에스페란토/UK-20172016. 12. 5. 18:09

* La seula placo Gwanghwamun

Jen estas la teksto, kiun mi kunverkis por la Dua Bulteno de la 102a UK

Ĝenerale
Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima diplomatia reprezentejo de la Korea Respubliko (bv. mem trovi ĝian adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi bezonas vizon kaj sub kiuj kondiĉoj. La Korea Respubliko havas interkonsenton pri senvizaj vojaĝoj kun 155 landoj (2016).
CO/LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2017 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.

Dokumentoj
Ĉiu vizitanto devas havi pasporton validan plu minimume ses monatojn post la forirdato, koncernan vizon, samkiel revenbileton. La kongresanoj mem devas zorgi pri akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de CO/LKK.

Konfirmiloj kaj invitleteroj
Normale la Kongresa Konfirmilo devas sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun la CO sendos se oni petos ĝin. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bonvolu konscii, ke nek la CO nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.

Datoj
Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (22-a ĝis 29-a de julio, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Mongarantioj kaj asekuroj
Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon (depende de la civitaneco), necesas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri la pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla en via hejmlanda flughaveno.
Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano prefere asekuru sin por la tuta daŭro de la vojaĝo kaj restado.

Alveno al Seulo kaj la kongresejo
Koreio izolite situas en orienta Azio. Asiana Airlines, la oficiala flugkompanio de la kongreso, havas bonajn konektojn kun multaj urboj de la mondo (vd. apartan flugoferton en tiu ĉi bulteno). Proksime de Seulo estas du internaciaj flughavenoj – Incheon kaj Gimpo. Bonveniga servo funkcios ĉe la flughaveno Incheon, ekde mateno de la 22-a de julio. En la flughaveno Incheon oni povas preni flughavenan trajnon ĝis la trajna stacidomo Seulo (서울역) kaj tie ŝanĝi al la unualinia metroo ĝis la haltejo Hankuk University of Foreign Studies (외대앞역, sube HUFS); la tuta vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 2 horojn kaj kostas 4850 ŭonojn (3.9 eŭrojn) por normala trajno kaj metroo. De la flughaveno Gimpo oni povas veturi sammaniere; la tuta vojaĝo daŭras ĉirkaŭ unu kaj duonan horon kaj kostas 2250 ŭonojn (1.8 eŭrojn).
De Ĉinio kaj Japanio oni povas atingi la landon prame. De Ĉinio pramo alvenas al la korea haveno Incheon, en kiu oni povas preni buson 12 aŭ 24 ĝis la metroa haltejo Dongincheon (동인천역) kaj tie preni la unualinian metroon ĝis la haltejo HUFS; la tuta vojaĝo povas daŭri ĉirkaŭ 2 horojn. De Japanio pramo alvenas al la urbo Busan, de kie oni povas atingi la trajnan stacidomon Seulo post 3-hora KTX-veturo (la bileto kostas 59800 ŭonojn) kaj tie preni la unualinian metroon ĝis la haltejo HUFS; la metroa vojaĝo povas daŭri ĉirkaŭ 20 minutojn kaj kostas 1850 ŭonojn (1.5 eŭrojn).
La kongresejo distancas je 300 metroj de la metroa haltejo HUFS, de kie oni eliru el la elirejo n-ro 1 kaj dekstreniĝu ĉe la strato kaj oni atingos la kongresejon post 5-minuta piediro. Bv. ne forgesi ricevi la 500-ŭonan kaŭcion de unufoja veturkarto (vd. informon pri enurba trafiko).
[La koncerna retpaĝo: kiel atingi la kongresejon de la flughaveno Incheon
Kiel aĉeti bileton kaj veturi al la kongreseja haltejo

La kongresejo
Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj (한국외국어대학교, mallonge HUFS), Imunno 107, Dongdaemungu, KR-02450, Seoul.
Por kongresrilataj aferoj bv. ne skribi al la kongresejo sed nur al la konstanta adreso de UEA en Roterdamo.
Posted by 초유스