la haltejo HUFS. La unufoja veturkarto kostas 1850 ŭonojn (1350 por veturo, 500 por kaŭcio). 
La trajno senhalte atingas la stacidomon Seulo.
Eltrajniĝu kaj transiĝu en la unualinian metroon.
Prenu la ĝustan direkton al la celo. La sekva haltejo de la stacidomo estas ne Namyeong 남영역, sed City Hall 시청역.   
Metroe plu veturu kun la unufoja veturkarto al la haltejo HUFS.
La haltejo HUFS estas 11-a de la stacidomo Seulo.

Enirante kaj elirante tuŝu la terminalon per la unufoja veturkarto kaj elirinte enmetu ĝin en kaŭciredonan maŝinon ĉe la elirejo por ricevi la kaŭcion de 500 ŭonoj. 
(Klarigo en la angla kiel atingi la stacidomon ĉe
http://english.visitkorea.or.kr/enu/TRP/TP_ENG_2_1.jsp)

3) Avantaĝoj de la du trajnoj
Ĉiehalta trajno havas la avantaĝojn: (1) la trajno veturas pli ofte, (2) la veturo estas malpli kosta je 3000-5000 ŭonoj, (3) vi veturas kun la sama veturkarto al la haltejo HUFS.
Ekspresa trajno havas la avantaĝojn: (1) ĉiu havas sian sidlokon kaj veturas komforte, (2) la trajno senhalte kaj pli rapide je 15 minutoj atingas la stacidomon Seulo, (3) la grupa aĉeto de pli ol 2 homoj ricevas rabaton de 25 procentoj.  

4) Trafika karto T-money 
* Trafika karto T-money (fonto: http://www.t-money.co.kr/) 

Krom unufoja veturkarto aŭ bileto, kontraŭ la monsumo antaŭkalkulita laŭ via bezono aĉeteblas kaj facile reŝargeblas la trafika karto T-money ĉe haltejoj, kioskoj kaj oportunaj butikoj CU, Mini Stop, 365 Plus, With Me aŭ 7-Eleven. Riceveblas la restanta mono minus 500 ŭonoj ĉe oportunaj butikoj. La trafika karto mem kostas 2500-5000 ŭonojn. La baza prezo ĝis 10 kilometroj da metroa veturo kun trafika karto estas 1250 ŭonoj. Necesas aĉetante registri la naskiĝdaton por ricevi rabaton por infanoj (de 6 ĝis 12 jaroj) kaj neplenkreskuloj (ĝis 18 jaroj).
Trafika karto havas la avantaĝojn: (1) vi ne bezonas ĉiufoje aĉeti unufojan veturkarton kaj ricevi kaŭcion, (2) ĉiufoja veturo kun la trafika karto ricevas la rabaton de 100 ŭonoj, (3) la karto validas por metro, trajno kaj buso por la tuta lando. 

3. De la haltejo HUFS al la kongresejo
La kongresejo, ĝuste la virtuala fakultato de HUFS, distancas 300 metrojn de la haltejo HUFS.
Elmetroiĝu kaj eliru el la elirejo n-ro 1.
Dekstreniĝu ĉe la strato, kaj post 5-minuta piediro vi atingos la kongresejon maldekstre tuj post la ĉefenirejo de Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj.
 
* Mapo de la haltejo ĝis la kongresejo

4. Rekomendindaĵoj
Sociretilo: https://open.kakao.com/o/gvgmceq (UK2017-info)
Inter koreaj esperantistoj la senpaga telefona aplikaĵo Kakaotalk estas la plej populara sociretilo. Se vi interesiĝas pri la aplikaĵo, instalu ĝin en via telefono kaj aliĝu al la babilejo UK2017-info, en kiu vi povas informiĝi kaj demandi pri la UK kaj amikiĝi kun aliaj kongresanoj en la reala tempo.     

La supra teksto estas ĝisdatigata laŭeble. Mi esperas, ke la informo utilos al via enorda alveno al la kongresejo.
Verkis CHOE Taesok
Posted by 초유스