에스페란토2013. 2. 6. 18:47

이 글은 국제어 에스페란토로 쓴 중국 내몽고 티안쟈빙 고등학교와 경남 원경 고등학교의 자매결연 소식을 담고 있습니다.
 
Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

Ofte internacie ĝemeliĝas urboj, universitatoj, asocioj, kluboj kaj similaj. Tia fenomeno ne mankas ankaŭ en Esperantujo. Tamen unuafoje en Koreio okazis ĝemeliĝo de du lernejoj pere de Esperanto.

El la du lernejoj unu estas la supermezlernejo Tianjiabing de Baotou en Interna Mongolio, aŭtonoma regiono de la Ĉina Popola Respubliko kaj la alia estas la supermezlernejo Wonkyung de Kyungsangnamdo en la Korea Respubliko. 

Ĉefaj motoroj de la ĝemeliĝo estis LIU Baoguo (Ĉinio) kaj HAN Sook-hee (Koreio), kiuj instruas Esperanton en sia respektiva lernejo. Ili konatiĝis unue per retbabilejo kaj priparolis eventualan ĝemeliĝon, renkontiĝinte en la en la 45a Konferenco de ILEI en Kunming, Ĉinio. Ili evoluigis la aferon. Okaze de la 3a ILEI-Seminario de Orienta Azio (ISOA) la delegacio de la ĉina lernejo vizitis Koreion.

En la 24a de januaro 2013 MA Xin, vicdirektoro de la ĉina lernejo kaj PARK Young Hoon, direktoro de la korea lernejo, subskribis la oficialan ĝemeliĝan interkonsenton en la sporta halo de la supermezlernejo Wonkyung. La ĝemeliĝan ceremonion ĉeestis ne nur ambaŭlandaj esperantistoj, sed ankaŭ 130 geinstruistoj de la 10 alternativaj lernejoj, kiuj apartenas al la eklezio de ŭonbulismo. Gratulparolis GONG Xiaofeng, prezidanto de la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj estrarano de ILEI.

Do, Esperanto ludis gravan rolon por ĝemeligi la du lernejojn. Ambaŭ lernejoj konsentis regulajn vizitojn kaj interŝanĝojn.

raportas CHOE Taesok


* Ĉiuj fotoj: HAN Sook-hee


Posted by 초유스