에스페란토2011. 9. 29. 17:38

아래글은 "에스페란토 청년 공동세미나 30주년"에 보내는 에스페란토로 된 축하문입니다.

Salutmesaĝo:

Mi kore gratulas la tridekjariĝon de la Komuna Seminario (KS) kaj dankas la ĝisnun sinsekvintajn junajn esperantistojn, sen kies agado ne eblus la hodiaŭa atingo de la KS, kiu seninterrompe okazis jaron post jaro.  Estas tute hazarda koincido, ke ĉi-jare tridekjara estas ankaŭ mia esperantista vivo.  Do por mi estas duobla plezuro gratuli la jubilean KS-on.

En la unua KS en Koreio mi ne partoprenis kaj nur iom memoras pri la tria KS en Cheonan.  Tamen mi bone memoras pri la 5a KS, kiu okazis en la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksan.  Tiam min pleje impresis tio, ke 
junuloj kaj koreaj kaj japanaj gaje dancadis laŭ korea tradicia kamparana muziko. 

La 8a KS en 1989 donis al mi signifan motivon por alidirekti mian vivon.  La KS okazis en la junulara gastejo Ĉigasaki en Japanio.  Notinde estas, ke en tiu jaro la korea registaro permesis al siaj civitanoj libere vojaĝi eksterlanden.  Tio heplis al multaj koreaj junuloj partopreni en la KS kaj la nombro de la sesdek koreaj ĉeestantoj estas ĝis nun la plej granda por la KS-oj okazintaj ekster Koreio. 

La tiam ĝuita viva Esperantujo forte impresis min kaj mi decidis pli studi kaj spertiĝi en Eŭropo, kie pli viglas la Esperanto-movado.  Fine mi kreis mian esperantistan familion kaj loĝas en Litovio, en kies pasinta grandduklando naskiĝis la ideo de Zamenhof por krei la neŭtralan internacian lingvon Esperanto.  La KS ŝanĝis mian vivon kaj mi restas ĉiam dankema pro tio.   

Supozeble, la KS estas tia ne nur al mi, sed ankaŭ al multaj aliaj.  Ja per la KS junuloj konvinkiĝas pri la viveco de Esperanto, komunikiĝas en egala sento kun malsamlingvanoj kaj spertas internacian organizadon.  Mi deziras, ke la KS plu prosperu kaj inspiru junulojn.  Vi karaj ĝuu la jubilean KS-on kaj anime mi ĉeestos ĝin.  

CHOE Taesok, prezidinto de KEJ (1989-1990); chtaesok@hanmail.net

Posted by 초유스