아래는 한국어 단어 엿을 국제어 에스페란토로 어떻게 번역할 것인가에 대한 Lingva konsultejo 토론 내용이다. 대부분 이 엿을 에스페란토로 번역할 것이 아니라 새로운 단어를 만드는데 동의한다. 여러 가지 제안이 나왔다. joto, jato, jeoto, joso다. 이 문제를 제기한 초유스는 결국 에스페란토에서 이 단어를 가장 많이 사용할 수 있는 사람들은 한국 에스페란토인이기 때문에 이들 귀에 joto, jato, jeoto보다 joso가 문장 속에서 더 쉽게 원래 한국어 단어를 알아볼 수 있게 한다고 말했다. 이에 Bertilo, Gamacho, Jorge가 이 댓글에 좋아하기를 누르게 되었다. 혹시 더 좋은 의견이 있으신 분들은 댓글을 달아주세요.    


SJ Yang - originally posted to Flickr as KICX0531


FROM NOTIFICATIONS

Mi nun tradukas libron, en kiu aperas la nomo de la korea dolĉaĵo, kiu aspektas en la fotoj. Ĝi nomiĝas 엿 (yeot) en la korea, unu el la koreaj tradiciaj dolĉaĵoj, farita el vaporkuirita rizo, glueca rizo, sorgo, maizo, batata amelo aŭ alia greno. Oni miksas vaporkuiritan grenon kun malto kaj dekoktas ĝin en kaldrono por longa tempo. Ĉu iuj havas la ideon kiel traduki ĝin en Esperanto? 

http://en.wikipedia.org/wiki/Yeothttp://es.wikipedia.org/wiki/Yeot

* korajn dankon pro viaj valoraj komentoj, kiuj ja kuraĝigas al mi enkonduki novan vorton. Mi cerbumis inter joto, joso (prononce yeot, sed skribe jeos), jeoto. Joto en Esperanto jam havas sian signifon. Nun mi kliniĝas al 'joso'.

Like ·  · 
  • Renato Corsetti Mi dirus ke oni rajtus enkonduki la radikon "jeot-o" por ĝi. La apartajn specojn de jotoj, pri kiuj parolas vikipedio, oni povus redoni per "jeoto" kaj adjektiva priskribo.
  • André Müller Dolĉaj grenbastonetoj, se oni ne bezonas iun precizan nomon por ekzakte tiu afero (tiu vorto povus ja ankaŭ priskribi "cereal bar", germane "Müesliriegel").
    Se oni volas inventi fakvorton, tiam eble "joto" taŭgus. Aŭ eble "joso" laŭ la ortografio de la korea.
  • Istvan Ertl sed kial ne "jato"?
  • André Müller Atentu, ke jeot' kiel radiko havus 2 silabojn, la korea vorto nur unu, la -eo- estas unu vokalo (inter o kaj a). Ne rekreu abomenan mistransskribon kiel por "Seulo".
  • André Müller Jes, jato ankaŭ povus taŭgi.
  • Jorge Camacho Unue oni havu gheneralan, sisteman regularon por esperantiga transskribo de koreaj sonoj. Eble -eu- kaj -eo- tute ne estas monstraj ene de tiu sistemo. Pensu pri "teamo", "soifo" ktp.
  • André Müller Hm, bona argumento, Jorge.
  • Jorge Camacho Kompreneble, sistemo au regularo povas havi esceptojn au neregulitajn partojn: soifo/vualo.
  • Renato Corsetti Pardonu! Mi havas neniun ideon pri la elparolo de la korea. Ĝenerale mi ekirus de la elparolo per la plej proksima Esperanta sono, krom se oni volas diri "grenbastoneto".
  • André Müller Mi kredas, ke la elparolo de la korea vorto estas [jʌt], do, kiel la angla "but", sed kun y-sono je la komenco.
  • Renato Corsetti En tiu okazo, mi dirus "jat-o".
  • Bertilo Wennergren Problemeto pri uzo de "eo" estas, ke "eo" estas uzata en unu sistemo de transskribado de la Koreo, sed ne en ĉiuj. Tiu sistemo nun estas oficiala (en Sud-Koreujo), sed ĝi estas sufiĉe nova (enkondukita en 2000) kaj oni abunde uzas ankaŭ aliajn sistemoj...See More
  • Markos Kramer Pro la komento de Bertilo mi opinias, ke estas pli bone baziĝi sur prononco ol sur la nuntempe oficiala latinliterigo. Ŝajne la prononco estas inter "jat" kaj "jot". Pro la jama okupiteco de la radiko "jot/", mi preferus la formon "jat/o". Mi ne komprenas, kial iuj proponas "jos/o". Ĉu en la korea ankaŭ povas prononciĝi [s] anstataŭ [t] fine de tiu vorto?
  • André Müller Nu, laŭ la skribmaniero estas la litero -s je la fino, sed ĝin oni regule elparolas -t je la silabfino (ne ekzistas silaboj kiuj finiĝas per -s en la korea). Do, laŭ la skribo, joso aŭ jaso ankaŭ eblas, sed estas eble misgvidantaj. Jato eble vere taŭgas.
  • Balázs Wacha Cxu oni uzas, uzos singularon aux - pluralon: Cxu jatp estas peco aux pecaro?
  • Balázs Wacha Mi ja neniam mangxis jaton...
  • Bertilo Wennergren Tiu "엿" estas laŭlitere "jos". Kiel André skribis, kiam tia "s" aperas silabofine ĝi sonas kiel "t", sed tuj se oni aldonas finaĵon vokalan, ĝi fariĝas "s". Ekzemple oni povas aldoni la nominativan finaĵon (aŭ eble postpozicion...) "i": "josi". Tiam ne plu estas "t", sed "s" (kvankam tiu "s" antaŭ "i" tonas kiel "ŝ"...). Kun topika finaĵo/postpozicio "eul" ni tamen ricevas "joseul", kie "s" vere sonas kiel "s". Principe (fonologie) do ja estas "s", kiu pro fonetika kunteksto iam sonas kiel "t".

    Estas interese, ke la vorto "Internet" estas transprenita en la Korean kiel "인터넷", transskribe "Inteones", sed sone "intonet". Kun aldonita finaĵo ni tamen ricevas "inteonesi" aŭ "inteoneseul", kie sonas "ŝ" kaj "s" respektive.

    (Espereble mi ne fuŝis la detalojn. Mi ne vere regas la Korean, sed tamen iom konatiĝis kun ĝiaj bazaj elementoj, kaj siatempe povis iom babili pri ĉiutagaj aferoj).
  • Taesok 대석 Unue mi dankas pro viaj utilaj komentoj.
    Jen pri jos/o:
    André Müller kaj Bertilo Wennergren jam trafe klarigis la korean literon ‘ㅅ’(s).
    La litero ㅅ(s) samkiel ㄷ(d), ㅌ(t), ㅆ(ss), ㅈ(ĝ), ㅊ(ĉ) kaj ㅎ(h) ĉiam sonas ‘t’ silabofine, sed kiam la sekva silabo komenciĝas per vokalo, la litero ㅅ(s) prononciĝas ne kiel t, sed kiel s. 
    Ekzemple 
    엿이 jŏ’s-i (이 estas nominativo) 
    엿을 jŏ’s-ŭl (을 estas akuzativo)
    엿에 jŏ’s-e (에 estas postpozicio)
    Do en frazo, al la oreloj de koreaj esperantistoj, joso povas esti prononce pli facile rekonebla ol jato, joto, jeoto…
Posted by 초유스