아래글은 "에스페란토 청년 공동세미나 30주년"에 보내는 에스페란토로 된 축하문입니다.
Salutmesaĝo:
Mi kore gratulas la tridekjariĝon de la Komuna
Seminario (KS) kaj dankas la ĝisnun sinsekvintajn junajn esperantistojn, sen
kies agado ne eblus la hodiaŭa atingo de la KS, kiu seninterrompe okazis jaron
post jaro. Estas tute hazarda koincido, ke ĉi-jare tridekjara estas ankaŭ mia esperantista vivo. Do por mi estas duobla plezuro gratuli la
jubilean KS-on.
En la unua KS en Koreio mi ne partoprenis kaj nur iom
memoras pri la tria KS en Cheonan. Tamen mi bone memoras pri la 5a KS, kiu okazis en
la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksan. Tiam min pleje impresis tio, ke junuloj kaj koreaj
kaj japanaj gaje dancadis laŭ korea tradicia kamparana muziko.
La 8a KS en 1989 donis al mi signifan motivon por alidirekti mian vivon. La KS okazis en
la junulara gastejo Ĉigasaki en
Japanio. Notinde
estas, ke en tiu jaro la korea registaro permesis al siaj civitanoj libere
vojaĝi eksterlanden. Tio heplis al multaj
koreaj junuloj partopreni en la KS kaj la nombro de la sesdek koreaj ĉeestantoj
estas ĝis nun la plej granda por la KS-oj okazintaj ekster Koreio.
La tiam ĝuita viva Esperantujo forte impresis min kaj
mi decidis pli studi kaj spertiĝi en Eŭropo, kie pli viglas la Esperanto-movado. Fine mi kreis mian esperantistan familion kaj
loĝas en Litovio, en kies pasinta grandduklando naskiĝis la ideo de Zamenhof por
krei la neŭtralan internacian lingvon Esperanto. La KS ŝanĝis mian vivon kaj mi restas ĉiam dankema pro tio.
Supozeble, la KS estas tia ne nur al mi, sed ankaŭ al
multaj aliaj. Ja per la KS junuloj
konvinkiĝas pri la viveco de Esperanto, komunikiĝas en egala sento kun
malsamlingvanoj kaj spertas internacian organizadon. Mi deziras, ke la KS plu prosperu kaj inspiru
junulojn. Vi karaj ĝuu la jubilean KS-on
kaj anime mi ĉeestos ĝin.
CHOE Taesok, prezidinto de KEJ (1989-1990); chtaesok@hanmail.net